Wigoltingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bonau)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Müllheim-Wigoltingen (stacidomo).
Wigoltingen
Blazono de Wigoltingen
Blazono de Wigoltingen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47° 36′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 47.60000 °N, 9.01667 °O / 47.60000; 9.01667 (mapo)Koordinatoj: 47° 36′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 47.60000 °N, 9.01667 °O / 47.60000; 9.01667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2111
Areo 17,2 km²
Alteco 431 m super marnivelo
Poŝtkodo 8556
Komunumkodo 4951
Mapo de Wigoltingen
vdr

Wigoltingen estas komunumo en la distrikto Weinfelden de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2111 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wigoltingen situas ĉe la norda bordo de la rivero Turo ĉe la suda flanko de la montoĉeno Seerücken meze inter Weinfelden kaj Frauenfeld. Tra la komunumo fluas la rivereto Kemmenbach (en la alemana Chemibach), kiu havas sian originon sur la montoĉeno Seerücken en la najbara komunumo Kemmental.

Als la komunumo apartenas krom Wigoltingen mem ankaŭ la municipoj Bonau, Engwang, Illhart, Wagerswil, Lamperswil kaj Hasli. Ankaŭ al la komunumo apartenas la Kastelo Altenklingen kun la al ĝi apartenantaj kastelaj bienoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordo al Raperswilen, en nordokcidento al Wäldi en okcidento al Kemmental, en sudokcidento al Märstetten, en sudo al Amlikon-Bissegg, en la sudorienta angulo al Hüttlingen, en oriento al Müllheim, kaj en la nordorienta angulo al Homburg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de la komunumo Wigoltignen en la loko Hasli situas la komuna stacidomo kun la najbara komunumo Müllheim, nome Müllheim-Wigoltingen. Ĝi trovigas ĉe la fervojlinio de Vinterturo al Romanshorn kaj estas servata de la regiona trajnlinio S30 de la turgovia fervojkompanio THURBO AG. Wigoltingen ankaŭ disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A7 de Konstanco al Vinterturo. La komunumo do estas bonege konektita kaj al la publika kaj al la privata trafikreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Wigoltingen datiĝas el la jaro 889 kiel wigoltinga. La unua mencio de Engwang datiĝas el la jaro 1335 kiel Einwank, de Illhart el la jaro 1264 kiel Ilnehart kaj de Bonau el la jaro 1367 kiel Bonow.

La hodiaŭa politika komunumo Wigoltignen estis fondita kadre de la turgovia komunumreformo la 1-an de januaro 1995 per la kunigo de la antaŭa municipkomunumo Wigoltingen kun ĝiaj lokkomunumoj Bonau, Engwang, Illhart, Wagerswil, Wigoltingen kaj tuta vico da setlejoj kaj bienoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]