Bombardado de Hanovero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruinoj de Aegidienkirche.
Esperantistoj ricevante klarigojn dum SAT kongreso en 2016 pri la detruo de Hanovro dum la Dua Mondmilito.

La bombardado de Hanovero estas esprimo kiu referencas al la aeratakoj super la urbo Hanovero dum la Dua Mondmilito, fare de la bombaviadiloj de la Royal Air Force (RAF) kaj de Usono (USAAF). Pro totalo de 125 atakoj (depende de la fontoj ankaŭ: 88) mortis 6 782 personoj. La plej mortiga atako estis farita de la Royal Air Force, dum la nokto de la 8a al la 9a de oktobr0 1943, kiu okazigis 1 245 mortojn. Post la milito, oni lasis nerekonstruitaj la ruinojn de la preĝejo Aegidienkirche kaj de la kapelo de Sankta Nikolao Nikolaikapelle kiel memormonumento de la viktimoj de la milito kaj la violento.

Hanovero estis industria urbo de granda intereso strategia por la atakoj de la Aliancanoj. Oni produktis tie kaŭĉukon, tankojn, partojn de aviadiloj kaj bruligaĵojn.

El iamaj 472 000 loĝantoj restis fine de la milito nur 217 000.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Serie der Neuen Presse: Als die Stadt in Trümmern lag, Hannover vom Juli – Oktober 2003
  • Jörg Friedrich: Der Brand. Deutschland im Bombenkrieg 1940–1945. Ullstein-Heine-List, München 2002, ISBN 3-548-60432-3
  • Heinz Koberg: Hannover 1945. Zerstörung und Wiedergeburt. Schlütersche Verlagsanstalt, Hannover 1985, ISBN 3-87706-198-2