Bordura lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La bordura lingvo estas fikcia lingvo, la nacia lingvo de Bordurio, fikcia despota ŝtato en la balkana regiono kreita fare de la verkisto Hergé por la bildstria libroserio La aventuroj de Tinĉjo. Ne estas multaj informoj pri la bordura lingvo, ĉar ĝi ne amplekse aperas en la libroserio. La najbara lingvo de la same fikcia lando Sildavio, do la sildava lingvo, montriĝis ĝermana lingvo, sed estas tiom limigita konata vortaro de la bordura ke tia analizo pri tiu lingvo pli malfacilas. Estas tamen pluraj vortoj kun klare ĝermana radiko, ekzemple hôitgang, (vidu nederlande uitgang), mänhir (vidu nederlande mijnheer), ointhfan (vidu nederlande ontvangst) sztôpp, tzhôl (vidu germane Zoll) kaj zsnôrr (vidu nederlande snor). La difinita fonto de tiuj vortoj tamen ne pruveblas. Malsame al la sildava, kiu ankaŭ skribiĝas per la cirila alfabeto, la bordura estas skribata nur per la latina alfabeto. La ortografio estas iom malsama de tiu de la sildava, la vokalo ô, preskaŭ certe reprezentaĵo de la sono ɔ, estas tre ofta en la lingvo, kaj la literokombino sz ŝajne uzatas por la sono [s] (do "s") anstataŭ ʃ (do "ŝ"), samkiel en la hungara. En komparo ĝi sonas multe malpli slava ol la sildava, kaj pli akcentas similecon al la ĝermanaj lingvoj de centra Eŭropo.

Kiel aliajn fikciajn lingvojn kaj plurajn personajn kaj prilokajn nomojn en la universo de Tinĉjo, la aŭtoro Hergé kreis la borduran modele de la brusela lingvo, dialekto de la nederlanda respektive flandra parolata en kaj ĉirkaŭ la urbo Bruselo.

Preskaŭ la tuta vortaro de la lingvo (escepte de al vorto Müsstler) povas esti trovata en la bildstria libro "La Afero Sunfloro" (origine france L'Affaire Tournesol) de 1956.

Konataj vortoj[redakti | redakti fonton]

  • amaïh! - "Heil!" (saluto deziranta fortunon al la despoto, de la flandra/brusela vorto "amai", kiu esprimas agrablan surprizon)
  • da - "de"
  • hôitgang - "elirejo" (de la nederlanda "uitgang" kaj la germana "Ausgang")
  • mänhir - "sinjoro" (de la germana "mein Herr" kaj nederlanda "mijnheer", laŭvorta traduko de la franca "monsieur")
  • ointhfan - "akceptejo" (probable de la nederlanda "ontvangst" aŭ la germana "Empfang")
  • opernska - "opero"
  • platz - "placo" (de la germana "Platz")
  • Pristzy! - "damnita!" (de la franca "sapristi!")
  • szonett - "sonorilo" (de la franca "sonnette")
  • sztôpp - "Stop!"
  • tzhôl - "dogano" (de la germana "Zoll")
  • zservis - "servo"
  • zsnôrr - "lipharoj" (de la nederlanda "snor")
  • szplug! - "hej!" (nur en la anglalingva eldono)

Loknomoj[redakti | redakti fonton]

  • Bakhine
  • Szohôd

Personaj nomoj[redakti | redakti fonton]

  • Kardouk
  • Kavitch
  • Klûmsi - (origine france Himmerszeck, laŭ la nederlanda immer ziek (ĉiam malsana))
  • Krônik
  • Kûrvi-Tasch - (de la angla curvy (mous)tache, origine france Pleksy-Gladz, laŭ la germana markonomo Plexiglas, por la substanco polimetilmetakrilato, speco de vitrosimila plasto)
  • Müsstler - (evidenta vortokunfando de Benito Mussolini kaj Adolf Hitler)
  • Sponsz - de la nederlanda "spons", spongo