Bombado de Singapuro (1944–1945)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La mararmea bazo en Singapuro en marto 1941. Tiun lokon celis du usonaj bombatakoj en 1945.

La bombado de Singapuro (19441945) estis milita kampanjo kondukita de la aliancanaj aerarmeoj dum la Dua Mondmilito. Usonaj longdistancaj bombaviadilaroj 11-foje atakis elaere la urbon Singapuro okupita de japanoj inter novembro 1944 kaj marto 1945. Plej multaj el tiuj atakoj celis la mararmean bazon sur la insulo, sed pluraj misioj faligis minojn en proksimajn akvojn.

Kiam la usonanaj bombaviadiloj estis forsenditaj, la brita aerarmeo transprenis respondecon por marmindeponaj operacioj apud Singapuro ĝis la 24-a de marto 1945.