Bona vacantia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Bona vacantia (en Esperanto eble bona restaĵo) estas posedaĵo de restinto, kiu havis neniajn heredontojn el la leĝo eĉ ne el testamento. La heredaĵo do transiras al ŝtato (laŭ jura reguligo pri heredaĵo).

Mezepoko kaj frua novepoko en Ĉeĥio[redakti | redakti fonton]

En periodo de mezepoko kaj frua novepoko la formortintan rajton (bona vacantiahereditas caduca) pretendis ĉeĥa reganto, nome jam en la 10-a jarcento. Tiun ĉi praktikon transprenis ankaŭ nobelaro kaj superularo ĉe siaj feŭdantoj (la feŭdoj, kiujn poste la superularo akiris, estis enskribitaj en librojn pri formortintaĵoj), Fakte do ĉies posedaĵo, kiu mortis sen viraj heredantoj, falis al la reganto (resp. al la superularo okaze de subulaj bienoj).

La formorto estis tre malagrabla afero, ĉar dinastio (aŭ familio) povis perdi la posedaĵon konstruita laboreme dum kelke da generacioj. Tial en la praktiko ekzistis klopodoj, kiel la formorton ĉirkaŭiri (ekz. familia neparto) aŭ la rajton al formorto de superularo (reganto) foraĉeti. En kelkaj urboj aŭ ankaŭ en ties ĉirkaŭaĵoj ekzistis eĉ hereda rajto de virinoj (ekzh. Cheb, Žatec).

Ekde la 14-a jarcento la superularo komencis rezigni pri tiu ĉi rajto, ĉefe tial, por ke ili malebligu estiĝon de mizeriĝontaj lokoj. La ĉeĥa reganto rezignis pri la formorta rajto rilate al nobelaraj posedaĵoj en la jaro 1497 por Bohemio kaj en la jaro 1587 por Moravio. En kelkaj senjorujoj tiu ĉi praktiko konserviĝis ĝis tempo de regado de Jozefo la 2-a.