Saltu al enhavo

Boris Kolker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Kolker
Persona informo
Naskonomo Борис Григорьевич Колкер
Naskiĝo 15-an de julio 1939 (1939-07-15) (86-jaraĝa)
en Tiraspolo
Lingvoj rusa Esperanto angla
Loĝloko Klevlando
Ŝtataneco Soveta Unio
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Ŝtata de Moldavio Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Danielo Kolker (kuzo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1957)
esperantologo
instruisto
verkisto
tradukisto
lingvisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Vojaĝo en Esperanto-lando
vdr

Boriso (Boris Grigorjeviĉ) KOLKER (ruse Борис Григорьевич Колкер; naskiĝis la 15-an de julio 1939 en Tiraspolo, Moldava Aŭtonoma Soveta Socialista Respubliko, Sovetunio) estas moldava kaj usona instruisto de lingvoj kaj tradukisto de juda deveno, esperantologo, aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj por diversaj niveloj. Ekde 1993 li loĝas en Klevlando, subŝtato Ohio.

Esperantistiĝis en 1957. Doktoro pri lingvoscienco, defendinta disertacion pri esperantologia temo. Aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj, interlingvistikaj artikoloj kaj recenzoj. Dank’ al granda populareco de lia libro Vojaĝo en Esperanto-lando, kiu estas samtempe perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo, li estas konata al multaj kiel ĉiĉerono en Esperanto-lando.

Membro de la Akademio de Esperanto ekde la jaro 1992. Honora Membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio). Honora membro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Membro de la Akademio Literatura de Esperanto (ALE). Kunredaktoro de la internacia gazeto "Monato". Dum du jardekoj gvidis amasan korespondan kurson en Rusio, en kiu diplomitiĝis preskaŭ 900 personoj. Instruis Esperanton ĉe usonaj universitatoj en San Francisco kaj Hartford. Nun gvidanto de la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK).

En diversaj tempoj kunfondinto kaj kungvidanto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), REU (Rusia Esperantista Unio), respondeculo pri Esperanto-instruado en Sovetunio kaj Rusio, komitatano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), membro (ekde la jaro 1959), komitatano kaj ĉefdelegito de UEA, vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI/UEA. Prelegis kaj publike parolis en pluraj Universalaj Kongresoj de Esperanto (ekde la 48-a UK en Sofio en la jaro 1963), reĝisoris la Kongresan temon en la 85-a UK en Tel-Avivo (2000).

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]

Disertacio

[redakti | redakti fonton]

Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto. (ruse Вклад русского языка в формирование и развитие эсперанто.) Moskva: Akademija Nauk SSSR, Institut Jazykoznanija, 1985. - 23 p. Referaĵo de doktoriga disertacio pri lingvoscienco, ruslingva.

Lernolibroj

[redakti | redakti fonton]
La Metodikaj materialoj por internacia lingvo esperanto de 1978

Artikoloj

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
 In 1992 hot ziĥ in di Peterburger biĥerkromen bavizn Baris Kolkers lernbuĥ fun Esperanto, vos blajbt populer ojfn rusiŝ-ŝpraĥikn ŝeteĥ. Ĥ'hob ziĥ demolt gelernt in ŝkole. (...) Mit a cendlik jor ŝpeter, ven iĥ hob gevojnt in Nju-Jork un gearbet inem "Forverts", hob iĥ plucem bakumen fun Kalkern a briv un ojsgefunen, az er, zajendik a gebojrener in Tiraspol, Maldavie, ken jidiŝ fun der hejm un lejent jidiŝe cajtungen. A klajne velt! Hajnt iz er a bn-ŝmunim, vojnt in FŜA un farnemt ziĥ vajter mit Esperanto-tetikejt. Vi er hot mir ibergegebn, hot er in der jugnd gevolt vern a jidiŝer ŝrajber, nor ŝpeter ziĥ ŝtark farinteresirt mit Esperanto.   En 1992 en la Peterburgaj librovendejoj aperis la lernolibro de Boris Kolker pri Esperanto, kiu restas populara en la ruslingva teritorio. Mi tiam lernis en la lernejo. (...) Dekon da jaroj pli poste, kiam mi loĝis en Nov-Jorko kaj laboris por la "Forverts", mi subite ricevis leteron de Kolker kaj eksciis, ke li, naskiĝinta en Tiraspol, Moldavio, konas la jidan ekde la hejmo kaj legas jidajn gazetojn. Malgranda mondo! Hodiaŭ li estas okdekjarulo, loĝas en Usono kaj okupas sin plue kun Esperanto-agado. Kiel li transdonis al mi, en la junaĝo li volis fariĝi jida verkisto, nur pli poste li forte ekinteresiĝis pri Esperanto. 
 Joel Matvejev en 2020 [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jidiŝ un Esperanto, vd. sube

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Boris Kolker » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Intervjuoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.