Boris Borisoviĉ Pjotrovskij
Boris Borisoviĉ Pjotrovskij | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1908 en Sankt-Peterburgo |
Morto | 15-an de oktobro 1990 (82-jara) en Sankt-Peterburgo |
Tombo | Smolenskoye Orthodox Cemetery |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio |
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Hripsime Djanpoladjian |
Infano | Miĥail Piotrovskij |
Okupo | |
Okupo | antropologo • arthistoriisto • arkeologo • historiisto |
Boris Borisoviĉ Pjotrovskij (ruse Бори́с Бори́сович Пиотро́вский; n. la 1-an de februaro 1908 - m. la 15-an de oktobro 1990) estis sovet-rusa akademiulo, historiisto, orientalisto kaj arkeologo kiu esploris la antikvajn civilizojn de Urarto, Skitujo, kaj Nubio. Li estas precipe konata kiel ŝlosila figuro en la studoj de la Urarta civilizo de suda Kaŭkazio. De 1964 ĝis sia morto, Pjotrovskij ankaŭ estis la direktoro de la muzeo Ermitejo en Sankt-Peterburgo.