Bonto van Bijlevelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonto van Bijlevelt
Persona informo
Naskiĝo 11-a de aŭgusto 1874
en insulo Celebeso en Nederlanda Hindio
Morto nekonatas
Lingvoj Volapukonederlanda
Okupo
Okupo volapukologo
vdr

Bonto van Bijlevelt - je plena nomo Willem Victor Bonto van BijleveltBylevelt, naskiĝis la 11-a de aŭgusto 1874 en la insulo Celebeso en Nederlanda Hindio, vivis grandparte en Haarlem kaj en Bruselo, mortodato nekonatas - estis nederlanda volapukisto kaj volapukologo. Li interalie redaktiste kontribuis al la gazetoj Nuns blefik se Volapükavol kaj Gased al pakam Volapüka.

En 1898 li prezentis volapukidon, kiun li nomis "Lingua European".[1] En 1903 li iĝis adepto de Idiom Neutral, kiu nur publike prezentiĝis la antaŭan jaron, kaj verkis nederlandlingvan vortaron pri tiu nova planlingva projekto.[2] Sekve li en Bruselo fondis lokan asocion Groupe de la Langue Internationale por la disvastigo de Idiom Neutral, en kiu ekde 1907 interalie ankaŭ kunlaboris la belga eks-volapukisto kaj eks-esperantisto Jules Meysmans.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Albert Léon Guérard, A Short History of the International Language Movement. Toronto: 1921, p. 141
  2. Bonto van Bijlevelt, Woordenboek en spraakkunst voor de Neutrale Taal. Haarlem: 1903, 1904, 471 pp.
  3. informilo por interlingvistoj, mencio pri van Bijlevelt en prezento de Jules Meysmans en paĝoj 14 kaj 15 (esperante)