Saltu al enhavo

Borough (Nov-Ĵerzejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La anglalingva termino borough (ankaŭ literumita boro), en la kunteksto de loka administrado en la usona subŝtato Nov-Ĵerzejo, rilatas al unu el kvin tipoj kaj unu el dek unu formoj de municipa administrado (aldone al tiuj establitaj laŭ speciala ĉarto). En Esperanto ne jam estas establiĝinta fiksa traduko de la angla termino - plej oftas la tradukoj "loĝdistrikto" aŭ "urbeto", kvankam tiu lasta tendencas esti la esperanta traduko ankaŭ de la anglaj terminoj town kaj township, do estas malpli specifa. Historie, la angla termino fontas en la mezepoka socio de Anglio en Eŭropo kaj etimologie rilatas al la esperanta vorto "burgo": samkiel burgo ankaŭ angla mezepoka loĝloko nomata borough estis ĉirkaŭata per protekta fortikiga remparo.

Inter la 564 municipoj de Nov-Ĵerzejo, la administra formo borough estas la plej ofta formo de loka administrado, kvankam la plimulto de ŝtataj loĝantoj fakte loĝas en urbetoj de formo townships. En 2023 estis 253 loĝlokoj de formo borough en Nov-Ĵerzejo.