Bonaero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bonaero
hispane: Buenos Aires
urbo
Buenos Aires, La Plaza de la República y Obelisco de Buenos Aires.jpg
Bonaero, obelisko en Placo de Respubliko
Bandera de la Ciudad de Buenos Aires.svg
Nuevo escudo de la Ciudad de Buenos Aires.png
Oficiala nomo: Ciudad Autónoma de Buenos Aires (esperante: Eksterdistrikta urbo de Bonaero)
Kromnomoj: Reĝino de l' Plata, Malgranda Eŭropo de Suda hemisfero, Parizo en Sud-Ameriko, Ĉefurbo de Tango
Lando Flago de Argentino  Argentino
Rivero Plata-Rivero
Situo Bonaero
 - alteco 25 m s. m.
 - koordinatoj 34°36′12″S 58°22′54″W  /  34.60333°S, 58.38167°U / -34.60333; -58.38167 (Bonaero)
Areo 203,0 km² (20 300 ha)
 - de aglomeraĵo 4 758 km² (475 800 ha)
Loĝantaro 3 050 728 (2009)
 - de aglomeraĵo 13 356 715
Denseco 15 028,22 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 2 807 loĝ./km²
Malkovrita 1516
 - fondia 1536
 - refondita 1580
Urbestro Mauricio Macri
Horzono ART (UTC-3)
Poŝtkodo C1000-1499XXX
Telefona antaŭkodo 011
IHD 0.866 – alta
ISO 3166-2 AR-C
Situo enkadre de Argentino
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Sud-Ameriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Buenos Aires
Retpaĝo: buenosaires.gov.ar hispane

bue.gov.ar angle

Demonimo: porteño (m), porteña (f)

Bonaero (hispane Buenos Aires [ˈbwenos ˈajɾes], kiu signifas bonaj aeroj aŭ, se konsideri kuntekston de mara navigado, "la ĝusta vento") estas la ĉefurbo de Argentino. La oficiala urbo-regiono nomiĝas Federala Ĉefurbo (Capital Federal) [kapiTAL fedeRAL], kaj enhavas 3.000.000 da enloĝantoj. Sed la urbo kreskis multe en la apudan provincon, la Bonaera Provinco, kaj la tuta urba areo havas entute 8.700.000 enloĝantojn.

La Respubliko Argentino estas organizata en 23 provincoj krom la Aŭtonoma Urbo Bonaero, kie troviĝas la sidejo de la federala registaro. Laŭ la leĝo 23512 de 1987, la Ĉefurbo de la Respubliko devas esti translokigita al nova Federala Distrikto, kreota en la municipoj de Viedma kaj Guardia Mitre (Río Negro) kaj parto de la Partio Patagones (Bonaero). La translokigo estis akceptita de la provincoj Río Negro (Leĝo 2086) kaj Bonaero (Leĝo 10454), sed tio senvalidiĝis ambaŭkaze en 1992 pro manko de efektivigo. Por oktobro de 2013 la nacia leĝo ankoraŭ validas, sed la translokigo estis haltigita kaj Bonaero pluestas la ĉefurbo de la respubliko plenrajte.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko, kie situas Bonaero, estis unue malkovrita fare de la hispana maristo Juan Díaz de Solís en 1516. Tamen la malkovro estis malfeliĉa por la maristo: li estis mortigita dum atako de indiĝenoj. Pedro de Mendoza fondis urbon unue (la 3an de februaro de 1536) kaj nomigis ĝin Nuestra Señora del Buen Ayre (Nia Sinjorino de la Bona Aero) en regiono loĝata de pampaj indiĝenoj konataj kiel kerandioj.[1][2] Post malsatego kaj konfliktoj kun la kerandioj, la loko estis finfine abandonita kaj eĉ detruita de la propraj hispanoj en 1541.[3]

Unua vido konata de Bonaero, pentrita ĉirkau 1628 de nederlandano.

Juan de Garay refondis la setlejon la 11-a de junio en 1580. Tiam li nomigis ĝin Ciudad de La Santísima Trinidad y Puerto de Santa María del Buen Ayre, kaj faris disdonon de teroj inter li mem, sia edzino kaj aliaj 63 kolonoj, al kiuj li atribuis ankaŭ familiojn gvaraniajn, en loko supozeble ĉe Mendoza, dum en la urba setlejo oni faris la tipan distribuon laŭ rektangulaj domaroj kun hipodama distribuo, kiel videblas nun en la historia kerno de la urbo.[4][5][6][7]

La tialo de tiu fondo rilatis al la neceso malfermi pordon al la tero, tio estas, elirejon al Atlantiko por la tuta teritorio kiu ekzistis ekde Potosí al la sudo.[8] Tiam la indiĝenaj kerandioj, estritaj de la kaciko Tububao, estis dekonigitaj ĝis nuligi ties kulturon.[5][6]

Origine la setlejo estis ĉefurbo de gubernio kiu dependis el la Vicreĝlando Peruo. Dum ĉirkaŭ du jarcentoj la bonaeranoj suferis ĉian neceson: la setlejo estis malproksima de ĉiu grava komercacentro, ne ekzistis elementoj necesaj por pluteni la eŭropan vivstilon kaj ili ne povis fabriki ilin en la urbo. La hispana krono privilegiis la havenojn de la Pacifiko, pro ties riĉaj varsendoj, kaj tiele metis Bonaeron en dua rango, kiu ĝi ricevis nur du registritajn ŝipojn jare, kaj estis jarkvinoj kiam alvanis eĉ ne unusola ŝipo.[7][9] Tio okazigis, ke la loĝantoj (apenaŭ 500 en 1602)[10] klopodis eviti la leĝon kaj vivteni sin per kontrabando, kiu venis ĉefe el Brazilo.[7][9] Tiu kontrabando estis pagita per la ununura enspezofonto ekzistinta ĝis komencoj de la 17a jarcento, nome la vendado de la haŭtoj de liberaj bovoj. La resto, ĉu viando, graso, ktp., estis forĵetita.[7][9]

En 1680 portugaloj, ĵus sendependigitaj el Hispanio, alvenis kun ekspedicio al Colonia del Sacramento, ĉe la mala bordo de la Rivero Plata, intence setliĝi en tiu teritorio, ĝis tiam de tiu lando. La guberniestro de Bonaero, nome José de Garro, post sendi postulon, malakceptita de la portugaloj, por ties retiriĝo, kunigis la loĝantojn (tri mil homoj venitaj el plej proksimaj setlejoj) kaj danke al ties apogo li organizis atakoj, estrante la atribuitajn gvaraniojn. La rezulto estis klara venko, kio permesis al Bonaero akuiri pli grandan prestiĝon.[7][9]

La industrio de ledo progresis, kaj meze de la 18a jarcento jam ekzistis grava loka industrio. Aliflanke, ĉar en Bonaero oni povis progresi nur pro la laboro kaj ne pro la aristokrata deveno, tio diferencis ĝin el aliaj najbaraj urboj.[7][9]

En 1776 la urbo estis nomumita ĉefurbo de la Vicreĝlando Rivero Plata. La ĉefaj tialoj de tiu decido estis la jenaj: la neceso bremsi la eksterlandan propgreson en la zono, klopodi finigi la kontrabandon,[11] kaJ ĉar estis la loko tra kiu havis pli facilan aliron Hispanio el Atlantiko. Komencas tiele periodo de granda prospero, ĉar la urbo estis favorata de la hispana krono per tipo de komerco pli malferma, fleksebla kaj liberala. Oni povis enkonduki varojn el ĉiu ajn regiono, kaj konekti kun aliaj havenoj, sen peti permeson al la reĝaj aŭtoritatoj. Tiele oni finigis ties dependon kaj politikan kaj komercan el Limo. La urbo ege progresis el 1780 al 1800, kaj ricevis krome fortan enmigradon, ĉefe de hispanoj, kaj iom malpli da francoj kaj italoj;[7][9] kaj tiele la urbo loĝiĝis ĉefe de komercistoj kaj de kelkaj terposedantoj.

La urbodomo de Bonaero, vidita el Placo Majo, kaj malantaŭ staras la turo de la Konsilantaro aktuale nomita Palacio de la Legislatura de la Ciudad de Buenos Aires.

Ekde ties kreado al 1807 la urbo suferis diversajn invadojn. En 1582, angla korsaro klopodis elŝipiĝon en la insulo Martín García sed li malsukcesis. En 1587 la angla Thomas Cavendish klopodis kapti la urbon, ankaŭ malsukcese. En 1658 okazis tria klopodo, laŭ ordono de Ludoviko la 14-a, reĝo de Francio, sed la batalestro Pedro de Baigorri Ruiz, guberniestro de Bonaero, sukcesis defendi la havenon. La kvara klopodo estis farita de la aventuristo Mr. de Pintis, sed la loĝantaro bone defendiĝis. En 1699 okazis la kvina invadoklopodo fare de bando de danaj piratoj tuj forpelita. Dm la regado de Bruno Mauricio de Zabala, la franca Étienne Moreau elŝipiĝis en la orienta marbordo de la Rivero Plata, kie la hispanaj trupoj forpelis kaj mortigis lin.

En 1806, Gran Bretaña se había interesado en las riquezas de la región y España estaba aliada a Francia, enemigo de aquel imperio. El 27 de junio el mayor general inglés William Carr Beresford se apoderó de Buenos Aires, casi sin resistencia, pues no existía un ejército fuerte y organizado. Tomó el gobierno pero fue derrotado el 12 de agosto de 1806 por un ejército proveniente de Montevideo comandado por el francés Santiago de Liniers.[7][12][13] En 1807 una segunda expedición inglesa al mando de John Whitelocke tomó la plaza fuerte de Montevideo y permaneció en este enclave por varios meses. El 5 de julio de 1807, Whitelocke intentó ocupar Buenos Aires, pero sus habitantes y las milicias urbanas, ahora organizadas —y una vez más con ayuda de Liniers— derrotaron a los ingleses.[7][12][13] La resistencia del pueblo y su participación activa en la defensa y la reconquista aumentó el poder y la popularidad de los líderes criollos, al tiempo que incrementaba la influencia y el fervor de los grupos independentistas. Buenos Aires ganó en poder militar (conformado principalmente por criollos) y prestigio moral.[7][13] Paralelamente, quedó en evidencia la insuficiencia de la metrópoli en cuanto a enviar tropas que pudiesen defender a sus colonias, ahora deseadas con avidez por otras potencias emergentes.[7] Todo esto, y la llegada de ideas liberales[7] y fundamentalmente la ocupación de España por el ejército napoleónico, permitió la creación de movimientos emancipadores, que desataron en 1810 la Revolución de Mayo y la creación del primer gobierno patrio.[14]

Como consecuencia de esto se produjo la deposición del poder de los españoles por parte de los criollos.[7] La ciudad, de unos 40.000 habitantes,[15][16] se transformó en un importante puerto consumidor de productos manufacturados que provenían principalmente de Gran Bretaña y se produjo el desmembramiento del Virreinato del Río de la Plata.[7] Buenos Aires se constituyó en un primer momento en centro hegemónico, pero debió imponerse a las oligarquías provinciales, que tenían sus propios proyectos económicos.[7][17]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bonaero havas humidan subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas 17.6 °C, kiu varias inter -5 - 43 °C. Jare pluvas po 1147 mm (julie tre malofte neĝas).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas Bonaera Esperanto-Asocio (BEA). UEA havas plurajn delegitojn, kaj Pasporta Servo listigas kelkajn esperantistojn, ĉe kiuj eblas senpage tranokti. En 2014 okazos en Bonaero la 99-a UK.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En Bonaero okazos la 99-a Universala Kongreso de Esperanto (2014).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aborígenes de la Argentina. John D. Torres Barreto. Konsultita la 3an de februaro de 2011.
  2. Pedro de Mendoza. Konsultita la 3an de februaro de 2011.
  3. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj provincia; $2
  4. Calendario Histórico - Segunda fundación de Buenos Aires. Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires. Konsultita la 3an de februaro de 2011.
  5. 5,0 5,1 Historia argentina. Luis L. Domínguez.
  6. 6,0 6,1 Colección de obras y documentos relativos a la historia antigua y moderna del Río de La Plata, Volumen 3. Pedro de Angelis.
  7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 7,11 7,12 7,13 7,14 Buenos Aires y el país, paĝoj 12-61, 80-82. Félix Luna.
  8. Sociedades ibero-americanas: reflexões e pesquisas recentes, paĝo 328. Arno Álvarez Kern.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 Breve Historia de los argentinos, de Félix Luna (vidu bibliografion).
  10. El Monitor de la educación común, Números 833-834, paĝo 449. Consejo Nacional de Educación, 1891.
  11. Buenos Aires 1536-2006, Historia urbana del Área Metropolitana, de M. Gutman kaj J. E. Hardoy (vidu bibliografion)
  12. 12,0 12,1 Cronista Mayor de Buenos Aires Nº 54 (Julio de 2006), Instituto Histórico de la Ciudad de Buenos Aires. Consultado el 16 de junio de 2010.
  13. 13,0 13,1 13,2 Bicentenario de la Reconquista de Buenos Aires. Consultado el 16 de junio de 2010.
  14. Buenos Aires y las provincias del Río de la Plata: desde su descubrimiento y conquista por los Españoles, Volumen 1, pág 96-102. Sir Woodbine Parish.
  15. Registro estadístico de la provincia de Buenos Aires, Partes 1-2, pág. 46. Oficina de estadística general de la provincia de Buenos Aires.
  16. La oposición española a la revolución por la independencia en el Río de la Plata entre 1810 y 1820: parámetros políticos y jurídicos para la suerte de los españoles europeos, pág. 26. Maricel García de Flöel.
  17. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj suarez; $2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Provincoj de Argentino Flago de Argentino

Federala Ĉefurbo | Bonaera Provinco | Catamarca | Chaco | Chubut | Córdoba | Corrientes | Entre Ríos | Formosa | Jujuy | La Pampa | La Rioja | Mendoza | Misiones | Neuquén | Río Negro | Salta | San Juan | San Luis | Santa Cruz | Santa Fe | Santiago del Estero | Tierra del Fuego, Antártida e Islas del Atlántico Sur | Tucumán