Bonifiko
Bonifiko (aŭ bonuso) estas aldono al salajro, kiun dungitoj ricevas de sia dunganto.
ReVo difinas bonifikon tiel "Ekstra pago aŭ donaco ordinare kalkulata laŭ interkonsento; kontraste al libervola gratifiko", kaj bonuson estas difinita kiel "Krompago libere donata pluse al regula pago", kaj figurative kiel "Kromaĵo donacata kun liverata afero".
Firmaoj pagas bonifikojn al dungitoj por instigi ilin labori pli efike kaj por konservi sian reputacion. La rekompenco igas la dungiton pli fidi sian dunganton kaj ne pensi pri ŝanĝo de laborpostenoj aŭ firmaoj. Firmaoj pagas bonifikojn pro diversaj kialoj, ekzemple se dungitoj superas la preskribitan laborkvanton, se la firmao pliigis profitojn, aŭ se dungitoj evitis danĝerajn situaciojn por si mem, kolegoj aŭ la enspezo de la firmao.
Pagi bonifikojn estas pli utila por la kompanio longtempe, ĉar dungitoj estas instigitaj labori pli forte kaj, rezulte, la kompanio kapablas vendi pli da produktoj aŭ servoj.
La uzo de bonusoj en formo de pliaj poentoj aŭ altniveligo estas disvastigata en videoludoj.