Bombardier Omneo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Bombardier Omneo | |
---|---|
Nomo kaj tipo | |
Alia nomo | Regio 2N |
Servado | |
Fervoja operatoro | SNCF |
Linioj | TER, Transilien, RER |
Servadojaroj | 2013 - nun |
Produktado | |
Produkta lando | Francio |
Produktisto | Bombardier Transportation |
Fabriko | Bombardier, Crespin |
Konstrujaroj | 2012 - nun |
Trajtoj | |
Longeco | de 81 m ĝis 135 m |
Larĝeco | 2,99 m kaj 3,05 m |
Alteco | 4,32 m |
Maksimuma rapido | 200 km/h |
Elirpovumo | 1,5 kV / 25 kV AC |
Ŝpuro | 1 435 mm |
Bombardier Omneo estas familio de elektraj multoblaj unuoj (EMU) evoluigita kaj konstruita de Bombardier Transportation.
Omneo estis disvolvita responde al peto de franca fervoja kompanio SNCF pri nova EMU por priservi siajn kreskantajn regionajn itinerojn. Ĝi estis unue mendita de SNCF en februaro 2010; de tiam, multnombraj sinsekvaj mendoj estis ricevitaj. Provtestado de la unua trajnunuo komenciĝis en frua 2012, kaj plejparte estis finita antaŭ septembro 2013, monato en kiu la unua ekzemplero estis transdonita al SNCF. En nomenklaturo de SNCF, ĝi estas nomita Regio 2N kaj estas klasita kiel Z 55500, Z 56300, Z 56500, Z 56600 aŭ Z 57000, depende de agordo.