Boris Ŝĉerbina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Boris Ŝĉerbina
ruse Борис Евдокимович Щербина
ano de Supera Soveto de Sovetunio
Memortabulo sur la domo en Tjumeno, kie en 1961-1973 loĝis Boris Ŝĉerbina
Memortabulo sur la domo en Tjumeno, kie en 1961-1973 loĝis Boris Ŝĉerbina
Persona informo
Naskiĝo la 5-a de oktobro 1919
en vilaĝo Debalcevo, Baĥmuta distrikto, Jekaterinoslavla gubernio, la Ukraina SSR
Morto la 22-a de aŭgusto 1990
en Moskvo, Sovetunio
Tombo Novodeviĉje tombejo [#]
Religio ateisto
Lingvoj rusa lingvo [#]
Ŝtataneco Sovetunio • Category:1983 in the Soviet Union [#]
Alma mater la Ĥarkiva Instituto de Inĝenieroj de la Fervoja Transporto (1942), la Respublika Partia Lernejo ĉe CK KP(b) Ukrainio (1948)
Partio KPSU
Familio
Edz(in)o Raisa Pavlovna Ŝĉerbina (1938-1987)
Infanoj Jurij (1941)
Profesio
Okupo partiestro
vic-prezidanto de la Konsilio de ministroj de Sovetunio
Dum la 13-a de januaro 1984 - la 7-a de junio 1989
Antaŭulo Ignatij Novikov
Sekvanto Lev Rjabev
2-a Ministro pri konstruado de la entreprenoj de la naftogasa industrio de Sovetunio
Dum la 11-a de decembro 1973 - la 13-a de januaro 1984
Antaŭulo Aleksej Kortunov
Sekvanto Vladimir Ĉirskov
5-a Unua sekretario de la Tjumena provinca partia komitato
Dum la 6-a de majo 1961 - la 18-a de decembro 1973
Antaŭulo Vasilij Kosov
Sekvanto Gennadij Bogomjakov
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Boris Ŝĉerbina (ruse Борис Евдокимович Щербина; la 5-a de oktobro 1919, vilaĝo Debalcevo, Baĥmuta distrikto, Jekaterinoslavla gubernio, la Ukraina SSR — la 22-a de aŭgusto 1990, Moskvo, Sovetunio) estis la sovetia kaj partia gvidanto. Heroo de Socialisma Laboro. Li gvidis la partian organizaĵon de Tjumena provinco dum la kreado de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso (1961-1973), gvidis likvidon de la sekvoj de la nuklea akcidento de Ĉernobilo (1986) kaj de la Spitaka tertremo (1988).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bareliefo sur la altlernejo en Debalcevo, Ukrainio

Li naskiĝis en familio de fervojisto. En 1937 li ekstudis en la Ĥarkiva Instituto de Inĝenieroj de la Fervoja Transporto. En 1939 pro sukcesoj pri studado kaj socia aktivado li estis premiita je honora diplomo de la Centra komitato de LKSM de Ukrainio. Samjare li aniĝis je la komunista partio. Baldaŭ li ĉesigis la studadon por partopreni kiel volontulo en la Vintra milito, dum kiu li batalis kadre de la 316-a aparta skia eskadrono. Post reveni al la instituto li daŭrigis la studadon kaj finis ĝin en 1942, post kio laboris kiel inĝeniero en la Nord-Donecka fervojo[1].

Partiestro[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua mondmilito li okupiĝis pri organizado de fervoja transporto. En 1942 Boris Ŝĉerbina estis nomumita sekretario de la Ĥarkiva provinca komsomola komitato. En 1942-1943 kiam la nazioj okupis Ĥarkivon, li estis instrukciisto de la Centra Komitato de komsomolo. Post la liberigo de Ĥarkivo en 1943 li revenis al la provinca komsomola komitato. En 1944 li transiris al la partia agado kaj en 1944-1945 laboris kiel la instrukciisto kaj estro de la sektoro de la Ĥarkiva provinca partia komitato. En 1945-1948 li finis la Respublikan Partian Lernejon ĉe la Centra Komitato de KP(b) de Ukrainio. En 1948-1951 li estis la dua sekretario de la Orĝonikidza distrikta partia komitato de Ĥarkivo. En 1951-1955 li estis sekretario, en 1955-1961 — la dua sekretario de la Irkutska provinca partia komitato. Tie li gvidis konstruadon de la Irkutska hidroelektra centralo (1958), komencis konstruadon de la Bratska hidroelektra centralo (1954), partoprenis fondon de la urboj Angarsko kaj Ŝeleĥov, lanĉon de la Angarska naftokemia kombinato (1955)[1].

Fine de aprilo 1961 Boris Ŝĉerbina estis transigita al Tjumena provinco, kie en 1961-1973 li okupis postenon de la unua sekretario de la Tjumena provinca partia komitato. Ĝi tiutempe estis dividita je du apartaj komitatoj — la industria kaj la agrikultura — kadre de la administra reformo de Nikita Ĥruŝĉov. Boris Ŝĉerbina iĝis estro de la agrikultura partia komitato[2]. Sed kiel kandidato al aniĝo en la Centra Komitato de KPSU li rajtis influi ne nur agrikulturon, sed ankaŭ industrion, do kuratoris la tutan provincon[3].

"Al ni venis la junaspekta, ĉarma, racia, obsedita je noviga spirito gvidanto, de kiu oni atendis baldaŭajn kaj rapidajn ŝanĝojn" rememoris la loka historiisto Jurij Pribilskij[4]. Tiutempe Tjumena provinco estis ordinara regiono, ĉefe agrikultura, kies ekonomio grave dependis de arbohakado kaj fiŝkaptado[5]. Li regule vizitadis kolĥozojn kaj aliajn agrikulturajn entreprenojn. Dimanĉe li ofte invitis la unuan sekretarion de respektiva distrikta partia komitato aŭ tiun de la plenuma komitato por kune inspekti kolĥozojn[6]. Unue li ĉiam venis al loka partia komitato kaj nur poste vizitis prezidanton de respektiva kolĥozo. Li havis specialan bastonon, per kiu li kontrolis staton de mekanismoj ks[7]. Li iniciatis kaj partoprenis konstruadon de la grandegaj birdobridejoj en la vilaĝoj Borovskij, Kaskara kaj Onoĥino (la Piŝma birdobridejo)[8].

Li grave kontribuis al la starigo de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso. La vic-ministro pri gasa industrio Jurij Bokserman insistis je konstruado de gasduktaro "Norda Brilo" (ruse Северное сияние), kiu iru de Medveĵje kaj poste ankaŭ de la Urengoja minejoj tra Saleĥardo preter Vorkuto al Uĥto kaj de tie al Leningrado, Belorusio, Moskvo, Volgio ktp. Ĉeftjumengazpromo proponis alternativon: gasduktojn tra Sverdlovska provinco al Niĵnij Tagil, Permjo, Gorkij kaj Moskvo. Ili argumentis ke jam haveblas gasdukto de la Punga minejo ĝia la Poĥroma minejo kaj restis nuraj 500-600 km ĝis Medveĵje. Krome tio ebligis maksimume eviti ĉiamfrostan grundon kaj alporti gason al la plej proksimaj konsumantoj en Uralo. Boris Ŝĉerbina subtenis tiun ĉi varianton. Vintre de 1969 en Nadimo okazis kunsido, dum kiu la prezidanto de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio Aleksej Kosigin aprobis ĝin. Tio interalie ebligis uzi gason por konsumantoj en la suda parto de Tjumena provinco, kvankam plejparte oni neglektis tiun aferon, konsiderante ĝin duaranga[9].

Li insistis ke necesas rapide konstrui novajn fervojojn, inter kiuj la plej urĝa estas tiu de Tjumeno tra Tobolsko al Surguto. Krome li proponis rekonstrui kaj fini la fervojon Saleĥardo — Igarko, kies konstruadon oni haltigis en 1953 post la morto de Stalin[10].

Tamen kiel partiestro li strikte plenumis la ordonojn el Moskvo kaj insistis pri ekstrema kaj urĝa kreskigo de la naftoelminigado. Grava problemo estis neglekto de naftogaso, kiu estis simple bruligata surloke en torĉoj. En 1968 Vasilij Koreljakov, plenuminta devojn de la estro de Tjumennaftogaso, dum kunsido en Surguto diris al Boris Ŝĉerbina ke konstruado de nuraj elminigaj objektoj sen infrastrukturo por pritraktado de nafto kaj utiligado de naftogasa estas kontraŭŝtata. Al tio tuj sekvis respondo: "Iuj naftestroj ĝis nun ne povas ŝanĝi siajn pensmanieron kaj rigardadon de la problemoj de la nova naftoregiono. La lando bezonas nafton, sed samtempe ĝi ne havas senlimajn resursojn — tion oni devas kompreni!"[11]

Post reunuigo de la industriaj kaj agrikulturaj partiaj komitatoj li estis elektita kiel la unua sekretario de la Tjumena provinca partia komitato dum Aleksandr Protozanov, la eksa sekretario de la industria komitato, iĝis la dua sekretario[12]. Tio okazis en decembro 1964 dum la 13-a unuiga provinca partia konferenco, okazinta en la drama teatro. La Sekretariato de la Centra Komitato de KPSU rekomendis Boris Ŝĉerbina kiel la unuan sekretarion de la unuigita provinca partia komitato, sed Protozanov luktis fervore kaj obstine. Inter liaj subtenantoj estis N. M. Merzljakov, estro de la trusto Tjumenoblstroj (Tjumena provinca konstruado), kiu interalie akuzis Boris Ŝĉerbina kiel malsinceran intriganton. Post lia parolo oni subite faris neplanitan paŭzon, reprezentanto de la Centra komitato de KPSU telefonis al Moskvo kaj post daŭrigo de la kunsido ĉiuj parolantoj kritikis Merzljakov kaj subtenis Ŝĉerbina, kiu fine estis elektita kiel la unua sekretario de la provinca partia komitato. Li mem konsideris Merzljakov nura pajlopupo kaj post lia parolado kolere diris al proksimuloj: "Parolis Merzljakov, sed la merdo estis ne Merzljakova"[13]. Rilatoj inter la du partiestroj estis streĉaj, al kio kontribuis okulfrapa malsameco de la karakteroj kaj laborstiloj: Boris Ŝĉerbina estis severa, sed inteligenta dum Aleksandr Protozanov estis kruda kaj bruska. Tamen fine ili trovis kompromison kaj plu kunlaboris longajn jarojn[14].

Memortabulo sur la domo en Tjumeno, kie loĝis Boris Ŝĉerbina

Li grave atentis la propagandon. Dum la solenaĵo dediĉita al la 50-a datreveno de la provinca partia gazeto "Tjumenskaja pravda" (Tjumena Vero), li diris: "Ĉiu numero de la "Tjumena Vero" devas odori je nafto!"[15] Li insistis ke necesas forigi limigojn rilate konstruadon de la sociala infrastrukturo (lernejoj, sportejoj, loĝejoj, kulturejoj ktp), permesinte uzi tiucele neplanitajn enspezojn de lokaj industrioj[16].

La tjumena verkisto Konstantin Lagunov rememoris kiel Boris Ŝĉerbina haltigis amasajn atakojn kontraŭ li. En 1969 aperis lia romano "Ordalio" (ruse Ордалия), kiu estis bone akceptita de la legantaro kaj kritikistoj, estis preparata por filmado kaj reeldondao. Sed en la romano haveblis rolulo nomita "paĉjo Jurij" — grava naftogasa altrangulo, plurfoje premiita, orgojla kaj sinamiĝinta. Tio kolerigis la estron de Ĉeftjumengeologio Raul-Jurij Ervier, kiu sidis en Tjumeno kaj estis ege influa. Komenciĝis granda kampanjo, direktita kontraŭ la romano kaj la aŭtoro mem. La verko malaperis el ĉiuj eldonaj kaj filmigaj planoj, multaj kolektivoj de naftistoj sendis indignajn leterojn, la Centra Komitato de KPSU ordonis al la Tjumena provinca partia komitato puni la verkiston. Dum speciala kunsido oni multe skoldis lin, sed poste ekparolis Boris Ŝĉerbina, kiu rakontis pri komplika situacio en la norda parto de la provinco kie estas elminigata nafto, pri neceso arte speguli tiujn kontraŭdirojn, pri la rajto de la artisto je persona vidpunkto. Fine li diris: "Pli bone ol Konstantin neniu skribos pri la vivo de niaj naftistoj, geologoj kaj konstruistoj. Je tio mi estas konvinkita. Do ni ekdeziru al li sukceson". Tio ĉesigis la kampanjon kaj fakte savis la verkistan karieron[17].

Laŭ iniciato de Boris Ŝĉerbina la Tjumena Pedagogia Instituto estis transformita je universitato. Multaj kontraŭis tion, asertis ke ne indas fari el la bona pedagogia instituto malbonan universitaton. La Ministerio pri klerigado de RSFSR ne deziris transdoni ĝin al alia ministerio. Tamen li sukcesis subskribigi necesajn dokumentojn kaj en Tjumeno aperis la unua universitato[18]. Li grave kontribuis al la konstruado de la koncertejo en Tjumeno kaj poste ĉiam insistis ke artistoj vizitu ne nur Tjumenon, sed ankaŭ ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn de la provinco[19].

Li diris ke ĉiu partiestro povas iĝi bona firmaestro, sed ne ĉiu firmaestro kapablas esti bona partiestro[20].

Sidejo de la Tjumena provinca partia komitato

Li estis ano de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio (19761990), deputito de la Supera Soveto de Sovetunio de la 6-a ĝis la 11-a elektoj, deputito de la Supera Soveto de RSFSR de la 5-a elekto.

En decembro 1973, post kiam Boris Ŝĉerbina estis nomumita la ministro pri konstruado de la entreprenoj de la naftogasa industrio de Sovetunio, en Tjumeno okazis kunsido de la provinca partia komitato dum kiu la unua sekretario de la urba partia komitato Vasilij Baĥilov en emocia, sed laŭ iuj rimarkoj, ne sufiĉe bone preparita parolado proponis peti la Centran Komitaton de KPSU kaj la registaron premii Boris Ŝĉerbina per la ora stelo de la Heroo de Socialisma Laboro, al kio iuj estraranoj reagis skeptike, do la respektiva propono ne estis sendita al la aŭtoritatoj[21][22]. Inter la skeptikuloj estis Pavel Simonov, estro de la sekcio pri altranguloj de la Centra Komitato de KPSU[23].

Antaŭ foriri al Moskvo li petis siajn kamaradojn el aliaj organizaĵoj: "Speciale zorgu pri Viktor Ivanoviĉ [Muravlenko] — egala al li estro mankas en la tuta nafta industrio de la lando"[24].

Registarano[redakti | redakti fonton]

Boris Ŝĉerbina plurfoje ricevis proponojn okupi pli altajn postenojn, sed ĉiam rifuzis. Nur post persona renkontiĝo kaj propono fare de la ĝenerala sekretario de KPSU Leonid Breĵnev li aprobis tion[25].

En 1973—1984 Boris Ŝĉerbina okupis la postenon de la ministro pri konstruado de la entreprenoj de la naftogasa industrio de Sovetunio. En tiu tempo estis enkondukitaj pluraj novigoj, aperis aŭtomatizado, duobliĝis longo de la naftoduktoj kaj gasduktoj, eksportintaj nafton kaj tergason. Sovetunio iĝis la plej granda elminiganto de petrolo en la mondo.

La 13-an de januaro 1984 li estis nomumita la vic-prezidanto de la Konsilio de ministroj de Sovetunio kaj okupis la postenon ĝis la 7-a de junio 1989, kiam la ministrojn eknomumis la Supera Soveto de Sovetunio, elektita dum la Unua kongreso de popolaj deputitoj de Sovetunio.

Kiel prezidanto de la Buroo de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio pri la fuelo-energetika komplekso en 1986-1989[1] li kuratoris jenajn ŝtatajn instituciojn:

— la Ministerio pri nafta industrio;

— la Ministerio pri gasa industrio;

— la Ministerio pri energetiko;

— la Ministerio pri karba industrio;

— la Ministerio pri geologio;

— la Ŝtata Urba Teknika Kontrolejo (ruse Госгортехнадзор);

— la Ŝtata Atomenergia Kontrolejo (ruse Госатомэнергонадзор).

Krome li kuratoris agadon rilatan al la energetiko fare de la komitato pri Scienco kaj Tekniko, Akademio de Sciencoj de Sovetunio, Ministerio pri eksterlanda komerco ktp[26].

Li havis streĉajn rilatojn kun la registarestro Nikolaj Tiĥonov, kiu insistis ke liaj viculoj kaj ministroj ĉiam devas esti en siaj oficejoj kaj akceptis neniujn klarigojn. Do dum almenaŭ du jaroj Boris Ŝĉerbina, alkutimiĝinta persone esplori ĉion surloke, ĉiun vendredon vespere (foje sabate matene) direktiĝis per specialaj flugoj al interesanta lin loko, akompane de respektivaj ministroj. Revenis ili dimanĉe vespere, do fakte li laboris senripoze[27].

En 1980, kiam lia posteulo en la posteno de la unua sekretario de la Tjumena provinca partia komitato Gennadij Bogomjakov eksigis la faman naftiston Feliks Arĵanov, sekvintan Viktor Muravlenko kiel la estro de la Ĉeftjumennaftogaso, li kun domaĝo komentis per la rusa proverbo: "Forto haveblas — saĝo ne necesas"[28].

Per la ukazo la Prezidio de la Konsilio de Supera Soveto de Sovetunio de la 6-a de oktobro 1983 pro grandaj meritoj en la sfero de la konstruado de la entreprenoj de la naftogasa industrio kaj pro antaŭtempa lanĉo de la magistrala gasdukto Urengojo — Pomaro — Uĵgorodo, li estis premiita per la ordeno de Lenin kaj ora medalo Serpo kaj Martelo kiel Heroo de Socialisma Laboro[1].

La nuklea akcidento de Ĉernobilo[redakti | redakti fonton]

Konstruado de la ŝirmejo super la 4-a energobloko de la Ĉernobila nuklea centralo

En 1986 li estis nomumita la prezidanto de la registara komisiono pri likvidado de la sekvoj de la nuklea akcidento de Ĉernobilo. Tiutempe li troviĝis en Orenburgo[29]. En la unua telefona interparolo li provis konvinki la registarestron Nikolaj Riĵkov, ke la ministro pri energetiko kaj elektrigado Anatolij Majorec kiu jam troviĝis surloke sukcesos fari ĉion memstare, sed Riĵkov insistis, do li obeis. La 26-an de aprilo 1986 li flugis el Moskvo per sia aviadilo Jakovlev Jak-40 al Kievo, de kie sekvis al la urbo Pripjat, al kiu li venis je la 19-a horo[30]. Tie li ordonis evakuadon, komencitan sekvan tagon je la 2-a tage.

Tiutempe en Pripjat loĝis pli ol 50 mil homoj, el kiuj duono estis kunlaborantoj de la nuklea centralo, ĝiaj konstruantoj kaj iliaj familianoj. La urbo estis komforta kaj prospera, tie estis registritaj ĉirkaŭ 12 mil personaj aŭtoj, salajroj estis duoble pli altaj ol averaĝe en la lando[31]. Fakuloj raportis ke radiada fono ene de la urbo estis averaĝe 0,5 rentgenojn hore, do ĉiutage loĝantoj ricevis po 12 rentgenojn dum la akceptebla dumviva maksimumo por fakuloj en la atoma industrio estas 25 rentgenoj, post kio sekvas dumviva kuracado kaj observado. Tamen oni ne tuj informis la urbanojn, ĉar tio povintus estigi panikon kaj sekvigi ĥaosan amasan fuĝon en multnombraj personaj aŭtoj, per kiuj homoj forportus la aĵojn, jam kontaĝitajn de la radiado[32]. Do la komisiono promesis al la loĝantoj ke ili revenos post kelkaj tagoj. La alparolo estis aŭdigita pere de loka radio je la 10-a matene la 27-an de aprilo, dimanĉe kaj poste ripetiĝis ĉiuhore. Afiŝoj kun la sama teksto aperis tra la urbo. La evakuado komenciĝis je la 14-a kaj post 40 minutoj la urboj senhomiĝis[33].

Poste estis evakuitaj loĝantoj de la proksimaj areoj je radiuso unue 10, poste 30 km de la nuklea stacio. Boris Ŝĉerbina longan tempon restis surloke, gvidante estingadon de la stacio, konstruadon de ŝirmilo super la kvara energobloko, relanĉon de aliaj energoblokoj kaj konstruadon de la nova urbo Slavutiĉ.

Oni rememoris ke li, kutime trankvila kaj sinrega, en Ĉernobilo kondutis riskeme, foje brulkape[34].

Lia asistanto Boris Motovilov rememoris, ke sume de aprilo 1986 ĝis februaro 1989 ili pasigis en oficiale registritaj vojaĝoj al Ĉernobilo 92 tagojn, sed efektive pli, ĉar vojaĝoj unu- ĝis dutagaj ne estis oficiale registrataj[35].

Dum reveno el sia lasta vojaĝo al Ĉernobilo la 23-an de februaro 1989, kiam li akompanis Miĥail Gorbaĉov kaj aliajn altrangulojn, en aviadilo li estis trafita de la unua infarkto, do rekte el la aviadilo forportita al hospitalo, kie li restis ĝis aŭtuno[36]. Lia asistanto asertas ke al tio kontribuis ne nur streĉega laboro, sed ankaŭ la radiado, kiun Boris Ŝĉerbina spertis en Ĉernobilo. Li mem ricevis 55 rentgenojn, do supozas ke la ĉefo kaptis 60 ĝis 100 rentgenojn, ĉar li pli ofte vizitis la detruitan stacion kaj pli longe restadis tie[37].

Spitaka tertremo[redakti | redakti fonton]

Busto de Boris Ŝĉerbina en la urbo Gjumri, Armenio

En 1988 laŭ ordono de la registarestro de Nikolaj Riĵkov li gvidis la komisionon pri likvidado de la sekvoj de la Spitaka tertremo, okazinta en la urbo Spitako, Armena SSR. Estis damaĝitaj 21 urboj kaj 350 vilaĝoj, el kiuj 58 estis komplete detruitaj. 25 mil homoj pereis, 140 mil iĝis handikapuloj, 514 senhejmiĝis.

Li gvidis savadon, rekonstruadon kaj ĉiujn aliajn laborojn. Estis organizita kuracado de la vunditoj en malsanulejoj de Moskvo kaj Leningrado, kun posta rehabilitado en sanatorioj. Vardkes Arcruni, prezidanto de la Ŝtata Konstruejo de Armena SSR rememoris, ke Boris Ŝĉerbina baldaŭ post veni surloken malvarmumis, forte tusis kaj malbone fartis, tamen tutan monaton pasigis en la epicentro de la katastrofo[38]. Lia asistanto Boris Motovilov konfirmas ke post kelkaj tagoj de la streĉa laboro Boris Ŝĉerbina malsaniĝis tiel, ke eĉ ne povis veturi al la stabejo en unu el la postvivintaj domoj kaj restis en speciala vagono, kie li loĝis. Unue oni konsideris tion nura malvarmumo, sed poste komprenis ke temas pri pli serioza afero[39].

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En junio 1989 Boris Ŝĉerbina emeritiĝis. Post longa malsano mortis lia edzino, li mem grave malsaniĝis[40].

Li partoprenis la lastan, 28-an kongreson de KPSU, okazintan de la 2-a de julio ĝis la 13-a de julio 1990. Dum ĝi li forte nervozis kaj multe parolis pri alrpoksimiĝanta ŝtata katastrofo, pri perfida politiko de la partiestroj Miĥail Gorbaĉov kaj Aleksandr Jakovlev. En la kvara tago li jam ne venis al la kongreso, ĉar lin trafis la kvara infarkto, post kiu li jam ne sukcesis resaniĝi[41].

Somere 1990 li prezentis al la Politburoo de la Centra Komitato de KPSU raporton, en kiu interalie estis skribite[42]:

Citaĵo
 Сам по себе факт избрания Ельцина Председателем Верховного Совета РСФСР опасен последствиями в политике и экономике страны.<…> Ни политических, ни моральных качеств новоявленный руководитель Верховного Совета для такого поста, как известно, не имеет. И это не новость для ЦК и руководства партии.<…> Если группе Ельцина удастся полностью захватить Верховный Совет и Совмин республики, наступит тяжелейшая полоса в истории страны.   La elekto mem de Jelcin kiel la prezidanto de la Supera Soveto de RSFSR estas danĝera por politiko de ekonomio de la lando... Nek politikajn, nek moralajn trajtojn la novkreita estro de la Supera Soveto por tia posteno, kiel sciate, havas. Kaj tio estas ne novaĵo por la Centra komitato kaj estraro de la partio... Se la grupo de Jelcin sukcesos komplete kapti la Superan Soveton kaj la Konsilion de ministroj, komenciĝos la pezega tempo en la historio de la lando. 
— Boris Ŝĉerbina, Raporto al la Politburoo de la Centra Komitato de KPSU

Li mortis la 22-an de aŭgusto 1990 kaj estis sepultita en la Novodeviĉe-tombejo.

Personaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Oni rememoras lin kiel homon modestan kaj nepostuleman rilate personan komforton. En Tjumeno li ĉiam loĝis en la sama kvarĉambra apartamento en la unua etaĝo de la domo N 47 en strato Volodarskij (apud la sidejo de la partia komitato), meblita laŭ la ŝtata normo[43]. Li rajtis havi personan kuiriston, sed ne uzis tion, ĉion kuiris lia edzino[44]. Ili ofte kune promenadis tra la urbo, aĉetumis en ordinaraj vendejoj kaj babilis kun urbanoj[45]. Se dum afervojaĝoj gastiganta organizaĵo aranĝis tagmanĝon aŭ vespermanĝon li ĉiam insistis pagi kaj liaj akompanoj vole-nevole sekvis lin[46].

Li sciis paroli sen papero, sed klare kaj konvinke[47], kio estis malofta afero en tiu tempo[48]. Plejparte li restis trankvila kaj eĉ fortan kritikon esprimis trankvilvoĉe, sen personaj insultoj[49]. Li parolis kun apenaŭ rimarkebla ukraina akĉento[50], iomete balbutis[51].

Tamen li estis severa kaj insista, senkompromisa partiano. Iuj diras ke li elvokis ĉe la homoj vastan gamon de la ekstremaj sentoj — de adorado ĝis malamego[52].

Li ŝatis glacihokeon kaj post kiam en Tjumeno aperis propra glacihokea teamo, ludanta en la dua ligo de la landa konkurso, li ĉiam vizitis ĝiajn matĉojn kaj zelotis fervore[53]. Same fervora li estis rilate teatron, vizitante kun sia edzino ĉiun premieron en la Tjumena drama teatro, kion imitis aliaj altranguloj[54].

Li preskaŭ tute ne drinkis, nur trinkis oksikokan morson[55], ne diluitan kaj sen sukero[56], referencante al sanproblemoj[57] (kvankam oni rememoras lin kiel homon kun fortega sano). Li senkompate traktis drinkemulojn, tamen foje pardoneme rilatis al tiu problemo ĉe verkistoj kiel kreaj homoj[58]. Malmultaj sciis ke li havis astmon[59].

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia edzino Raisa Pavlovna estis diabetulino, sed oni rememoras ŝin kiel virinon aktivan kaj energiplenan[60]. Ŝi laboris en la provinca financa administracio[61]. Ŝi mortis kiam ili jam loĝis en Moskvo, post longa malsano[62].

Lia patrino estis sepultita en la Ĉerviŝeva tombejo, do eĉ post transloĝiĝi al Moskvo ĉiun viziton al Tjumeno li komencis de vojaĝo al la tombejo por meti florojn al ŝia tombo[63].

Li havis filon Jurij, kiu finis la Superan Lernejon de KGB en Minsko[64] kaj poste mortis pro pulmomalsano. Lia nepo mortis en 49 jarojn[29].

Memoro[redakti | redakti fonton]

Busto de Boris Ŝĉerbina en Tjumeno

En 1999 omaĝe al li sur la eksa sidejo de la Ministerio pri konstruado de la entreprenoj de la naftogasa industrio en Moskvo, kie li laboris en 1973-1984, estis instalita memortabulo omaĝe al li[65]. Samjare la granita memortabulo estis starigita sur la domo ĉe strato Ĥoĥrjakov 48 en Tjumeno, kie li loĝis en 1961-1973[66].

Boris Ŝĉerbina estas honora civitano de la urbo Debalcevo (ekde la 23-a de oktobro 2009)[67].

En skvaro de Nemcov ĉe la strato Respubliko en Tjumeno la 26-an de novembro 2004 estis instalita busto de Boris Ŝĉerbina[68].

Bulvardo de Boris Ŝĉerbina troviĝas en la urboparto Vojnovko, en la orienta parto de Tjumeno. Ĝi estis nomita en 2003[69]. La 27-an de septembro 2019 tie estis solene malfermita memorŝtono omaĝe al li[59].

Strato de Boris Ŝĉerbina haveblas en la urbo Ĥanti-Mansijsko (antaŭe — Samarovskaja; la Samarova). Ĝi estis alinomita la 30-an de decembro 2004[70][71].

En la urbo Gjumri (eksa Leninakano, Armenio), kies honora civitano li estas ekde 2003[72] en 2004 omaĝe al la 85-a naskiĝtago de Boris Ŝĉerbina aperis monumento kaj strato omaĝe al li[73].

En februaro 2010 la flugkompanio UTair nomis omaĝe al Boris Ŝĉerbina aviadilon Tu-154M (numero RA-85788)[74]. En 2014, kiam ĝi estis ne plu ekspluatata, oni transdonis la nomon al aviadilo Boeing 737-800 (numero VQ-BQQ)[65].

En arto kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Boris Ŝĉerbina aperas en la minitelevidserio Ĉernobilo, prezentita en 2019 de komuna teamo de la usona televidkanalo HBO kaj la brita Sky Group. Lian rolon plenumas Stellan Skarsgård. Li aperas ankaŭ en Surviving Disaster (2006), la dokumenta dramo forme de televidserio fare de BBC, kie lin ludas Vernon Dobtcheff.

En la rusia videoludo Crisis in the Kremlin (2017) li aperas kiel estro de la registara komisiono pri likvidado de la sekvoj de la nuklea akcidento de Ĉernobilo.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj[redakti | redakti fonton]

  • Щербина Б. Е. Рубежи нефтяного края. Свердловск, 1972. 90 с.

Pri li[redakti | redakti fonton]

  • Андриянов, В. И.; Чирсков В. Г.. (2009) Борис Щербина, Жизнь замечательных людей (ruse). ISBN = 978-5-235-03249-1.
  • (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse). ISBN = 5930200351.
  • Чирсков, В.. (1999) Уроки Щербины: Секретарь обкома, министр Миннефтегазстроя СССР, заместитель Председателя Совета Министров СССР (ruse). ISBN = 978-5-235-03249-1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Щербина Борис Евдокимович (ruse). Gorod T. Arkivita el la originalo je 2020-03-20. Alirita 2020-03-20.
  2. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 13. ISBN = 5930200351.
  3. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 137. ISBN = 5930200351.
  4. Прибыльский, Ю.П.. (2006) Прибыльский В.Ю.: Живая память (ruse), p. 238. ISBN =.
  5. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 136. ISBN = 5930200351.
  6. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 38–39. ISBN = 5930200351.
  7. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 46. ISBN = 5930200351.
  8. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 38–39. ISBN = 5930200351.
  9. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 37. ISBN = 5-93020-118-2.
  10. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 386. ISBN = 5-93020-118-2.
  11. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 212. ISBN = 5-93020-118-2.
  12. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 69. ISBN = 5930200351.
  13. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 148. ISBN = 5930200351.
  14. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 70. ISBN = 5930200351.
  15. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 51. ISBN = 5930200351.
  16. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 387. ISBN = 5-93020-118-2.
  17. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 264–266. ISBN = 5930200351.
  18. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 173. ISBN = 5930200351.
  19. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 210. ISBN = 5930200351.
  20. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 59. ISBN = 5930200351.
  21. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 35. ISBN = 5930200351.
  22. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 82–83. ISBN = 5930200351.
  23. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 469. ISBN = 5-93020-083-1.
  24. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 471. ISBN = 5-93020-083-1.
  25. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 14. ISBN = 5930200351.
  26. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 163. ISBN = 5930200351.
  27. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 231. ISBN = 5930200351.
  28. (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 21. ISBN = 5-93020-135-8.
  29. 29,0 29,1 Антон Данилов (2019-06-14)«К семье создатели сериала не обращались». Интервью с Борисом Щербиной, правнуком главного героя «Чернобыля» (ruse). Buro247.ru. Arkivita el la originalo je 2020-03-20. Alirita 2020-03-20.
  30. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 234–236. ISBN = 5930200351.
  31. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 238. ISBN = 5930200351.
  32. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 238–239. ISBN = 5930200351.
  33. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 241–242. ISBN = 5930200351.
  34. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 162. ISBN = 5930200351.
  35. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 237. ISBN = 5930200351.
  36. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 245–246. ISBN = 5930200351.
  37. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 246. ISBN = 5930200351.
  38. Строители. Спасатели. Спасители. Героям Спитакского землетрясения посвящается (ruse). Голос Армении (2018-12-08). Arkivita el la originalo je 2018-12-09. Alirita 2020-03-17.
  39. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 243. ISBN = 5930200351.
  40. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 163. ISBN = 5930200351.
  41. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 163. ISBN = 5930200351.
  42. Андриянов, В. И.; Чирсков В. Г.. (2009) Борис Щербина, Жизнь замечательных людей (ruse), p. 367. ISBN = 978-5-235-03249-1.
  43. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 267. ISBN = 5930200351.
  44. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 15. ISBN = 5930200351.
  45. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 208. ISBN = 5930200351.
  46. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 402. ISBN = 5-93020-083-1.
  47. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 23. ISBN = 5930200351.
  48. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 59. ISBN = 5930200351.
  49. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 59–60. ISBN = 5930200351.
  50. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 68. ISBN = 5930200351.
  51. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 253. ISBN = 5930200351.
  52. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 124. ISBN = 5930200351.
  53. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 26. ISBN = 5930200351.
  54. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 30. ISBN = 5930200351.
  55. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 46. ISBN = 5930200351.
  56. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 128. ISBN = 5930200351.
  57. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 73. ISBN = 5930200351.
  58. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 256–257. ISBN = 5930200351.
  59. 59,0 59,1 Юрий Шестак (2019-09-27)В Тюмени открыли памятную доску Борису Щербине (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-10-02. Alirita 2020-03-20.
  60. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 15. ISBN = 5930200351.
  61. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 29. ISBN = 5930200351.
  62. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 163. ISBN = 5930200351.
  63. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 135. ISBN = 5930200351.
  64. Петрушин, А. А.. (2018) Тюмень выбирает...: историко-краеведческое издание (ruse), p. 94. ISBN = 978-5-904271-220.
  65. 65,0 65,1 «Яркий, неординарный первопроходец Западной Сибири» к 100-летию Б.Е. Щербины (ruse). Librejoj de la urbo Labitnango (2019-10-01). Alirita 2020-03-20.
  66. Мемориальная доска Б. Е. Щербине (ruse). Gorod T (2018-02-28). Arkivita el la originalo je 2020-03-20. Alirita 2020-03-20.
  67. Валентина Покорчак (2009-10-28)Увековечен в бронзе (ruse). Трибуна в Дебальцево. Arkivita el la originalo je 2019-09-01. Alirita 2020-03-20.
  68. В Тюмени открылся памятник Борису Щербине (ruse). Regnum (2004-11-26). Alirita 2019-04-24.
  69. Бульвары Тюмени — Бориса Щербины (ruse). PUTI-Shestvuy (2017-02-23). Arkivita el la originalo je 2020-03-20. Alirita 2020-03-20.
  70. Постановление Мэра города Ханты-Мансийска от 30.12.2004 N 1279 “О переименовании названия улицы“ (ruse). La administracio de la urbo Ĥanti-Mansijsko (2004-12-30). Arkivita el la originalo je 2015-03-31. Alirita 2020-03-20.
  71. В Ханты-Мансийске появилась улица имени Бориса Щербины (ruse). Regnum (2005-01-11). Alirita 2020-03-20.
  72. Honorary citizens of Gyumri (angle). La administracio de la urbo Gjumri. Arkivita el la originalo je 2019-08-03. Alirita 2020-03-20.
  73. Рубен АйрапетянПамятник благородному человеку (ruse). Ноев ковчег. Arkivita el la originalo je 2020-03-20. Alirita 2020-03-20.
  74. Самолету "ЮТэйр" присвоено имя "Борис Щербина" (ruse). Aviaport.ru (2010-02-19). Arkivita el la originalo je 2020-03-20. Alirita 2020-03-20.