Saltu al enhavo

Boris Mirski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Mirski
Persona informo
Morto 30-an de novembro 1919 (1919-11-30)
en Orenburgo
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
tradukisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Boris MIRSKI (pseŭdonimo: Bela Manto) estis talenta Esperanto-poeto kaj tradukanto el Miĥail Lermontov. Li mortis proksimume en 1922 en Orenburg, Rusio.[1]

Originalaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
„ Dudek satiraj poezioj. La aŭtoro lerte kaj agrable uzas nian lingvon. Tiu verketo montras ke Esperanto estas vere vivanta esprimilo.

Kiel specimeno de la stilo de Bela Manto ni presas lian dediĉon:

« Al homa ridindeco
« De plej diversa speco
« El tuta sia koro
« Tiklerojn de l'humoro
« Dediĉas la aŭtoro. »

 ”
— Belga Esperantisto n075-076 (maj-jun 1921)
Citaĵo
„ Laŭ la bonega biografio, kiun antaŭverkis S-ro B. M., Lermontov naskigis en Moskvo en 1814. Senpatrina infanaĝo, diboĉa juneco, dufoja ekzilo en Kaŭkazujon, duelo kun de Barante, duelo kun Marthinov, kiu lin mortigis la 15an de julio 1841, jen estas la ĉefokazoj de la malgaja, maltrankvila, malpacema kaj nedaŭra vivo de tiu inspira pesimista poeto.

La vivo nur estas, se oni rigardas atente,
Banala ŝerceto, sensence — malsprita (p. 72).

Tre malsimilaj estas la jugoj de samtempuloj pri lia karaktero: diboĉa, malŝatema, malhumila, nesimpatia, egoista, diras unuj; — nobla je karaktero kaj vestanta nur maskon de malsato, asertas aliaj.

"Sed plibone ol la atestoj de samtempuloj, al ni montras la animon de Lermontov lia poezio... Liaj versoj estas limem... Liaj vipantaj versaĵojn... liaj kulpigantaj vortoj, liaj rimoj bolantaj jen per giganta malamo, jen per senfina malestimo, tiuj rimoj „en galo kaj venen' trempitaj"; liaj p o em o j, en kiuj ni vidas jen triumfan fortegon de persista di-bela penso, jen nevenkeblan avidon de libero, jen genian povon enkorpigi en personojn kaj historiajn epokojn (kanto pri komercisto Kalaŝnikov (p. 13), jen grandiozan pentristan talenton kaj ekstazoplenan amon al la naturo (Disputo, p. 43), jen naivan, ofte ridigan pro sia naiveco romantismon (Krimulo, p. 34), jen malfortan penon imiti al Byron, ĉio montras al ni la riĉecon de genio de L. kaj lian diverse kaj bone disvolvitan fantazion - (p. 1O).

En tiu ĉi libro S-ro B. M. celis (kaj tiun celon mi opinias aprobinda) pli multe esprimi la spiriton de la originalo ol doni laŭvortan tradukon. Kiuj legis en 'Lingvo Internacia' (aprilo 1913, p. 155) la ad mirindan himnon 'Al Apolono' en rimitaj 'alkaikaj versoj', tiuj ne plu miros pri la facileco en S-ro B. M. por rimverse traduki la tre diversritmajn Lermontov’ajn versalojn. V idu Disputojn (p 43)

Movas sin de batalionoj
Brava avangard'
Laŭte bruas tambursonoj
Sub armestandard';

Kupra kant' de pafilegoj
Tondras sen reten’ ;
retaj jam al militegoj,
Meĉoj fumas jen. (P. 46.)

Vidu ankaŭ Borodino'n, interparoladon inter maljuna kaj juna soldato pri la fama sanga batalo.

Terura bundenflam’ milita,
En fumo estis envolvita
La malamika front'.
Sonoris fer', karteto knaris.

Sin ĉies man’ rigida faris,
Kaj al kuglegoj vojon baris
Kadavra sanga mont' (P. 54.)

Jen unu kozako kantas ĉe la lulilo de sia infano (p. 60):

Dormu vi, infano juna,
Dormu gis maten'.
Senparole rondo luna
Rigardetas jen.

Mi fabelojn, kantojn lulajn
Kantos je l'kusen';
Fermu, kara, la okulojn,
Dormu ĝis maten’.

Jen la ekzilita poeto envias al la liberaj nuboj (p. 80):

Ne al vi tedis la kampoj aeraj,
Vin nek p asi’, nek suferoj plu ravas;
ĉiam malvarmaj, eterne liberaj.
Nek ekziladon , nek hejmon vi havas.

En la "Kanto pri komercisto Kalaŝnikov" (p. 13), kiu estas unu el la plej belaj verkoj de Lermontov, S-ro B. M. penis konservi la tute apartan mezuron de la verso, malfacile tradukeblan en Esperanton. . . Li volis nepre konatigi la esperantistaron kun la antikva-rusa versometro. Mi Satas la lertecon de l'kuraĝa tradukinto, sed mi konfesas, ke mi ne povas senti la ritmon de tiaj versoj, kaj mi dubas ĉu la ricevita rezultato egalvaloras la meritplenan penadon. Mi notis, ne sen bedaŭro, en tiu literatura verko neologismojn kiel diurno (tagnokto), eksterno, sujeto, retro, malbona vorto kun substantiva finigo (kp. kontraŭ, antaŭ); — malkorektaĵoj : por velku amo' (por ke aŭ ke)\ mi aŭdas sonas (39). Pri la versfarado, ĉu estas gustaj tiaj versoj (p. 48).

Li kiei multaj karieristoj . . .
Kaj kiel tiu Gete’ an fidela?

Sur la pago 66 (Poeto), la 4a verso estas 11-silaba (anstataŭ 9-silaba). La vorton kiel S-ro B. M. uzas jen kiel unusilaban (aŭ proklitikan : senakcentan) vorton, jen fundamente kun akcento je la unua silabo.

Tiuj kritiketoj ne celas ion ajn depreni de la granda valoro de tiu bela verstraduko, kiun neniu admiras pli ol ”
— Verto. Esperanto, n147 jun 1913

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ (1922-03) “Diversaj sciigoj pri esperantista movado en Rusujo”, La Progreso 5 (3), p. 26.