Borato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La boratoj en kemio estas kemiaj kombinaĵoj kiuj enhavas oksoanjonojn el boro, kun tiu boro en oksidiĝa stato de +3. La jono borato plej simpla estas la trilatera ebeno, BO33−, kvankam ankaŭ aliaj multaj estas konataj.[1] BO33− formas salojn el kemiaj elementoj. La boro estas trovebla en la naturo ofte kiel mineralo borato. La boro estas trovebla ankaŭ kombinita kun silikatoj por formi kompleksojn de mineralaj borosilikatoj kiel la turmalino. Multaj boratoj estas facile hidratigitaj kaj enhavas strukturajn grupojn de hidroksido kaj facile estas konsidereblaj kiel hidroksoboratoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Egon Wiberg, Arnold Frederick Holleman (2001) Química Inorgánica, Elsevier ISBN 0-12-352651-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]