Bostona maratono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Bostona maratono de 2005.
Robert Kipkoech Cheruiyot, dum la Bostona maratono de 2006, kiu atingis novan rekordon.

La Bostona maratono estas la plej malnova maratono post la maratona kuro de la Olimpikoj. Ĝi okazas ĉiujare dum la Patriot's Day, la trian lundon de aprilo. La kurantoj ekas de Hopkinton al la celo en Bostono.

La unua Boston-maratono okazis la 19-an de aprilo 1897, unu jaron post la Atena olimpiko de 1896. Tiam konkuris 15 kurantoj. Oni limigis la nombron de la partoprenintoj kaj la kurontoj devis atingi difinitan temporezulton ene de 18 monatoj antaŭ la konkuro. En 2007, tiu tempolimigo estis por la viroj inter 18-34 3:10:59, por virinoj 3:40:59. Por la pli aĝaj personoj validas pli mildaj kondiĉoj.

Originale, en la maratono rajtis partopreni nur viroj, sed en 1966 - neoficiale, sen kurnombro - kunkuris virina kuranto, Roberta Gibb. Unu jaron poste, Katherine Switzer plenumis la maratonon kiu aldonis la nomon ĉe anonco kiel „K. Switzer”. Dum la konkurso, la sportaj juĝistoj provis ŝin forigi, sed sensukcese. Oficiale, ekde 1972 povas sin anonci virinoj por tiu maratono. La unua virina venkinto estis Nina Kusĉik.

En 2006, kuris 19682 atletoj, el kiuj estis 12061 viroj kaj 7621 virinoj.

Eksplodoj de la Bostona maratono 2013

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eksplodoj de la Bostona maratono 2013.

La 15-an de aprilo 2013, okazis du eksplodoj dum la tiujara maratono, kaŭzante morton de 3 personoj kaj vundiĝon de pli ol cent. La eksplodon kaŭzis hejm-produktitaj bomboj.