Born Yesterday (1950)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Born Yesterday
filmo
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 26-a de decembro 1950
Daŭro 103 minutoj
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Joseph Walker
Reĝisoro(j) George Cukor
Produktisto(j) S. Sylvan Simon
Scenaro Garson Kanin • Albert Mannheimer
Loko de rakonto Vaŝingtono
Muziko de Friedrich Hollaender
Ĉefrolantoj Judy Holliday, Broderick Crawford, William Holden
Produktinta firmao Columbia Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino
IMDb
vdr

Born Yesterday ("Hieraŭ naskiĝinta") estas usona komedia filmo aperinta en 1950. Ĝi estis reĝisorita de George Cukor kun Judy Holliday, Broderick Crawford kaj William Holden.

La scenaro baziĝas sur la sukcesa teatraĵo Just Yesterday She Was Born (1946) de Gerson Kanin kiu partoprenis en ĝia verkado. La teatraĵo estas prezentita ĝis nuntempe ĉirkaŭ la mondo.

En 1993, refilmigo de la filmo estis produktita kun la partopreno de Melanie Griffith, John Goodman kaj Don Johnson.

Judy Holliday gajnis la Oskaron al la Plej bona Aktorino kaj la Premion Oran Globon al la Plej bona Aktorino - Komedio aŭ Muziko kaj estis nomumita por la Premio Ora Globo al la Plej bona Aktorino - Dramo.

La filmo estis nomumita por la Akademia Premio por Plej bona Kostuma Dezajno, la Akademia Premio por la Plej bona Direktoro, la Akademia Premio por la Plej bona Filmo kaj la Akademia Premio por la Plejbone Adaptita Skripto.

En 2012, la filmo estis selektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono ĉe la Biblioteko de Kongreso por esti de kultura, historia kaj estetika graveco.

La filmo havas entutan daŭron de 103 minutoj.

Intrigo resumo[redakti | redakti fonton]

Harry Brock (Broderick Crawford) estas ĉikananta rubmetala magnato kiu alvenas en Vaŝingtono kun sia partnero Billy Dunn (Judy Holliday) kaj lia advokato Jim DeVry (Howard St. John) por evoluigi sian komercon tie kun la helpo de subaĉetado de kongresano.

Billy estas lia fianĉo de sep jaroj. Al ŝi mankas edukado, rafineco kaj kulturo kaj havas akran voĉon. Harry traktas ŝin malĝentile kaj foje perforte. La dialogo inter ili estas konstante kriita sed ŝi daŭre estas kun li ĉar li donas al ŝi vivon de riĉaĵo kaj dorlotas ŝin kun vizonpeltoj. Laŭ la konsilo de Jim, li volas igi ŝin subskribi dokumentojn pri ĉiuj liaj ombraj interkonsentoj anstataŭ lin kaj sen ke ŝi scius kion ŝi subskribas.

Jim sugestas al Harry ke por sukcesi en traktado la gravajn kongresanoj, li devus ŝajnigi al ili ke Billy estas vidita kiel klera kaj ĝentila virino. Harry konsentas kaj dungas la ĵurnaliston Paul Verrall (William Holden) por eduki ŝin.

Paul instruas al Billy ĉapitrojn en usona historio kaj politiko. Li kondukas ŝin por viziti la Kapitolon, la Nacian Artgalerion, la Bibliotekon de la Kongreso kaj pli, alportas al ŝi gravajn legaĵojn kaj studlibrojn kaj samtempe enamiĝas al ŝi.

Billy komencas kompreni kun la helpo de Paul la krimaj agoj de Harry kaj en la sama tempo ŝi enamiĝas al ŝia instruisto kiu traktas ŝin kun respekto.

Ŝi rifuzas subskribi lakontrakton de Harry kaj faras tion nur post kiam Harry furioze devigas ĝin al ŝi. Laŭ la konsilo de Jim, li proponas geedziĝon al ŝi ĉar laŭ la leĝo virino ne povas atesti kontraŭ sia edzo.

Billy eskapas kaj revenas akompanita de Paul. Ŝi informas Harry ke lia tuta posedaĵo estas en ŝiaj manoj ĉar ŝi subskribis ĝin kaj ke ŝi resendos parton de la posedaĵo al li ĉiujare en la kondiĉo ke li kondutos bone.

Ili lasas Harry kaj Jim miregigitaj. La filmo finiĝas kiam ili veturas kaj policano maldaŭrigas ilin. La policisto petas licencon, Paul donas al li geedziĝatestilon kaj la policano rezignas la aferon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]