Boris Karloff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Karloff en 1957

Boris KARLOFF (n. la 23-an de novembro 1887 - m. la 2-an de februaro 1969) estis angla aktoro, kiu elmigris al Kanado en la 1910-aj jaroj. Li plej famiĝis pro siaj multaj roloj en hororaj filmoj, precipe kiel la monstro de Frankenŝtejno en Frankenstein (1931), Bride of Frankenstein (1935) kaj Son of Frankenstein (1939). Li pro tiuj filmoj populariĝis tiel multe, ke li estis ofte kaj pli simple kromnomita "Karloff" sur filmafiŝoj.