Bonus Army

El Vikipedio, la libera enciklopedio
post bataleto kun la armeo, 1932

La anglaj esprimoj Bonus Army (Bonusa Armeo) aŭ Bonus March (Bonusa Marŝo) aŭ Bonus Expeditionary Force (Bonusa Ekspedicia Forto) estas nomo de la kunveno de ĉ. 31.000 veteranoj de la unua mondmilito, ties familio, kaj aliaj simpatiziantaj grupoj kaj personoj. La demonstrado okazis en Vaŝingtono dum la printempo kaj somero de 1932. Ili petis tujan elpagon de la bonuso, garantiata en la leĝo Adjusted Service Certificate Law de 1924 por elpago en 1945. La veteranojn gvidis Walter W. Waters, iama serĝento de la armeo kaj apogis generalo Smedley Butler.

La protestantoj alvenis la 17-an de junio kaj atendis akcepton de favora leĝo. Post malvenko de la leĝpropono, multaj foriris, kelkaj restis tie. La polico atakis tiujn restintajn protestantojn la 28-an de julio, mortigante du veteranojn kaj vundinte multajn aliajn.

Por fini la protestojn, Herbert Hoover ordonis intervenon de la armeo. Multaj veteranoj vundiĝis, kelkaj mortis (William Hushka, Eric Carlson). La armeo uzis eĉ gasojn, kiuj mortigis infanojn. La bildo, ke la armeo batas malriĉajn veteranojn, damaĝis reputacion de Usono.

Postaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Franklin D. Roosevelt dungis la veteranojn por konstruigi vojojn (Overseas Highway). La 2-an de septembro, uragano murdis 259 veteranojn, laborintajn en la konstruado. Pro la mortoj, la kongreso decidis doni la bonuson pro la elektra jaro (1936). La vetoo de Roosevelt estis venkita kaj la bonuso estis realeco.

La plej grava sekvo de la eventoj estis la G.I. Bill of Rights‎, akceptita en 1944.