Borislav

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Borislav (ukraine Борислав/Borislav, pole Borysław, germane Borislau) estas malgranda urbo en Ukrainio, kun ĉ. 38.000 loĝantoj. Ĝi situas en la regiono de Lviv, sude de Lemberg. La sekva plej granda urbo estas Drohobiĉ.

En la dua duono de la 19-a jarcento, oni malkovris tie nafton, kiu helpis evoluon de la loko. Oni malfermis eĉ en 1886 naftoministan studejon tie. La nafto- kaj tergasaj resursoj estis foruzitaj en la dua duono de la 20-a jc.

Post la Unua mondmilito, la komunumo apartenis al Pollando, la naftominista studejo iĝis Naftominada Universitato. La ĉirkaŭo de Borislav iĝis centro de la pola naftoindustrio inter la du mondmilitoj. La komunumo estas urbo ekde 1933, ĝin okupis dum la Dua mondmilito sovetoj, germanoj, poste denove sovetoj. Ekde 1991 ĝi situas en la sendependa Ukrainio.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara