Borg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Borg estas ekster-tera kolektiva vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek, inteligenta sed en multaj kriterioj tre malsama al la homoj aŭ aliaj individuecaj fikciaj ekster-teraj vivoformoj. La Borg-kolektivo origine estas la modelo de totalisma, sed ne-hierarkia socio. Nur en postaj epizodoj de la Star Trek-filmoj la socio, simile al insekta popolo, prezentiĝis kiel kolektivo gvidata de reĝino. La vivo koncepto de la Borg-kolektivo estas la konstanta adapto de la korpoj al la ŝanĝiĝantaj mediaj cirkonstangoj kaj la senkompromisa ekspansio en la universo.

La Borg-kolektivo pluevoluas, "asimilante" aliajn rasojn kaj iliajn teknikojn. La ideo estas enpreni la sciojn kaj spertojn de konkerataj fremdaj individuoj al la konscio de la kolektivo. Individuoj aŭ individua konscio en la Borg-vivoformo ne ekzistas. Asimilitaj individuoj estas korpe transformata al pli praktika funkcio, per operacia aldono de teknologiaj korpopartoj kaj de nanoteknologiaĵoj. Tiu neniigo de individueco por la Borg-kolektivo estas kvazaŭ "paradiza stato", ĉar la sciaro kaj spertaro de al asimilita specio per la kolektivigo iĝis praktike "senmorta". Tial la kolektivo ne povas kompreni, ke iuj specioj povus havi la deziron ne kolektiviĝi, kio malfaciligas la kontakton de aliaj kosmaj vivoformoj kun la Borg-kolektivo. Perfektiĝo estas la idealo de la Borg-kulturo. Ankaŭ la simbiozo kun teknologiaj aŭ ali-speciaj biologiaj eroj konsideratas vojo al pliperfektiĝo. La identigo de la membroj kun la kolektivo cent-procentas. Enkorpa radia komunikado ebligas interŝanĝon de informoj je grandegaj kosmaj distancoj.