Bombado de NATO super Jugoslavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La bombado de NATO super Jugoslavio en 1999, ankaŭ konata kiel la kodnomo Operaco Aliancita Forto ( angle: Operation Allied Force), estis area puna operaco de la NATO kontraŭ la tiama Jugoslavio dum la okazintaĵoj konataj kiel Milito de Kosovo. La atakoj okazis ekde la 24-a de marto ĝis la 11-a de junio 1999. La bombado estis la dua granda operaco de NATO ekde ĝia kreado. Ĝi estas konsiderata kiel la unua milita operaco en la historio kiu atingis la venkon per la nura uzado de la aer-militaĵoj.

La operaco estis entreprenita de NATO sen antaŭa aprobo de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, pro kio multaj amaskomunikiloj kaj grupoj konsideris ke la bombado estis militkrimo. Intelektuloj kiel Noam Chomsky kaj Jean Bricmont kondamnis la atakon, asertante ke ĝi estis kontraŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj

La nombro de mortintaj civiloj estis alta, spite la asertoj de funkciuloj de NATO ke ili celis nur militistajn lokojn. Realo estas ke almenaŭ pli da 500 kaj plej verŝajne pli da milo da civiloj mortis pro bombardadoj.[1] Krome oni atingis kaj detruis multajn interesaĵojn de infrastrukturo de la jugoslava ŝtato, kiaj pontoj, turoj, civilaj konstruaĵoj ktp., kio rezultis en gravaj ekonomiaj damaĝoj.

Notoj

  1. Laŭ historiisto Michael Oren 4 civiloj mortis por ĉiu militisto mortinta.