Boris Antonenko-Davidoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Anton David.jpg
Boris Antonenko-Davidoviĉ

Boris ANTONENKO-DAVIDOVIĈ (ukraine Борис Антоненко-Давидович) (5-a de aŭgusto 18998-a de majo 1984) estis verkisto, lingvisto, tradukisto kaj spirita patrono de l'ukraina intelektularo.

Naskiĝis en urbeto Romni. Ekstudis matematikon en Ĥarkiva Universitato (1917). Partoprenis revolucian movadon pro sendependiĝo de Ukrainio (1918-1919). Daŭrigis lernadon (filologion) en Kijiva Universitato. Membro de diversaj literaturaj unuiĝoj (kune kun Valerian Pidmohilnij, Eŭhen Pluĵnik ka). Batalanto kontraŭ rusigo. Post terura malsatego en Ukrainio foriris al Kazaĥio, kie planis kompili kaj eldoni "Kazaĥan antologion" (ukraine) kaj "Ukrainan antologion" (kazaĥe). 1935 - arestita kiel teroristo pro "intenco detrui sovetian ŝtaton". Post dua aresto estis fakte pravigita nur en 1956. 1957 - revenis al Kijivo.

Nur en 1920-aj jaroj li publikigis 14 librojn de rakontoj, noveloj, romanoj. Liaj verkoj estas tradukitaj angle, pole, ruse. Por Ukraina antologio fragmenton de lia verko "Morto" esperantigis Viktor Pajuk.

1991 - laŭreato (postmorte) de la Ŝevĉenka ŝtata premio.