Boreliozo Lyme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciklo de infekto de la B. burgdorferi.
Distribuado geografia de la boreliozo.

Boreliozo LymeLyme-malsano estas ĉiam pli ofte aperanta, infekta malsano kaŭzita de almenaŭ tri specioj de bakterioj apartenantaj al la genro Borelio. Borrelia burgdorferi sensu lato estas la ĉefa kaŭzo de la malsano Lyme en Usono, dume la Borrelia afzelii kaj Borrelia garinii kaŭzas la plimulton de la eŭropaj malsaniĝoj.

La malsano ricevis sian nomon de la urbo Lyme, Konetikuto, Usono, kie kelkaj kazoj estis identigitaj en 1975. Kvankam Allen Steere en 1978 agnoskis ke la Lyme-malsanon disvastigas, transportas, vehiklas iksodoj, la kialo de la malsano restis mistero ĝis 1982, kiam B. burgdorferi estis identigita fare de Willy Burgdorfer.

Lyme-malsano estas la plej ofta malsano transportata de iksodoj sur la norda duonglobo. Borelioj atingas la homojn per la mordo/piko de infektitaj iksodoj apartenantaj al kelkaj specioj de la genro Ixodes ("malmolaj iksodoj"). La fruaj simptomoj povas inkludi febron, kapdoloron, lacecon, deprimon kaj karakterizan, samcentran, cirklan ekzantemon nomatan erythema migrans. Se la malsanulo restas nekuracata, poste la malsano povas ataki la artikojn, koron kaj centran nervan sistemon. En la plej multaj kazoj la infekto kaj ĝiaj simptomoj estas kuraceblaj per antibiotikoj, precipe se la malsano estas sufiĉe frue diagnozata kaj traktata. Malfrua, prokrastita aŭ neadekvata traktado povas konduki al pli gravaj simptomoj, kiujn oni povas malfacile kuraci, eĉ al perdo de laborkapablo. Fojfoje kelkaj simptomoj - kiel ekzemple la artrito - daŭras post kiam la infekto jam estis eliminita per antibiotikoj, stimulante la asertojn ke la borelioj kaŭzas aŭtoimunecon.

Kelkaj esploristo-grupoj asertis ke "kronika" Lyme-malsano kaŭzas vicon da medicine neklarigitaj simptomoj krom agnoskitaj simptomoj de antaŭ nelonge transsuferita Lyme-malsano, kaj ke kromaj, longtempaj antibiotikaj traktadoj estas necesaj. El inter kvar randomitaj/hazarde elektitaj/lotumitaj eksperimentoj de longdaŭra traktado per ceftriaksono kaj doksiciklino ĉe pacientoj suferantaj pro daŭraj simptomoj, du montris nenian pliboniĝon, du trovis malkonsekvencajn avantaĝojn kun signifaj kromefikoj kaj riskoj de la antibiotika traktado. La plej multaj ekspertoj de la Infectious Diseases Society of America (Societo de Infektaj Malsanoj de Usono) kaj de la Amerika Akademio de Neŭrologio trovis ke ekzistanta, scienca pruvo apogas nek la rolon de borelioj, nek la valoron de daŭra antibiotika traktado en tiaj kazoj. Tamen, tiu ĉi aserto estas kontestata de kelkaj kuracistoj, pacientaj intereso-grupoj kaj politikistoj, kiuj argumentas pri la utileco de longatempa, antibiotika traktado. Tiu ĉi disputo kondukis al persekutoj kontraŭ la oficialaj traktado-gvidlinioj, kaj al molestadoj, eĉ mortminacoj kontraŭ la kuracistoj, kiuj ne agnoskas "kronikan" Lyme-malsanon, kiel legitiman diagnozon.

Signoj kaj simptomoj[redakti | redakti fonton]

Boreliozo Lyme povas influi plurajn organsistemojn kaj produkti vicon da simptomoj. Ne ĉiuj pacientoj suferantaj je tiu ĉi malsano havos ĉiujn simptomojn, kaj multaj el inter la simptomoj ne estas specifaj por Lyme-malsano, sed ili povas okazi ankaŭ ĉe aliaj malsanoj. La inkubacio de la infekto ĝis la komenco de la unuaj simptomoj estas 1-2 semajnoj, sed ĝi povas esti multe pli mallonga (kelkaj tagoj), aŭ multe pli longa (monatoj, eĉ jaroj). La simptomoj de la malsano aperas plej ofte inter majo kaj septembro, ĉar la nimfoj de la iksodoj respondecas por plimulto de la kazoj. Sensimptomaj infektiĝoj ekzistas, sed ili okazas ĉe malpli ol 7 %-j de la infektitoj en Usono. Sensimptomaj infektoj povas esti multe pli oftaj en Eŭropo.

1-a stadio: Frua, lokalizita infekto[redakti | redakti fonton]

Klasika, bovokulo-forma eritemo
Borrelia burgdorferi
Karakteriza, pli ofte aperanta migranta eritemo

La klasika signo de frua, loka infekto per Lyme-malsano estas cirkloforma, eksteren vastiĝanta ekzantemo nomata erythema chronicum migrans (kronika, migranta eritemo, mallonge ME), kiu aperas en la loko de iksodo-piko inter la 3-a kaj 30-a tago post kiam la iksodo mordis la pacienton. La eritemo estas ruĝa, ĝi povas esti varma, sed ĝenerale sendolora. Klasike, la plej interna parto estas malhelruĝa kaj iĝas malmola, la rando estas ruĝa kaj inter ili troviĝas hela, pala ringo donante la aspekton de bovokulo. Tamen, la parta heliĝo estas nekutima kaj anstataŭ la bovokulo-formo pli ofte montriĝas centra ruĝeco. La migranta eritemo supozeble aperas ĉe proksimume 80 %-j de la pacientoj. Ili povas travivi ankaŭ gripo-similajn simptomojn, kiaj estas ekzemple kapdoloro, muskoldoloroj, febro kaj malbonfarto. La malsano Lyme povas progresi al siaj pli postaj stadioj ankaŭ ĉe tiuj pacientoj, kiuj ne havis ekzantemon.

2-a stadio: Frua, disvastiĝinta infekto[redakti | redakti fonton]

Ene de tagoj aŭ semajnoj post komenco de la loka infekto la borelioj povas disvastiĝi tra la sangocirkulado. Erythema chronicum migrans (kronika migranta eritemo) povas evolui sur tiuj lokoj de la korpo, kiuj havas nenian rilaton al la origina iksodo-mordo. Alia haŭtsimptomo - kiu cetere ne aperas ĉe nord-amerikaj pacientoj, sed okazas en Eŭropo - estas la borelia limfocitomo, purpurkolora ŝvelaĵo sur la orellobo, mamo aŭ skroto. Aliaj, diskretaj simptomoj estas migrantaj doloroj en muskoloj, artikoj kaj tendenoj, krome palpitacio (tro rapida aŭ tro forta korbatado) kaj kapturniĝo kaŭzita de korritmo-ŝanĝoj.

Akutaj, neŭrologiaj problemoj aperantaj ĉe 15 %-j de la pacientoj, ampleksas serion de simptomoj, kiuj inkludas paralizon/parezon de facia nervo (do la perdon de muskoltono ĉe unu aŭ du flankoj de la vango), kaj ankaŭ meningiton kun gravaj kapdoloroj, rigideco de la nuko kaj fotosensiveco/lumsensiveco. Radikloneŭrito kaŭzas pikajn dolorojn (kiuj povas influi la dormon) kaj ankaŭ parestezojn (nenormalajn haŭto-sentojn). Modera encefalito povas konduki al memorperdo/memormanko, dormoperturboj, humorŝanĝoj. Krome kelkaj kazo-raportoj priskribis ŝanĝiĝintan mensan staton, kiel la solan simptomon aperantan en frua neŭroboreliozo.

3-a stadio: Malfrua, permanenta infekto[redakti | redakti fonton]

Post pluraj monatoj ĉe la netraktitaj aŭ neadekvate traktitaj pacientoj povas aperi severaj kaj konstantaj simptomoj, kiuj influas multajn korpopartojn inkluzive de la cerbo, nervoj, okuloj, artikoj kaj koro. Grandnombraj, kripligantaj simptomoj povas okazi, tiel en la plej ekstremaj kazoj ankaŭ la konstanta paraplegio.

Konstantaj neŭrologiaj simptomoj okazas proksimume en 5 %-j de la netraktitaj pacientoj. La polineŭropatio kaŭzas pikajn dolorojn, sensentiĝon, stuporon, juktikladon/formikadon en la manoj aŭ piedoj. Neŭrologia sindromo nomata encefalopatio Lyme estas rilata al subtilaj kognaj problemoj, kiel ekzemple malfacilaĵoj de la koncentriĝo aŭ tuja memoro. Tiuj ĉi pacientoj povas sperti ankaŭ profundan lacecon. Tamen, aliaj problemoj, ekzemple deprimo kaj fibromialgio ne estas pli oftaj ĉe Lyme-malsanuloj ol en la ĝenerala populacio. Kronika encefalomjelito, kiu povas esti progresanta, povas kaŭzi kognan kripliĝon, malforton en la gamboj, mallertan paŝadon, vizaĝparalizon, urinveziko-problemojn, vertiĝon kaj dorsodoloron. En maloftaj kazoj Lyme-malsano povas imiti veran psikozon, kiu povas esti misdiagnozata kiel skizofrenio aŭ mania-deprimiĝa psikozo. Panikatako kaj anksio povas okazi, ankaŭ haluciniĝo, inkluzive de somataj iluzioj, fojfoje akompanataj de senpersoniĝo- aŭ senrealeco-sindromo, kiam la malsanulo komencas senti sin izoliĝinta de si mem aŭ de la realo.

Lyme-artrito kutime influas la genuojn. En malplimulto de la pacientoj ankaŭ aliaj artikoj povas malsaniĝi, inkluzive de la maleoloj, kubutoj, manartikoj, koksoj kaj ŝultroj. La doloro estas ofte nur modera aŭ milda, kutime kun ŝvelaĵo de la malsaniĝinta artiko. Povas evolui kaj poste krevi ankaŭ Baker-kistoj. En kelkaj kazoj aperas ankaŭ erozioj de la artikaj surfacoj.

Acrodermatitis chronica atroficans (ACA = kronika atrofiiga dermatito) estas observata precipe en Eŭropo ĉe maljunulinoj. Ĝi komenciĝas kiel ruĝeta-blua, senkoloriĝinta haŭtmakulo, ofte sur la dorsaj flankoj de la manoj kaj piedoj. La lezo malrapide atrofiiĝas dum pluraj semajnoj aŭ monatoj, kiam la haŭto iĝas unue maldika kaj sulkiĝinta, kaj poste - se netraktita - sekega kaj senhara.

Etiologio[redakti | redakti fonton]

Lyme-malsano estas kaŭzata de Gram-negativaj bakterioj de la genro Borelio apartenantaj al la ordo de Spiroketaloj. (Al tiu ĉi ordo apartenas ankoraŭ la leptospiroj kaj treponemoj.) Almenaŭ 11 borelio-specioj estas ĝis nun malkovritaj, el inter kiuj 3 estas konataj kiel kaŭzantoj de boreliozo Lyme. La ĝenerale konata kaŭzanto de Lyme-malsano estas la Borrelia burgdorferi sensu lato, kiu mem montras - laŭ vasta interkonsento de la esploristoj - genetikan diversecon.

La grupo Borrelia burgdorferi sensu lato konsistas el 3 parencaj specioj, kiuj kaŭzas verŝajne la plimulton de la malsaniĝoj: B. burgdorferi sensu stricto (superreganta en Nord-Ameriko, sed nuntempe ankaŭ en Eŭropo), B. afzelii kaj B. garinii (ambaŭ superregantaj en Eŭrazio). Kelkaj studoj asertis ke ankaŭ la B. bissettii kaj B. valaisiana povas foje-foje infekti homojn, sed tiuj specioj ne ŝajnas esti gravaj kialoj de la malsano.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Lyme-malsano estas klasifikata al "zoozoj", ĉar ĝi disvastiĝas al la homoj de siaj naturaj rezervantoj, de la ronĝuloj per iksodoj, kiuj nutriĝas sur ambaŭ mastro-organismoj/gastigantoj. La malmol-korpaj iksodoj de la genro Ixodes estas la ĉefaj transportantoj/vehikloj de la Lyme-malsano. La plej multaj infektoj estas kaŭzataj per iksodoj estantaj en nimfo-stadio, kiam ili estas tre malgrandaj kaj povas sin nutri nerimarkite dum longa tempodaŭro. Iksodoj estantaj en larvo-stadio nur malofte infektas. La mordo/piko de la iksodo ofte restas nerimarkita pro la malgrandeco de la nimfoj, krome tiuj ĉi insektoj produktas anestezajn sekreciaĵojn, kiuj malhelpas, ke la "gastiganto" sentu ajnan jukadon aŭ doloron post la mordo. Tamen, nur proksimume 1 % de la rekonitaj iksodo-pikoj kondukas al Lyme-malsano, ĉar la infektita iksodo devas esti fiksita al la haŭto dum almenaŭ unu tago, por ke ĝi povu transdoni la boreliozon.

En Eŭropo la ĉefa vehiklo estas Ixodes ricinus, kiu estas nomata ankaŭ ŝafo-iksodo aŭ iksodo simila al ricino-semo. En Ĉinio la Ixodes persulcatus (la tajgo-iksodo) estas verŝajne la plej grava transportanto. Sur la orienta marbordo de Nord-Ameriko la nigrapieda aŭ cervo-iksodo (Ixodes scapularis) estas la ĉefa disvastiganto. Sole la steliksodo (Amblyomma americanum) trovata dise en Sud-orienta Usono kaj en malproksim-okcidenta Texas, ŝajnas ne transdoni la Lyme-malsanon per Borrelia burgdorferi, kvankam ĝi povas disvastigi la sindromon nomatan "suda, per iksodo transportata, ekzantema malsano", kiu memorigas al milda formo de la boreliozo Lyme. Sur la okcidenta marbordo de Usono la ĉefa transportanto estas la okcidenta, nigrapieda iksodo (Ixodes pacificus). Tiu ĉi iksodo-specio nutras sin sur lacertoj, kiuj estas rezistaj al borelio-infektoj. Verŝajne tiu ĉi fakto malpliigas la disvastiĝon de la Lyme-malsano en okcidenta Usono.

Lyme-spiroketoj estis trovitaj krom iksodoj ankaŭ en aliaj artropodoj, sed infektiĝoj fare de tiuj estas maloftaj. Lyme-spiroketoj estis trovitaj en spermo kaj patrin-lakto, sed transportado de la infekto per ili ne estas konata. Denaska transdono de Lyme-malsano povas okazi de la infektita patrino al la feto tra la placento dum gravedeco. La risko de feta damaĝo estas multe pli alta en la unuaj tri monatoj de la gravedeco ol poste. La tuja antibiotika traktado preskaŭ ĉiam malhelpas la fetan damaĝon. Gravedaj Lyme-malsanulinoj ne povas esti traktataj per la unue elektenda antibiotiko, la doksiciklino (vidu malsupre!), ĉar ĝi povas esti damaĝa por la feto. Anstataŭe, eritromicino estas donenda, kvankam ĝi estas malpli efika kontraŭ la malsano, sed sendanĝera por la feto.

Kun-infektoj transportataj per iksodoj[redakti | redakti fonton]

La iksodoj, kiuj transportas la bakterion B. burgdorferi al la homoj, povas transdoni ankaŭ plurajn, aliajn parazitojn, kiel ekzemple Theileria microti kaj Anaplasma phagocytophilum, kiuj kaŭzas la malsanojn babeziozo kaj homa granulocita anaplasmozo (HGA). Inter fruaj Lyme-malsanuloj - depende de la loko de infektiĝo - 2-12 %-j verŝajne havas ankaŭ homan granulocitan anaplasmozon kaj 2-40 %-j havas babeziozon. En certaj regionoj, kiel ekzemple sur la bordoj de Orienta Balta Maro kaj en Mez-Eŭropo la iksodoj povas transporti ankaŭ encefaliton kaŭzatan de virusoj kaj nomatan fru-somera encefalito. La Centro por Malsankontrolo en ĉirkaŭaĵo de New Jersey studis 100 iksodojn kaj trovis ke 55 %-j estis infektitaj de almenaŭ unu el inter tiuj ĉi mikroorganismoj.

La kun-infektoj malfaciligas la simptomojn de Lyme-malsano, precipe la diagnozon kaj traktadon. Povas okazi, ke la iksodo portas kaj transdonas nur la kun-infektojn sen borelioj, igante la diagnozon malfacila kaj duba.

Patofiziologio[redakti | redakti fonton]

Dum la malsano la Borrelia burgdorferi povas atingi ĉiujn partojn de la korpo kaj estas trovita en la haŭto, koro, artikoj, periferia kaj centra nerva sistemo. Multaj el inter la signoj kaj simptomoj de la Lyme-malsano estas sekvoj de imunreago al la spiroketoj en tiuj ĉi histoj.

La borelioj estas injektataj en la haŭton per mordo/piko de la infektita iksodo. La salivo de la insekto, kiu akompanas la spiroketojn en la haŭton dum la nutriĝo-procezo, enhavas substancojn kiuj interrompas la imunreagon en la loko de la mordo. Tio disponigas protektan medion, kie la bakterio povas estigi infekton. La borelioj plimultiĝas kaj migras eksteren ene de la haŭto. La inflama respondo de la gastiganto al la bakterioj kaŭzas la karakterizan, cirkloforman, migrantan eritemon (ME). Tamen, la neŭtrafinaj granulocitoj, kiuj estas necesaj por elimini la spiroketojn el la haŭto, ne aperas en la evoluanta ME-lezo. Tio ebligas al la bakterioj pluvivi kaj poste disvastiĝi ĝenerale en la tuta korpo.

Dum tagoj aŭ semajnoj sekvantaj la iksodo-pikon, la borelioj atingas tra la sangocirkulado la artikojn, koron, nervan sistemon kaj malproksimajn haŭtpartojn, kie ilia ĉeesto kaŭzas diversajn simptomojn de la disvastiĝinta malsano. La disvastiĝo de B. burgdorferi estas helpata per la alligiĝo de la mastro-/gastiganto-proteazo plasmino al la surfaco de la spiroketoj. Se la malsano restas netraktita, la bakterioj povas daŭrigi sian vivon en la korpo de la infektita persono dum monatoj aŭ eĉ jaroj, malgraŭ la produktado de kontraŭ-B. burgdorferi-antikorpoj fare de la imunsistemo. La spiroketoj povas eviti la imunreagon de la organismo per malpliigo de estiĝo de surfaco-proteinoj, kiujn celas la antibiotikoj, per antigenvarianto VlsE-surfaco-proteino, kiu malaktivigas ŝlosile-gravajn imunkomponantojn kiel la komplemento, kaj per kaŝiĝo en la eksterĉela matrico, kiu povas interferi kun la funkciado de imunfaktoroj.

En la cerbo B. burgdorferi povas indukti estiĝon de astrocitoj kaj astrogliozo (proliferado sekvata de apoptozo), kiu povas kontribui al neŭromisfunkcio. La spiroketoj igas la ĉelojn de la gastiganta organismo sekrecii produktaĵojn toksajn por la nervoĉeloj inkluzive de kinolinacido, krome citokinoj IL-6 kaj TNF-alfa, kiuj povas estigi lacecon kaj malbonfarton. Kaj la mikroglio-ĉeloj kaj la astrocitoj povas sekrecii IL-6-on kaj TNF-alfa-on en ĉeesto de spiroketoj. Tiu ĉi citokino-respondo povas konduki al kogna kripliĝo.

Laŭ la nun disvolviĝanta hipotezo la kronika sekreciado de streso-hormonoj kiel rezulto de borelio-infekto povas redukti la efikon de neŭrosignalsubstancoj ("neurotransmitters"), aŭ aliaj receptoroj kiuj en la cerbo pere de ĉelo-mediaciitaj vojoj preventas la inflamon. Tiel povas konduki la infekto al misreguligo de neŭrohormonoj, specife de glukokortikoidoj kaj katekolaminoj, la gravaj streso-hormonoj. Tiu ĉi procezo estas mediaciata tra la akso hipotalamo-hipofizo-surrenaj glandoj. Krome la kvanto de triptofano (antaŭiranto de la serotonino) ŝajnas esti malpliigata ene de la centra nerva sistemo (CNS) en kelkaj infektaj malsanoj kiuj influas la cerbon, inkluzive de la morbo Lyme. Esploristoj ekzamenas, ĉu la ŝanĝiĝo de la neŭrohormono-sekrecio estas la kialo de neŭropsikiatriaj malordoj aperantaj ĉe kelkaj Lyme-malsanuloj.

Imunologiaj studoj[redakti | redakti fonton]

Povas okazi ke la renkontiĝo kun la borelioj dum la Lyme-malsano kaŭzas longdaŭran, malfavoran inflaman respondon. Tio povas aperi en formo de aŭtoimuna malsano induktita de la patogenaj bakterioj. La apero de tiu ĉi reago eble estas atribuebla al ia formo de molekula mimetismo, kie la borelioj - por eviti ke ili estu mortigotaj pere de la imunsistemo - fariĝas similaj al normalaj histo-partoj de la gastiganta organismo. Tiel povas ebliĝi ke kelkaj kronikaj simptomoj devenas el aŭtoimuna reago. Tio povus klarigi, kial kelkaj simptomoj daŭras eĉ post kiam la spiroketoj jam estas eliminitaj el la korpo. Tiu ĉi hipotezo povus demonstri la kaŭzon de kronika artrito aperanta post antibiotika terapio, simile al reŭmatisma febro, - sed ĝia pli larĝasenca aplikebleco estas ankoraŭ kontestata.

Diagnozo[redakti | redakti fonton]

La boreliozo Lyme estas diagnozata klinike, surbaze de la simptomoj, objektivaj, fizikaj aperaĵoj (kiel migranta eritemo, paralizo de facia nervo aŭ artrito), historio de ebla renkontiĝo kun infektitaj iksodoj kaj serologiaj ekzamenoj de la sango. Dum diagnozado de la Lyme-malsano la kuracistoj devas konsideri ankaŭ aliajn malsanojn kiuj povas kaŭzi similajn simptomojn. La plej granda parto (sed ne ĉiuj pacientoj suferantaj je boreliozo Lyme) havas karakterizan, bovokulo-forman, migrantan eritemon (ME). Multaj pacientoj tute ne memoras pri iksodo-piko/mordo. Laboratoriaj ekzamenoj ne estas rekomendataj ĉe personoj kiuj ne havas klinikajn simptomojn de tiu ĉi malsano.

Pro la malfacileco de laboratoria kultivado de borelioj, la diagnozo de Lyme-malsano ĉefe baziĝas sur la klinikaj ekzamenaj rezultoj kaj restado en endemiaj Lyme-areoj laŭ la malsanhistorio. La ekzantemo ME - kiu ne aperas en ĉiuj kazoj - estas sufiĉa por konstati la diagnozon de morbo Lyme, eĉ se la serologiaj sango-ekzamenoj estas negativaj. La serologia testado povas esti uzata por subteni la klinike suspektatan kazon, sed ĝi sola ne havas diagnozikan valoron.

La diagnozo de Lyme-malsano en malfrua stadio ofte estas komplikata, ĉar ĝi povas imiti simptomojn de multaj, aliaj morboj. Pro tio iu aŭtoro nomis la boreliozon Lyme "la nova, granda imitanto". Ĝi povas esti misdiagnozata kiel multobla sklerozo, reŭmatoida artrito, fibromialgio, kronika laceco-sindromo (KLS), lupuso, aŭ aliaj aŭtoimunaj kaj neŭrodegeneraj morboj.

Laboratoriaj ekzamenoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj formoj de laboratoria testado de Lyme-malsano estas haveblaj, sed kelkaj el inter ili ĝis nun ne estas adekvate konfirmitaj. La plej vaste uzataj testoj estas serologiaj, kiuj mezuras la nivelon de specifaj antikorpoj en la sango de la paciento. En frua stadio de la infekto tiuj ĉi testoj povas esti negativaj, antaŭ ol la imunsistemo estus povinta produkti signifan kvanton de antikorpoj. Tamen, tiuj ĉi testoj estas konsiderataj fidinda helpo en la diagnoziko de pli postaj stadioj de la morbo Lyme.

La plej ofte aplikataj, atingeblaj, laboratoriaj testoj estas "Western blot" kaj "ELISA". La Centro por Malsankontrolo rekomendas du-ŝtupan protokolon: unue oni apliku la sentivan teston "ELISA", kaj se ĝi estas pozitiva aŭ necerta, oni finfaru la pli specifan metodon "Western blot". La fidindeco de tiuj ĉi metodoj estas ankoraŭ kontraŭdira,tamen diversaj studoj montras, ke la "Western blot"-IgM (imunglobulino M) havas 94-96 %-an specifecon ĉe pacientoj kun klinikaj simptomoj de frua Lyme-malsano. La komenca "ELISA"-testo havas proksimume 70 %-an sentivecon, kaj en du-ŝtupa testado la averaĝa sentiveco estas nur 64 %-j, kvankam ĝi kreskas ĝis 100 %-j en la subgrupo de pacientoj kun disvastiĝintaj simptomoj, kiel ekzemple artritoj. La "ELISA"-testado estas farata tipe kontraŭ regiono-specifaj bakterio-variantoj, kaj povas doni falsan negativan rezulton, se la paciento infektiĝis per borelioj devenantaj el alia regiono.

Eraraj testrezultoj estas ofte raportitaj kaj en fruaj, kaj en malfruaj stadioj de la malsano. Pluraj faktoroj povas kaŭzi ĉi tiujn erarojn, inkluzive de kruco-reagoj kun antigenoj de aliaj infektoj, kiel virusoj Epstein-Barr, tiuj de la citomegalioherpes simplex (simpla herpeto). La meznombra proporcio de falsaj pozitivaj rezultoj estas malalta, nur inter 1 kaj 3 %-j, kompare al falsaj negativaj rezultoj ĝis 36 %-j ĉe la du-ŝtupa testado.

Testoj de polimerazo-ĉeno-reago (PĈR) estis evoluigitaj por diagnozi la Lyme-malsanon per pruvo de ĉeesto de la genetika materio (DNA) de la borelioj. La PĈR-testoj povas doni falsajn pozitivajn rezultojn, se la laboratoria tekniko ne estas kontentiga. Eĉ se la testo estas konvene finfarata, ĝi ofte montras falsajn negativajn rezultojn ĉe specimenoj de sango aŭ cerbo-spina fluidaĵo (CSF). Tial PĈR estas malofte aplikata en diagnoziko de Lyme-malsano. Tamen ĝi povas havi rolon en diagnozo de Lyme-artrito, ĉar ĝi estas tre sentiva por demonstri ospA DNA-n en la sinovia fluidaĵo. Escepte de PĈR nun ne estas praktika ilo por pruvi la ĉeeston de la mikroorganismo, ĉar la serologiaj studoj ekzamenas nur la antikorpojn kontraŭ la borelioj. Altaj koncentritecoj de imunglobulino-G- (IgG) aŭ imunglobulino-M- (IgM) antikorpoj kontraŭ la borelio-antigenoj indikas malsanon, sed pli malaltaj koncentritecoj povas esti misinformantaj. Ties kaŭzo estas, ke la IgM-antikorpoj ĉeestas post la komenca infekto, sed la IgG-antikorpoj povas resti dum jaroj.

Oni povas finfari la testojn "Western blot", ELISA kaj PĈR ĉu el sango akirita helpe de vejna punkcio, ĉu el cerbo-spina fluidaĵo gajnita per lumba punkcio. Kvankam la lumba punkcio donas pli definitivan diagnozon, trovado de la antigeno en CSF estas sufiĉe duba. Laŭ la raportoj CSF donas pozitivajn rezultojn nur en 10-30 %-j de la pacientoj. La diagnozon de neŭrologia borelio-infekto oni ne ekskludu sole surbaze de normala, rutina ekzameno de CSF aŭ helpe de negativaj CSF-antikorpo-analizoj.

Novaj teknikoj por klinika testado de borelio-infektoj estis evoluigitaj, kiel ekzemple "LTT-MELISA", kiu estas kapabla identigi la aktivan formon de boreliozo (Lyme-malsano). Aliaj, kiel la "focus floating microscopy" (fokuson ŝanĝanta mikroskopio) estas ekzamenataj. Nova esplormetodo demonstranta "kemokino"-n ĈCL 13 povas esti indikilo de neŭroboreliozo.

Por diagnozi la Lyme-malsanon, kelkaj laboratorioj ofertas esplormetodojn, la akurateco kaj utileco de kiuj estas ankoraŭ ne pruvita. Tiuj ĉi metodoj inkluzivas testojn de urino-antigenoj, PĈR-testojn en urino, imunfluoreskan kolorigon de iuj formoj de Borrelia burgdorferi, kiuj havas ĉelmuro-mankon kaj ankaŭ testojn de limfocito-transformiĝo. La usona Centro por Malsankontrolo ne rekomendas tiujn ĉi metodojn, kaj la resuma artikolo de Aguero-Rosenfeld kaj aliaj aperinta en 2005 en la Clinical Microbiology Reviews konstatis ke ilia uzado estas "tre maltrankviliga kaj senkuraĝiga".

Figurado/bildokreado[redakti | redakti fonton]

Single photon emission computed tomography (SPECT), - tio estas komputila tomografio baziĝanta sur detektado de emisio de unusolaj fotonoj/gama-radioj -, estas aplikata por demonstri cerban hipoperfuzadon ĉe pacientoj suferantaj je Lyme-encefalito. Kvankam SPECT mem ne estas diagnozika ilo de tiu ĉi malsano, ĝi povas esti utila metodo por determini la cerban funkciadon.

Ĉe pacientoj suferantaj je Lyme-malsano oni raportis cerban hipoperfuzadon de subkorteksaj kaj korteksaj strukturoj de la frunta lobo. En proksimume 70 %-j de "kronikaj" Lyme-pacientoj kun kognaj simptomoj, la cerbaj SPECT-skanadoj tipe demonstras en la blanka substanco plenan hipoperfuzadon kun nehomogena distribuo. Tiu ĉi bildo ne estas specifa al Lyme-malsano, ĉar ĝi povas esti videbla ankaŭ ĉe aliaj sindromoj de la centra nerva sistemo (CNS), kiel encefalopatioj de HIV kaj aliaj virusmalsanoj, kronika uzado de kokaino, vaskularitoj. La plimulto de tiuj ĉi sindromoj povas esti facile ekskluditaj helpe de serologia testado kaj zorgema anamnezo.

La plena cerba hipoperfuzado demonstrata per SPECT kune kun ĉeesto de karakterizaj neuropsikiatriaj simptomoj drame kreskigas la suspekton de Lyme-encefalopatio ĉe malsanuloj kiuj restadas aŭ vojaĝis sur endemiaj areoj, ankaŭ tiam, se la paciento ne memoras pri mordo de iksodo. Malfrua malsano povas okazi post multaj jaroj. La meznombra tempo inter la komenco de la simptomoj kaj konstatado de la diagnozo estas proksimume 4 jaroj. Ĉar seronegativa malsano povas okazi kaj la testado de cerbospina fluidaĵo ofte montriĝas normala, la Lyme-encefalopatio ofte estas ekskluda diagnozo: se ĉiuj aliaj eblecoj estas ekskluditaj, restas la Lyme-encefalopatio. Kvankam la aberaciaj SPECT-bildoj estas rezultoj de cerba vaskularito, en tiuj ĉi kazoj oni nur malofte finfaras cerban biopsion kompare al aliaj formoj de cerbaj vaskularitoj.

Kaj en fruaj, kaj en malfruaj Lyme-malsanoj ofte montriĝas nenormalaj trovaĵoj en bildokreado per nuklea magneta resonanco (NMR). NMR-skanadoj de pacientoj kun neŭrologia Lyme-malsano povas montri punktitajn lezojn de la blanka substanco sur bildoj T2-pezigitaj/ponditaj/pezbalancitaj. Tiuj ĉi lezoj estas similaj al tiuj vidataj en senmjelinigaj aŭ inflamaj anomalioj, kiel ekzemple la multloka sklerozo, sistema lupuso eritema (SLE) aŭ aliaj cerbovaskulaj malsanoj. Oni raportis ankaŭ pri cerba atrofio kaj cerbotrunka neoplasmo konekse kun boreliozo Lyme.

Disvastiĝinta lezo de la blanka substanco povas interrompi la ĉie ekzistantajn kontaktojn de la griza substanco, tiel oni povas klarigi la mankojn de atento, memoro, spaco-vidkapablo, kompleksa pensado kaj emocia statuso. La malsano de blanka substanco povas havi pli grandan kapablon resaniĝi, ol tiu de la griza substanco, eble tial, ĉar neŭrono-perdo estas malpli ofta. Spontana pliboniĝo povas okazi en multloka sklerozo, kaj oni observis post antibiotika traktado de Lyme-malsano ankaŭ la malaperon de hiperintensecoj de la blanka substanco pli frue observita per NMR.

Prevento[redakti | redakti fonton]

Oni devas forigi la fiksiĝintan iksodon senprokraste, ĉar la forigo ene de 36 horoj povas redukti la proporcion de infektiĝo proksimume al nulo. Protekta vestaĵo inkluzivas ĉapelon, longmanikan ĉemizon kaj longajn pantalonojn kiuj estu falditaj en la ŝtrumpetojn kaj/aŭ botetojn. Helkolora vestaĵo faras la iksodojn pli facile videblaj antaŭ ol ili povus fiksiĝi. La homoj devus speciale atenti, kiam ili lasas eniri en sian hejmon la dorlotbestojn, kiuj kutime restadas ankaŭ subĉiele, ĉar tiuj ĉi bestoj povas alporti la iksodojn ankaŭ en la domon.

Pli efika metodo preventi la Lyme-malsanon estas redukti la nombron de primaraj gastigantoj/mastro-bestoj de la iksodoj, ekzemple la ronĝuloj, aliaj malgrandaj mamuloj kaj ankaŭ la cervoj. Redukto de la cervo-populacio povas post iom da tempo rompi la reproduktiĝan ciklon de la cervo-iksodoj kaj ilian tromultiĝon en antaŭurbaj kaj kamparaj areoj.

Nekutima metodo por neniigi la iksodojn kaj preventi la Lyme-malsanon estas bredi malsovaĝigitajn numidojn. Numidoj estas voremaj konsumantoj de insektoj kaj araneoj, kaj ili precipe ŝatas la iksodojn. Loka uzado de numidoj povas redukti la kvanton de kemiaj insekticidoj.

Vakcinado[redakti | redakti fonton]

La laboratorio GlaxoSmithKline evoluigis rekombinitan vakcinon kontraŭ la malsano Lyme. Ĝi baziĝas sur ekstera surfaca proteino A (OspA=outer surface protein A) de B. burgdorferi. Kadre de klinikaj eksperimentoj ĉe pli ol 10000 homoj, la vakcino nomata LYMErix donis protektan imunecon kontraŭ borelioj en 76 %-j de la plenkreskuloj kaj en 100 %-j de la infanoj, kaj oni povis observi nur mildajn aŭ moderajn kaj ĝenerale nur provizorajn akcesorajn efikojn. La 21-an de decembro 1998 surbaze de tiuj ĉi eksperimentoj LYMErix estis aprobita fare de U.S. Food and Drug Administration (FDA=Usona Administrado de Nutraĵoj kaj Medikamentoj).

Post la aprobo de la vakcino, ĝia enkonduko en la klinikan praktikon estis malrapida pro diversaj kialoj, inter ili pro ĝia prezo, kiu ofte ne estis repagita fare de la asekuraj entreprenoj. Poste centoj da ricevintoj de la vakcino raportis pri apero de aŭtoimunaj kromefikoj. Apogite de la advokato-grupoj de tiuj ĉi pacientoj, pluraj procesoj estis iniciatitaj kontraŭ GlaxoSmithKline, asertante ke la vakcino kaŭzis tiujn ĉi problemojn. La plendoj estis ekzamenitaj fare de FDA kaj CDC (CDC=U.S. Centers for Disease Control, t.e. Usonaj Centroj de Malsankontrolo), kiuj ne trovis rilatojn inter la vakcino kaj la aŭtoimunaj plendoj.

Malgraŭ la manko de pruvo, ke la plendoj estis kaŭzitaj de la vakcino, ĝia vendokvanto reduktiĝis, kaj en februaro de 2002 GlaxoSmithKline retiris ĝin de la usona merkato pro la negativaj reagoj de la amaskomunikiloj kaj pro timo ke ĝi kaŭzas kromefikojn. La medicina literaturo priskribis la sorton de LYMErix kiel "avertan rakonton". Ĉefartikolo/redakcia artikolo de la revuo Nature citis la retiron de LYMErix kiel ekzemplon, en kiu "senbazaj publikaj timoj aplikas premon al produktantoj/evoluigantoj de vakcinoj iri en pli ol sufiĉajn kaj akcepteblajn sekurecajn konsiderojn". La origina evoluiganto de la vakcino OspA en la Instituto Max Planck diris al Nature: "Tiu ĉi historio montras kiel malracia povas esti la mondo... Neniu scienca pruvo ekzistis por haltigi la unuan OspA-vakcinon (=LYMErix)".

Nuntempe ankaŭ novaj vakcinoj estas esplorataj. Tiuj ĉi vakcinoj uzas kiel antigenon la eksteran surfacan proteinon C (OspC) kaj glikolipoproteinon de borelioj.

Vakcinoj por hundoj estas aĉeteblaj.

Forigo de la iksodoj[redakti | redakti fonton]

La "popolaj" metodoj por forigi la iksodojn estas ofte senefikaj, ili ne havas avantaĝon en prevento de la infektiĝo, eĉ povas pliigi ĝian riskon. La plej bona metodo estas simple eltiri la iksodon per pinĉilo, kiel eble plej proksime al la haŭto, sen iu ajn tordado, evitante la disfrakason de ĝia korpo aŭ la eksperimentadon per forigo de ĝia kapo. La risko de infektiĝo kreskas paralele kun la tempo de fiksiĝo de la iksodo, kaj se tiu ĉi tempo estas malpli ol 24 horoj, la infektiĝo ne estas verŝajna. Tamen, ĉar la iksodoj - precipe en la nimfo-stadio - estas tre malgrandaj, ilia senprokrasta malkovro estas sufiĉe malfacila.

Kuracado[redakti | redakti fonton]

Antibiotikoj estas la primaraj kuraciloj de la boreliozo Lyme. La plej konvena antibiotika traktado dependas de la paciento kaj de la stadio de la malsano. La elektendaj antibiotikoj estas doksiciklino (por plenkreskuloj), amoksicilino (por infanoj), eritromicino (por gravedaj virinoj) kaj ceftriaksono. Per tiuj ĉi antibiotikoj la traktado daŭras 14-28 tagojn. Alternativaj medikamentoj estas cefuroksimo kaj cefotaksimo. La kuracado de gravedulinoj estas simila, sed ĉe ili oni devas eviti la tetraciklinojn.

Duoble blinda, randomita/lotumita, per placebo kontrolita, multcentra studo montris, ke 3-semajna kuracado per envejna ceftriaksono, sekvata per 100-taga, perbuŝa dozado de amoksicilino ne plibonigis la simptomojn, kompare al nura, 3-semajna traktado per ceftriaksono. La esploristoj notis, ke la kuracrezulton oni ne taksu tuj post la antibiotika traktado, sed prefere nur post 6-12 monatoj. En pacientoj kun "kronikaj", post-traktadaj simptomoj, la persistantaj, pozitivaj antikorpo-niveloj ne donas uzeblan informon por la plua traktado de la paciento.

En pli malfruaj stadioj la bakterioj disŝutiĝas en la tuta korpo, ili povas transpaŝi ankaŭ la sango-cerban baron. Tiam la kuracado fariĝas pli malfacila. La malfrue diagnozita Lyme-malsano estas kuracata per perbuŝaj aŭ envejnaj antibiotikoj, plej ofte per ceftriaksono, minimume dum 4 semajnoj. Oni proponas ankaŭ minociklino-n okaze de neuroboreliozo, pro ĝia kapablo transpaŝi la sango-cerban baron.

Alternativaj terapioj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj aliaj, alternativaj terapioj estis proponataj, kvankam ne okazis fidindaj klinikaj ekzamenoj. Ekzemple la uzado de hiperbara/hiperprema oksigeno-terapio, kiel kompletigo de la antibiotika traktado estis diskutata. Neniuj publikigitaj datenoj pri klinikaj eksperimentoj subtenas ĝian uzadon, - en musoj ŝajne montriĝis efiko kontraŭ B. burgdorferi kaj en vitro kaj en vivo. Iu klinika esploro indikis, ke kontraŭfungaj azolo-medikamentoj, kiel diflukano povus esti uzataj en la traktado de boreliozo Lyme, sed oni devus ankoraŭ testi ilin en kontrolataj studoj.

Al alternativa kuracado apartenas ankaŭ la abelveneno enhavanta la peptidon melitino, kiu povis montri inhibantan efikon al la borelioj en vitro, sed neniu klinika eksperimento pruvis ĝis nun la efikecon de tiu ĉi traktado.

Prognozo[redakti | redakti fonton]

En fruaj kazoj la antibiotika traktado estas kutime saniga. Tamen la graveco kaj traktado de la Lyme-malsano povas esti malfaciligataj pro malfrua diagnozo, fiasko de antibiotika kuracado, samtempa infektiĝo per aliaj malsanoj (kun-infektoj) transportataj fare de iksodoj, inkluzive de erliĥiozo, babeziozo kaj bartonelozo, fine pro samtempa imunsubprema terapio de la paciento. Metaanalizo publigita en 2005 trovis ke kelkaj pacientoj suferantaj de boreliozo Lyme havas lacecon, artiko- kaj muskoldolorojn, krome neŭro-kognajn simptomojn persistantajn dum jaroj malgraŭ la pli frua, antibiotika traktado. Pacientoj en malfrua stadio de Lyme-malsano povas suferi de fizika handikapo ekvivalenta al tio vidata en kongesta korinsuficienco. La boreliozo Lyme nur en maloftaj kazoj finiĝas per morto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Detala bibliografio de la temo estas trovebla en la angla Vikipedio sub titolo Lyme disease: http://en.wikipedia.org/wiki/Lyme_disease?oldid=0