Boroviĉeskij (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
distrikto de Boroviĉi
ruse: Боровичский район
distrikto de la Novgoroda provinco
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro Boroviĉi
Areo 3 137,90 km² (313 790 ha)
Loĝantaro 62 502 (2020)
Denseco 19,92 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 81664x-xx-xx
OKATO 49 206 000 000
La distrikto de Boroviĉi sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Boroviĉi sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Boroviĉi sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Borovichsky District
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

La distrikto de BoroviĉiBoroviĉeskij distrikto (ruse Боровичский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbo Boroviĉi.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 62 502 homoj.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rapidfluo de la rivero Msta

La distrikto de Boroviĉi situas sud-oriente en la Novgoroda provinco, sur la Valdaja altaĵo. Tiun lastan la valo de Msta (la plej granda rivero de la distrikto) disigas je du partoj: Valdaja sude kaj Tiĥvina norde. La areo de la distrikto estas 3 137,90 km².[3] Okcidente ĝi najbaras kun la distrikto de Okulovka, nord-okcidente – kun la distrikto de Lubitino, nord-oriente – kun la distrikto de Ĥvojnaja, oriente – kun distrikto de Moŝenskoje; sude kaj sud-oriente – kun la Tverja provinco.[1]

Simboloj[redakti | redakti fonton]

La blazono de la distrikto de Boroviĉi estas sama kiel tiu de la urbo Boroviĉi. La nuna blazono unuafoje aperis en la 2-a de aprilo[jul.]/ 13-a de aprilo 1772[greg.], du jarojn post kiam Boroviĉi ricevis urban statuson. La blazono estas ŝildo, vertikale partigita je du kampoj. La maldekstra estas hel-blua kaj en ĝi estas pentrita la suno. La dekstra estas arĝenta kaj en ĝi estas pentrita ŝipa rudro.[4]

La flago de la distrikto de Boroviĉi havas la proporcion 3:2 inter la longo kaj la alto. La flago estas simple blanka, en ties centro troviĝas la blazono, kiu okupas okonon da la flaga areo.[5]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo de Aleksandr Suvorov

Je 35 km de la urbo Boroviĉi situas la vilaĝo Suvorovo-Konĝanskoe, en kiu troviĝas la muzeo de Aleksandr Suvorov. Tie situis lia bieno, en kiun li estis ekzilita ekde la 5-a de majo 1797 ĝis la 7-a de februaro 1799.[6]

En la urbo Boroviĉi troviĝas la historia muzeo de la Boroviĉi kaj de ties ĉirkaŭaĵoj, fondita en 1918.[7]

En la teritorio de la distrikto situas kelkaj arkeologiaj kaj arkitekturaj objektoj.

Je 6 km post (laŭ la fluo) la vilaĝo Opeĉenskij Posad, je 20 antaŭ la urbo Boroviĉi, en Msta-on enfluas la subtera rivero Poneretka (ruse Понеретка), elfluante el la borda deklivo. Oni deklaris ĝin naturmonumento.[8] La rivero estas konata de amatoroj de nekutima akva turismo: dum unu kilometro en la rivero eblas subtera navigado per kajakoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Район: Характеристика (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Boroviĉeskij. Alirita 2021-02-19.
  2. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-02-17.
  3. Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
  4. Город Боровичи (ruse). Unio de heraldikistoj de Rusio. Alirita 2021-02-19.
  5. Решение об утверждении Положения о флаге Боровичского муниципального района (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Boroviĉeskij. Alirita 2021-02-19.
  6. La muzeo de Aleksandr Suvorov.
  7. La historia muzeo de la Boroviĉi kaj de ties ĉirkaŭaĵoj.
  8. Naturmonumentoj de Novgoroda provinco (ruse).