Listo de rolulinoj en la filmoj de James Bond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bond-knabinoj)
Dekstrumen:
Eva Green (Vesper Lynd en Casino Royale)
Halle Berry ( Jinx en Die Another Day)
Michelle Yeoh (Wai Lin en Tomorrow Never Dies)
Jane Seymour (Solitaire en Live and Let Die)

Bond-knabinoBond-virinoj estas fikcia rolo de virino, kiu funkcias kiel objekto de deziro por la rolulo de agento James Bond en romano, filmo aŭ videoludo de la serio James Bond, same kiel la aktorino kiu rolas ĉi tiun rolulon.

Bond ofte savas la "Bond-knabinon" de morto, kaj ŝi foje helpos lin kiel alia sekreta agento. La "Bond-knabino" ankaŭ povas esti uzata kiel malamiko de Bond, kiel membro de malbona organizaĵo, ofte kiel proksima asistanto de la gvidanto de la organizo, la "ĉefa fiulo", kaj eĉ kiel lia amanto. Kelkaj el la Bond-knabinoj estas utiligitaj nur kiel belaj sekundaraj roluloj, sen kritika influo sur la evoluo de la intrigo, kaj kelkaj havas kritikan rolon en la intrigo kaj helpas en la sukceso de la misio.

En la Bond-rakontoj ekzistas pluraj regulaj virinroloj kiuj ne estas konsideritaj Bond-knabinoj, kiel ekzemple "M" aŭ Moneypenny. La unua kinematografia "Bond girl" estis Ursula Andress, kvankam oni ankaŭ emas mencii Eunice Gayson, kiu interpretis la rolulon de Sylvia Trench en la filmoj D-ro. No kaj From Russia with Love. Sylvia Trench estis la unua, kiu ĉerpis de Bond sian nomon laŭ la fama stilo: "Bond, James Bond".

Preskaŭ ĉiuj la romanoj de Ian Fleming enhavas unu aŭ plurajn rolulojn kiuj identiĝas kiel Bond-knabinoj. Kvankam ekzistas diferencoj inter ili, la granda plimulto de Bond-knabinoj, precipe en literaturo, havas fiksan nombron da karakterizaĵoj komune. Unu el la karakterizaĵoj estas aĝo. Bond-knabino kutime estus en siaj fruaj dudekaj, proksimume dek jarojn pli juna ol Bond mem.

La harararanĝo de la Bond-knabinoj aperas en ĉiaj koloroj sed la hartondado estas kutime simpla. La okulkoloro de Bond-knabinoj estas kutime blua, kaj foje nekutimaj koloroj kiel ekzemple metalgrizo kaj eĉ purpuro ankaŭ aperas. La vizaĝaj trajtoj de Bond-knabinoj, kiel ekzemple okuloj kaj nazoj, estos kutime karakterizitaj per konceptoj de "larĝo".

Alia elstara karakterizaĵo de Bond-knabino estas ŝia nomo, kiu ofte havas duoblan signifon en la angla.

Bond-knabinoj estas kutime sekse spertaj, kvankam ilia sperto ne ĉiam estas pozitiva. Multaj Bond-knabinoj (kvankam ne ĉiuj) spertis iun formon de seksmisuzo kaj ofte tiu sperto eĉ igis ilin sindeteni de viroj ĝis la alveno de Bond. Tiu malhela ĉeftemo estis preterlasita de la plej multaj el la fruaj James Bond-filmoj. Tiu abstinado finiĝas kiam la knabinoj renkontas Bond kaj seksumas kun li konsente, eĉ kun granda pasio.

Preskaŭ ĉiuj Bond-knabinoj estas sendependaj virinoj, aŭ havas karieron, kiu ne estas konsiderata taŭga por virino en la 1950-aj jaroj. Multaj el ili estas sekretaj agentoj, kaj aliaj estas krimulinoj, kiuj administras krimajn organizaĵojn. Eĉ kiam Bond-knabino havas "tradician" taskon ŝi kutime montras intereson en vivo sendependa de viroj.

Listo[redakti | redakti fonton]

Jen listo de belegaj aktorinoj, kiuj rolis en la filmserio James Bond kiel kunulinoj de la fikciulo.

Filmo Bond-a koramikino Aktorino
Casino Royale Vesper Lynd
Miss Goodthighs
Agent Mimi/Lady Fiona McTarry
The Detainer
Mata Bond
Ursula Andress
Jacqueline Bisset
Deborah Kerr
Daliah Lavi
Joanna Pettet
Dr No Honey Ryder
Sylvia Trench
Miss Taro
Ursula Andress
Eunice Gayson
Zena Marshall
From Russia With Love Tatiana Romanova
Sylvia Trench
Daniela Bianchi
Eunice Gayson
Goldfinger Jill Masterson
Tilly Masterson
Pussy Galore
Shirley Eaton
Tania Mallet
Honor Blackman
Thunderball Dominique "Domino" Derval
Fiona Volpe
Patricia Fearing
Claudine Auger
Luciana Paluzzi
Molly Peters
You Only Live Twice Aki
Kissy Suzuki
Helga Brandt
Akiko Wakabayashi
Mie Hama
Karin Dor
On Her Majesty's Secret Service Tracy Bond (Teresa di Vicenzo) Diana Rigg
Diamonds are Forever Tiffany Case
Plenty O'Toole
Jill St. John
Lana Wood
Live and Let Die Solitaire
Rosie Carver
Fraŭlino Caruso
Jane Seymour
Gloria Hendry
Madeline Smith
The Man With the Golden Gun Mary Goodnight
Andrea Anders
Britt Ekland
Maud Adams
The Spy Who Loved Me Anya Amasova (Agento XXX) Barbara Bach
Moonraker Holly Goodhead
Corinne Dufour
Lois Chiles
Corinne Clery
For Your Eyes Only Melina Havelock
Bibi Dahl
Carole Bouquet
Cassandra Harris
Lynn-Holly Johnson
Octopussy "Octopussy"
Magda
Maud Adams
Kristina Wayborn
Never Say, Never Again Domino Petachi
Fatima Blush
Kim Basinger
Barbara Carrera
A View to a Kill Stacey Sutton
May Day
Tanya Roberts
Grace Jones
The Living Daylights Kara Milovy Maryam d'Abo
Licence to Kiell Lupe Lamora
Pam Bouvier
Talisa Soto
Carey Lowell
GoldenEye Natalya Simonova
Xenia Onatopp
Izabella Scorupco
Famke Janssen
Tomorrow Never Dies Paris Carver
Wai Lin
Teri Hatcher
Michelle Yeoh
The World is not Enough Elektra King
Christmas Jones
Sophie Marceau
Denise Richards
Die Another Day Giacinta 'Jinx' Jordan
Miranda Frost
Halle Berry
Rosamund Pike
Casino Royale Vesper Lynd
Solange Dimitrios
Valenka
Eva Green
Caterina Murino
Ivana Miličević
Quantum of Solace Camille Montes
Strawberry Fields
Olga Kurylenko
Gemma Arterton
Skyfall Eve Moneypenny (MI6) Naomie Harris
Spectre Estrella
Lucia Sciarra
Dr. Madeleine Swann
Stephanie Sigman
Monica Bellucci
Léa Seydoux

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]