Bombaj atencoj kontraŭ loĝejoj en Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teroristaj bombaj atencoj kontraŭ loĝejoj en Moskvo kaj Volgodonsk okazis dum du monatoj en 1999. Atencoj sekve de kiuj pereis sume preskaŭ 300 homoj iĝis senpera kaŭzo de la Dua Ĉeĉenia milito.

Registaro de Rusio kun Vladimir Putin akuzis ĉeĉenajn separistojn, kune kun Aĉemez Goĉijajev, pri faro de tiuj terorismaj aktoj kaj kelkaj tagoj poste ordonis al sia armeo eniri Ĉeĉenion.

Kronologio de eventoj[redakti | redakti fonton]


Atenco en Bujnaksk

4-an de septembro 1999 en Bujnaksk (Dagestano) eksplodis materialoj stokitaj en kamiono staranta antaŭ la loĝejo kie estis loĝigitaj rusaj soldatoj. Pereis 64 personoj, dekkelkaj aliaj vundiĝis. Rusaj regopovoj respondecigis pri la atenco ĉeĉenajn separistojn.

Riproĉoj adresitaj al FSB[redakti | redakti fonton]

Iuj asertas ke estas alta probableco ke la atencoj estis inspiritaj aŭ faritaj de FSB por senkulpigi armitan invadon en Ĉeĉenion.

Laŭ publikigita libro "Eksplodigi Rusion" verkita de estinta funkciulo de FSB Aleksandr Litvinenko kaj Jurij Felŝtinskij la atencoj estis faritaj de funkciuloj de FSB kaj prezentis casus belli, kiu devis senkulpigi armitan invadon kontraŭ Ĉeĉenio. Ĝuste la agantoj de FSB metis bombojn sub la loĝejojn por provoki duan rusan-ĉeĉenan militon, ĉar Rusio malvenkis la unuan rusan-ĉeĉenan militon.

En publikaĵo de Jurij Felŝtinskij kaj Vladimir Pribilovskij "Korporacio de Murdistoj" oni citis kiel pruvon por partopreno de FSB en la atencoj i.a. deklarojn de pli maljuna leŭtenanto Aleksej Viktoroviĉ Galkin kaj priskribis kapton de du agentoj de FSB dum provo eksplodigi domegon en Rjazan kaj haltigon vespere 16-an de majo 2002 de tri teroristoj en Kaspijsk dum provo submeti minon MON-100 similan al eksplodigita 9-an de majo dum parado en Kaspijsk (tiam pereis 33 personoj, inter ili 12 infanoj). La kaptitoj ne rezistis. Sekve de tio direktoro de FSB Patruŝev ekparolis en televido ORT kaj asertis ke oni planis neniun atencon (ĉi-foje ne uzis la vorton 'ekzercon' kiam dum la pli antaŭa aresto de la funkciuloj de FSB). La deklaro samkiel liberigo de kaptitoj kaŭzis kontraŭstaron de la registaro de Dagestano estinta konvinkita ke la kaptitaj estas atencintoj. Tiuj ĉi eventoj estis priskribataj i.a. en ruslingvaj gazetoj, al kiuj referencas la libro.

Ankaŭ konserviĝis (YouTube) arkivaj materialoj de rusa televido[klarigu] disvastigitaj tutlande tuj post haltigo de la agantoj de FSB en Rjazan, kie senperaj atestantoj konfirmas la faktojn de la kapto de agantoj de FSB kaj submeto de ili eksplodigajn materialojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jurij Felsztinski, Władimir Pribyłowski "Korporacja Zabójców. Rosja, KGB i prezydent Putin" (Korporacio de Murdistoj. Rusio, KGB kaj prezidento Putin), Prószyński i S-ka, Warszawa 2008, ISBN 978-83-7469-701-9
  • Klebnikov, Paul (2000), Godfather of the Kremlin: Boris Berezovsky and the looting of Russia, Harcourt, p. 400, ISBN 978-0-15-100621-2
  • Goldfarb, Alexander; Litvinenko, Marina (2007), Death of a Dissident, Simon & Schuster, ISBN 978-1-4165-5165-2
  • Felshtinsky, Yuri; Litvinenko, Alexander (2007), Blowing up Russia: Terror from within, Translated from Russian by Geoffrey Andrews and Co. (2nd ed.), Gibson Square Books, ISBN 978-1-903933-95-4
  • Satter, David (2003), Darkness at Dawn: The Rise of the Russian Criminal State, Yale University Press, ISBN 0-300-09892-8
  • Felshtinsky, Yuri; Pribylovsky, Vladimir (20 April 2008), The Age of Assassins. The Rise and Rise of Vladimir Putin, London: Gibson Square Books, ISBN 978-1-906142-07-0, retrieved 23 May 2010
  • Litvinenko, Alexander (2002), LPG: Lubianskaia Prestupnaia Gruppirovka: Ofitser FSB Daet Pokazaniia (in Russian), Grani, p. 255, ISBN 978-0-9723878-0-4
  • Evangelista, Matthew (2004), The Chechen Wars: Will Russia Go the Way of the Soviet Union?, Brookings Institution Press, ISBN 9780815724971
  • Jack, Andrew (2005), Inside Putin's Russia: Can There Be Reform Without Democracy?, Oxford University Press, ISBN 978-0-19-518909-4
  • Sakwa, Richard (2005), Checnya: From Past to Future, Anthem Press, ISBN 978-1-84331-164-5
  • Sakwa, Richard (2008), Putin, Russia's choice (2nd ed.), Routledge, ISBN 978-0-415-40765-6
  • Reddaway, Peter; Glinski, Dmitri (2001), The Tragedy of Russia's Reforms: Market Bolshevism Against Democracy, United States Institute of Peace Press, ISBN 1-929223-06-4
  • Dunlop, John (2012), The Moscow Bombings of September 1999: Examinations of Russian Terrorist Attacks at the Onset of Vladimir Putin's Rule, Stuttgart: Ibidem, ISBN 978-3-8382-0388-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]