Born-delikataĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Born-delikataĵoj
negoco vd
Dum 1820 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Erfurto
Lando Germanio
Dungitoj 50
TTT Oficiala retejo
vdr
Mustardo-muzeo de la firmao Born.

Born Senf & Feinkost s.l.r. estas produktanto de luksnutraĵoj el Erfurto. Famas el ĝia sortimento antaŭ ĉio la mustardo, kiun oni laŭtradicie manĝas kun la Turingia kradrostita kolbaso.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1820-a jaro fondis la gefratoj Wilhelm kaj Luis Born en Erfurt-Ilversgehofen fabrikon de semaĵoj, kiu ekde 1847 specialiĝinte produktis mustardon, vinagron kaj aliajn nutraĵojn. Ĝis la 1970-aj jaroj la entrepreno restis en familia posedo antaŭ la perforta ŝtatanigo kiel VEB. Post la Turniĝo ĝi denove privatiĝis.

Afergvidanto estas Hans-Dieter Büttner. Nuntempe laboras tie ĉ. 50 laboristoj. Partnero estas ekde 2002 entrepreno el Unterhaching, Develey Senf & Feinkost, post kompaniado fare de la aŭstra firmao Mautner Markhof Feinkost[1][2][3].

Jura sidejo estas ĝis hodiaŭ en Erfurto, dum la produktejo troviĝas nun en Bad Langensalza. Sur la Wenige-bazarplaco nr. 11 troviĝas ekde la 22-a de novembro 2005 mustardo-vendejo kun eta mustardo-muzeo kie oni estas informata pri ĉiuj detaloj kaj de mustardo-produktado kaj de la historio firmaa.

Produktsortimento[redakti | redakti fonton]

Krom diversajn specojn de mustardo Born produktas keĉupon, vinagron, krenpaston, majonezon kiel ankaŭ buntan gamon da salatmarinaĵoj kaj saŭcoj. En Turingio la marko estas numero unu kaj treege konata, tamen la produktoj aĉeteblas ĉie ajn en Germanujo.

Koncerne la mustardon tipas por la turingia versio la malgranda kvanto da kukurmo - diference al aliaj firmaoj: sekve la koloro mustarda estas ne flaveta sed bruneta. La mustardo ankaŭ gustumas alie kaj estas iome malpli akra.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]