Bondoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bondoj
Bondo, Bonda
etnopopolo
Adivasis of Odisha
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
ŝtato Oriso,  Barato
Lingvo(j)
bonda
Religio



vdr

La bondoj - en la bonda kaj aliaj lingvoj de Barato BondaBondo - estas antikva tribo de nuntempe pli-malpli 9000 homoj (stato de la jaro 2002)[2], kiuj vivas en la montaj regionoj de la distrikto Malkangiri en la pleja sudokcidento de la ŝtato Oriso, Barato, proksime de la ligopunkto de la tri ŝtatoj Oriso, Ĉatisgaro kaj Andra-Pradeŝo. La bondoj estas indiĝena popolo de Barato kaj ankaŭ konatas sub la nomoj Remo ("popolo" en la bonda lingvo), BhondaBondo Poraja. Ilia lingvo apartenas al la munda subgrupo de la Aŭstralazia lingvaro.[2]

La bondoj kutime estas duonvestitaj, kaj la virinoj karakteriziĝas per portado de dikaj arĝentaj kolĉenoj. La tribo estas inter la plej malnovaj kaj plej originaj de Barato, kaj la kulturo apenaŭ ŝanĝiĝis dum la lastaj mil jaroj. Pro ĝia izoliteco kaj izoliĝemo, la kulturo ankaŭ nuntempe relative bone konserviĝas malgraŭ la premado de la ĉirkaŭa plimultiĝanta loĝantaro de Barato. Kontraste al aliaj etnaj grupoj de Barato, la nombro de virinoj inter la bondoj signife superas tiun de la viroj.[1]

La plej bona ebleco por eksteruloj vidi membrojn de la tribo estas viziti unu el la lokaj urbaj bazaroj, kie ankaŭ la bondoj vendas varojn. Vojaĝi en la tribajn areojn mem ne astas konsiderata sekure.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  • Pancorbo, Luis (2008): "Bonda" en "Avatares. Viajes por la India de los dioses". Paĝoj 147-167. Miraguano Ediciones, Madrido.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]