Bonfaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La socia bonfaro estas la zorgado por minimuma nivelo de bonfarto kaj socia subteno por ĉiuj civitanoj, foje prisignitaj kiel publika helpo. En la plej multaj industrilandoj, socia bonfaro estas plejparte disponigita fare de la registaro, kaj laŭ pli malgranda mezuro per bonfaradoj, fare de neformalaj sociaj grupoj, religiaj grupoj, kaj interregistaraj organizoj. La sociala ŝtato aldone al tiu koncepto inkludas servojn kiel ekzemple universala sansistemo kaj senlaboreca asekuro.

Bonfara ŝtato estas politika sistemo en kiu la ŝtato transprenas respondecon por sano, edukado, kaj bonfarto de socio. La sistemo de sociala sekureco en bonfara ŝtato havigas socialajn servojn, kiel universala medicina zorgado, porsenlaborula asekuro por laboristoj, financa helpo, senpaga alt-edukado por studentoj, subvenciata publila loĝejaro, kaj pensioj (malsano, malkapablo, maljuneco), ktp.[1] En 1952, per la Konvencio por Sociala Sekureco (Minimumaj Normoj) (numero 102), la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) formale difinis la sociajn cirkonstancojn kovrendaj per sociala sekureco.

La unua bonfara ŝtato estis la Germana Imperio (1871–1918), kie la registaro de Bismark enkondukis socialan sekurecon en la fino de la 19a jarcento. Komence de la 20a jarcento, Granda Britio enkondukis socialan sekurecon ĉirkaŭ 1913, kaj adoptis la staton de bonfara ŝtato pere de la Leĝo de Nacia Sekuro de 1946, dum la registaro de Attlee (1945–51).[2] En la landoj de Okcidenta Eŭropo, Skandinavio, kaj Aŭstralazio (Novzelando), la nacia registaro havigas socian bonfarton kiu estas pagita el la landa impostenspezo, kaj de neregistataj organizoj (NRO-oj), kaj bonfaraj asocioj (sociaj kaj religiaj).[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The New Fontana Dictionary of Modern Thought Third Edition (1999), Allan Bullock and Stephen Trombley Eds., p. 919.
  2. The New Fontana Dictionary, samloke.
  3. The New Fontana Dictionary, samloke.