Bonsociemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fajroformikoj (solenopsis invicta) vivas en socioj.

En biologio, bonsociemo estas eco de bestaj specioj, kiuj vivas en strikte organizitaj socioj. Tiaj socioj estas pli ol nuraj grupoj de kune vivantaj bestoj; ili devas plenumi jenajn kriteriojn:

  1. kunlabora zorgado pri idoj fare de pluraj socianoj
  2. komuna akiro kaj distribuado de nutraĵoj
  3. restrikto de la reproduktado al kelkaj fekundaj socianoj, dum la aliaj estas nefekundaj
  4. kunvivado de pluraj generacioj

Konataj ekzemploj estas abeloj, formikoj kaj termitoj. Reproduktiva femalo de tiuj specioj estas nomata "reĝino", ne-reproduktiva femalo "laboristo".

Ekesto kaj etimologio de la termino

La esprimon proponis en 1966 la biologo Suzanne Batra[1], verkante pri abeloj. La angla esprimo eusociality, kiun ŝi uzis, estas kunmetita el la greka ευ (= bona) kaj la latina socialis (= kunulema). Komence la esprimo rilatis nur al senvertebruloj, precipe insektoj; Edward Osborne Wilson ĝeneraligis kaj precizigis ĝin.

Similaj konceptoj

Bestaro, kiu plenumas nur la unuajn tri kriteriojn el la supra listo, nomiĝas duon-sociema. Bestaro, kiu plenumas nur la unuan, nomiĝas kvazaŭ-sociema.

Bonsociemo kaj evolucio

La anoj de bonsociema bestaro montras altan gradon de kunlaboro kaj altruismo; ekzemple en iuj formikaroj "batalistoj" (nomataj ankaŭ "soldatoj") donas sian vivon por la sekureco de la socio. Tia konduto estus malfacile klarigebla en specioj ne-bonsociemaj, kie mutaciuloj kun "egoisma" geno povus forte profiti, ne devante oferi sian vivon kaj do prosperante. En bonsociema bestaro tia mutacio ne povus reproduktiĝi, ĉar la batalistoj tute ne reproduktiĝas; kiam inverse (la) reĝino havas tian mutacion, eble la tuta socio pereas, kaj kun ĝi la mutacio.

Bonsociemo ekster la insektaro

Biologio konas unu specioj de bonsociemaj mamuloj, la heterocefalon. Ĝi vivas en kolonioj de mezume 75 individuoj kun nur unu fekunda femalo.

En 2010 Hechinger priskribis specion de trematodoj, kiu parazitas en moluskoj kaj apartigas la funkciojn de reproduktado kaj batalado (defendo)[2]. Batalistoj havas nur kvindekonon de la longo de reproduktiva individuo.

Pro la malparenceco de diversaj bonsociemaj specioj biologio certas, ke bonsociemo plurfoje ekestis en la evoluo de specioj kaj ne estas signo de parenceco inter bonsociemaj specioj.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Batra, S. W. T. (1966): Nests and social behavior of halictine bees of India (Hymenoptera: Halictidae). — Indian Journal for Entomology 28, 375–393.
  2. Ryan F. Hechinger k. a.. Social organization in a flatworm: trematode parasites form soldier and reproductive castes (angle). Proceedings of the Royal Society B. Alirita 2012-10-26.