Bonifacio Byrne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonifacio Byrne
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1861 (1861-03-03)
en Matanzas
Morto 5-an de julio 1936 (1936-07-05) (75-jaraĝa)
en Matanzas
Ŝtataneco Kubo vd
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tiu ĉi artikolo temas pri la kuba poeto Bonifacio Byrne. Por aliaj uzoj de lia persona nomo vidu la apartigan artikolon Bonifaco.

Bonifacio Byrne estas kuba poeto, naskiĝis en Matanzas, Kubo la 3an de marto 1861 kaj forpasis en sia naskiĝurbo la 5an de julio 1936.

Bonifacio studis en sia urbo Matanzas. Ekde la adoleskaj jaroj sentis fortan emon al la literaturo. En 1890 fondis la periodaĵojn La Mañana (La Mateno) kaj La Juventud Liberal (La Liberala Junularo). Publikigis siajn unuajn versojn en unu sola libro 1893. Iom pli malfrue, en 1896, devis elmigri al Usono pro la publikigado de sonetoj okaze de la fusilado al Domingo Mejía. Dum la ekzilaj jaroj sin dediĉis al disigistaj agadoj kaj en Tampa, fondis la Revolucian Klubon, de kiu li mem estis sekretario. Dum la restado en tiu florida urbo, laboris kiel leganto en la tabakfabrikejoj kaj kunlaboris en la periodaĵoj Patria, El Porvenir kaj en El Expedicionario. Revenis al Kubo en 1899. Dum la respublika periodo li estis sekretario de la Provinca Registaro de Matanzas kaj de la Provinca Ligo de Lernejoj. En 1909 fondis la periodaĵon El Yucayo. Kunlaboris en aliaj periodaĵoj kiel La Primavera, El Ateneo, Diario de Matanzas, El Fígaro kaj en La Discusión. Li estis deklarita kiel Eminenta Filo en 1915. Samjare translokiĝis al Novjorko por restabli sian malbonstatan sanon. Li ricevis poetajn premiojn dum la Floraj Ludoj de Sancti Spíritus (1916) kaj Matanzas (1934). Li estis korespondanta membro de la Nacia Akademio pri Arto kaj Literaturo.

Granda nombro de liaj poemaj verkaĵoj restis senpublikigitaj aŭ arigataj en bone merita antologio. Raimundo Lazo nomas lin "la lasta patriota poeto de la koloniaj tempoj".

Eble lia plej fama poeziaĵo estas Mi Bandera (mia flago). Ĝi estis verkita de la aŭtoro je lia reveno al Kubo post la fino de la Hispana-usona milito, kaj en ĝi Byrne esprimas lian angoron antaŭ la necerteco de la estonteco de la patrio, minacita de eksterlanda flago, kiun li povis vidi ekde la ŝipo per kiu li eniris en la kuban teritorion tra Havano, hisita en la Fortikaĵo Morro kune al la kuba flago. Mi bandera estas konsiderata kiel la plej kuba patriota poemo kaj ĝi estas deklamata dum oficialaj aŭ popularaj manifestacioj en Kubo

Kelkaj publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1915: El anónimo
  • 1905: Varón en la puerta
  • 1908: El legado