Saltu al enhavo

Borakajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borakajo
insulo [+]

AkvejoFilipina Maro

Supermara alteco53 m [+]
Koordinatoj11° 59′ N, 121° 55′ O (mapo)11.975121.9225Koordinatoj: 11° 59′ N, 121° 55′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo10,32 km² (1 032 ha) [+]
Areo10,32 km² (1 032 ha) [+]
Loĝantaro32 267 [+]

Borakajo (Tero)
Borakajo (Tero)

Borakajo (Filipinoj)
Borakajo (Filipinoj)
DEC
Map
Borakajo
Vikimedia Komunejo:  Boracay [+]
vdr

Borakajo, Boracay [bɔˈrakaɪ], foje mallongigita de nelokanoj al Bora, estas turisma insulo en la regiono Okcidentaj Bisajoj, Filipinoj, je 0.8 kilometroj ĉe la nordokcidenta marbordo de Panajo. Ĝi havas totalan terareon de 10.32 km², sub jurisdikcio de tri barangajoj en Malay, Aklano, kaj havis 37 802 loĝantojn en 2020.

Loko de Borakajo en Aklan

Krom siaj blankaj sablaj plaĝoj, Boracay famas ankaŭ kiel unu el la plej bonaj cellokoj de la mondo por ripozo. Ekde 2013, ĝi aperis inter la plej bonaj cellokoj por trankvilo kaj nokta vivo.

La insulo estas proksimume sep kilometrojn longa, hundostoforma, kun la plej mallarĝa punkto malpli ol unu kilometron larĝa, kaj havas totalan terareon de 10.32 kvadrataj kilometroj kaj proksimuman perimetron de 23 kilometroj.

Puka Beach en la norda strando de Borakajo

Blanka Strando, la ĉefa turisma strando, estas ĉirkaŭ 4 kilometrojn longa kaj estas bordita de feriejoj, hoteloj, gastejoj, restoracioj kaj aliaj turismaj entreprenoj. En la centra parto, dum ĉirkaŭ du kilometroj, estas trotuaro konata kiel la Strandvojeto, kiu apartigas la strandon mem de la establaĵoj situantaj laŭlonge de ĝi. Norde kaj sude de la Strandvojeto, la strandvojejaj establaĵoj laŭvorte frontas laŭlonge de la strando mem. Pluraj vojoj kaj padoj ligas la Strandvojeton kun la Ĉefstrato de Boracay, veturila vojo, kiu etendiĝas laŭlonge de la insulo. Ĉe la ekstrema norda fino de Blanka Strando, trotuaro ĉirkaŭiras la terkapon tie kaj ligas Blankan Strandon kun Diniwid Strando.

Almenaŭ tri specioj de flugvulpoj estas registritaj loĝantaj en Boracay, nome la giganta orkrona flugvulpo (Aceradon jubatus), la giganta fruktovesperto (Pteropus vampyrus), kaj la malgranda flugvulpo (Pteropus hypomelanus). Ilia populacio koncentriĝas sur la norda flanko de la insulo en Barangay Yapak, kie la ĉasado de vespertoj fariĝis kontraŭleĝa per loka ordono.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
Arkivigite je 2011-11-02 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]