Bombardskarabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La bombardskarabo (Brachinus), brakino aŭ braĥino, estas malgranda koleoptero (skarabo) el la familio grundoskaraboj kun impresa defendsistemo. Kiam malamiko minacas ĝin, tiam ĝi blovas el du tuboj en sia vosto malbonodoran gason kontraŭ la atakanto. La varmeco de la gaso estas ĉirkaŭ 100 celsiaj gradoj!

Funkcio[redakti | redakti fonton]

Pheropsophus verticalis el Aŭstralio

La germana kemiisto Hermann Schildknecht esploris la bombardskarabon. Li eltrovis, ke la koleoptero produktas sian eksplodaĵon miksante du tre danĝerajn kemiaĵojn, nome hidrokinonon kaj hidrogenperoksidon. Al tiuj du substancoj la bombardskarabo aldonas alian substancon, kiu servas kiel inhibicianto. Per la inhibicianto ĝi evitas, ke la substancoj eksplodas kaj ebligas, ke la insekto povas stoki ilin.

Se iam malamiko, ekzemple rano, atakas ĝin, tiam ĝi ŝprucas la tri substancojn en la tubojn kaj aldonas kvaran substancon, kiu servas kiel kontraŭinhibicianto. La efiko estas laŭta eksplodo kontraŭ la atakanto.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]