Bordalba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bordalba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50229
Demografio
Loĝantaro 49  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 2° 5′ U (mapo)41.4166975-2.0784744Koordinatoj: 41° 25′ N, 2° 5′ U (mapo) [+]
Alto 1 000 m [+]
Areo 41,579479 km² ( 415 7.9 479 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bordalba (Provinco Zaragozo)
Bordalba (Provinco Zaragozo)
DEC
Bordalba
Bordalba
Situo de Bordalba
Bordalba (Hispanio)
Bordalba (Hispanio)
DEC
Bordalba
Bordalba
Situo de Bordalba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bordalba [+]
vdr

Bordalba [borDALba] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bordalba estas municipa teritorio en norda pinto (kvazaŭ plilongigo) de la okcidento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas norde de Ariza. La teritorio estas ĉirkaŭita de areoj de la provinco Sorio.

La loĝloko Bordalba mem estas je 135 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 934 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la limo kun la provinco Sorio. Ĝi estas inter Deza nordoriente kaj Ariza sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a. Pro landlimeco la loko inter la Regno Kastilio kaj la Regno Aragono akiris gravon kaj estis kastelo, kies restaĵoj ankoraŭas. La loĝloko disvolviĝis ĉirkaŭ preĝejo. Dum la Mezepoko, Bordalba estis unu el lastaj loĝlokoj de la Regno Aragono antaŭ alveni al la Regno Kastilio.

En la kastelo de Bordalba kunsidis la reĝo Jakobo la 2-a de Aragono kaj la infanto Alfonso de la Cerda, pretendanto al trono de Kastilio, la 21an de Januaro 1296 por kunigi klopodojn kaj dispartigi inter si la iberiajn teritoriojn. En 1357, dum la Milito de la du Petroj, la kastilianoj kaptis Bordalba dum la aragononanoj kaptis aliajn lokojn de Kastilio. En 1361, Bordalba estis rekuperita fare de Petro la 4-a de Aragono, kiu du dek jarojn poste vendis la rajtojn al Guillén de Palafox. En 1450, la loko estis kaptita de la kastilia Grafo de Medinaceli rivale kontraŭ la familio Palafox, kaj ĝi estis denove rekuperita de la aragonanoj. La loĝloko suferis denove tiajn rivalecojn en 1452 kaj 1457. Poste, la reĝo Johano la 2-a de Kastilio ampleksigis la rajton de la familio Palafox sur la loko, kio estis ratifita de la reĝo Karolo la 1-a de Hispanio.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en tiu tiom aparta Bordalba kie oni malaltiĝis el 566 loĝantoj ĝis nunaj nur 51 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, restaĵoj de la kastelo kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]