Botanika ĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Botanika ĝardeno estas plantejo de - ofte fremdlandaj - plantoj. La plantoj (arboj, arbustoj aŭ herboj) ofte estas aranĝitaj laŭ sia geografia deveno. Botanikaj ĝardenoj kutime estas administrataj kaj prizorgataj de universitato, ĉar tiaj kolektoj de plantospecioj prezentas tre taŭgan bazon por scienca laboro. Se la botanika ĝardeno estas aranĝita kvazaŭ arbaro, oni parolas pri Arboreto. Arboreto povas ankaŭ esti ero de botanika ĝardeno. Aliaj tipaj eroj estas alpecejo kaj tropikejo.

Ekzistas ĉirkaŭ 750 botanikaj ĝardenoj en la strikta senco tutmonde; se oni konsideras ankaŭ tiujn, kiuj ne tute plenumas la kriteriojn (ne apartenas al universitato ktp.) estas entute proksimume 1700 de tiaj ĝardenoj. La plejmulto ankoraŭ troviĝas en la regionoj kun modera klimato en Eŭropo kaj norda Ameriko[1].

Origino, Historio[redakti | redakti fonton]

Kuracplantaj ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

Iasenca antaŭulo de la botanika ĝardeno estas la kuracplantaj ĝardenoj, kiuj havas longan historion en Eŭropo. Jam pri la greko Teofrasto (ĉ. 371 – 287 a.K.) oni diras, ke li posedis kuracplantan ĝardenon en Ateno, kiun li uzis por klerigado kaj esploroj[2]. Pro siaj fruaj priplantaj verkoj „Historio de la plantoj“ kaj „Pri la kaŭzo de plantoj“ Teofrasto poste ricevis la kromnomon „Patro de Botaniko“.

La tradicio de kuracplantaj ĝardenoj poste trairis al la mezepokaj kaj renesancoj monaĥejoj, kiuj dum tiuj epokoj ankaŭ transprenis la taskon flegi maljunulojn kaj malsanulojn. Ilia celo estis la kultivado de kuracplantoj por uzo en kuracado, sed ankaŭ por esploroj kaj eksperimentoj. Jam frue oni komencis tie kolekti kaj kreskigi ankaŭ tiujn herbojn, kiuj en la naturo nur malfacile troveblis aŭ kiuj kreskis en foraj lokoj.

Renesancaj universitataj ĝardenoj en suda Eŭropo[redakti | redakti fonton]

La botanikaj ĝardenoj en nia nuntempa senco tamen havas la rektan originon en la renesancaj botanikaj ĝardenoj, kiujn instalis universitatoj por la pristudado de plantoj. La unua de tiaj ĝardenoj ekestis en Pizo en 1544, sekvata de simila ĝardeno en Padovo en 1545 (Orto Botanico di Padova), kiuj estas nuntempe la plej malnova ĝardeno ekzistanta ankoraŭ en sia origina loko. Jam ekde 1492 ekzistis arboreto en Trsteno, proksime de Dubrovnik, Kroatio.

Evoluo kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La ideo furoris, precipe ĉar en tiu tempo la botaniko kiel scienca fako evoluis. Estis epoko de koloniigo kaj maresploro; la esplorantaj ŝipoj kunportis ekzotajn, nekonatajn plantojn el Azio kaj Afriko al Eŭropo. La sciencistoj komencis grupigi kaj analizi la plantojn.

Pro tio dum la lastaj jardekoj de la 16a jarcento oni fondis similajn ĝardenojn en la universitataj urboj de Eŭropo: unue en Hispanio (Botanika Ĝardeno de Valencio 1568), poste ankaŭ pli norde, en Germanio (Lepsiko 1580, Jena 1586, Hajdelbergo 1590), Francio (Montpeliero 1593, Parizo 1597) kaj Svisio (Zuriko 1560, Bazelo 1586). Anglio sekvis iom poste (Oksfordo 1621, Chelsea 1673).

La unuaj botanikaj ĝardenoj ekster Eŭropo estis fonditaj de la koloniigaj nacioj, precipe Britio kaj Nederlando, por subteni la komercon. 1735 ekestis ĝardeno sur Maŭricio, kies ĉefa celo estis kultivi grapfruktojn por liveri ilin al la ŝipoj uzantaj la havenon kiel provizejo. Ĝi nur poste ampleksigis sian oferton. La sidneja ĝardeno malfermita en 1815 estis la unua botanika ĝardeno en Aŭstralio[3]. En Usono jam en 1730 oni konstruis botanikan ĝardenon proksime de Filadelfio.

Roloj[redakti | redakti fonton]

Konservado, elsavo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj pli ol 20% el la plantaj specioj tutmonde estas endanĝeritaj de formorto loka, regiona aŭ mondskala.[4] Ĉiutage proksimume 70 specioj en la mondo vere malekzistiĝas. Unu el la plej gravaj taskoj de botanikaj ĝardenoj estas la protektado kaj kultivado de tiuj formortantaj specioj en tielnomata konserva kultivado.

Kelkaj plantoj jam estas formortintaj en la naturo, sed kelkaj ekzempleroj de ili ankoraŭ ekzistas en la sekura ĉirkaŭaĵo de botanikaj ĝardenoj. Oni provas tie kultivi kaj pliigi ilin. Kondiĉo por ke tio funkciu estas, ke la planta materialo estas zorge kolektita, ke ekzistas sufiĉe da genetika variaĵo inter la plantoj, por ke ili povu memstare transvivi kaj ne formortu pro genetikaj malsanoj (problemo de genetika botelkolo). Kiam la kulturo stabile pliiĝas, oni provas resovaĝigi la plantojn en la regionojn, kie ili antaŭe ekzistis. Tio tamen ofte malsukcesas.[5] Alia maniero de protekado estas la longdaŭra stokado de ĝermeblaj semoj por atendi cirkonstancojn, kiam la semoj havas la ŝancon supervivi denode en sia natura ĉirkaŭaĵo. Fama por tiu tekniko estas la millenium seed bank de la londona botanika ĝardeno Kew Gardens.[6]

Interŝanĝo de taŭga semaro[redakti | redakti fonton]

Ĉar kelkaj plantoj estas malfacile troveblaj en la naturo, la botanikaj ĝardenoj jam dum jardekoj establis sistemon de internacia interŝanĝo de semoj kaj plantoj. Tiel ili ricevas plej malmultekoste ankaŭ tre rarajn kaj ekzotajn plantojn el aliaj ĝardenoj en la tuta mondo.

Esploro[redakti | redakti fonton]

Plej necesa postulo estas ke la botanikaj ĝardenoj enhavu ne nur speciojn proprajn de la regiono, sed ĉefe de aliaj regionoj kaj eĉ de aliaj mondoregionoj, tio estas ekzotaj specioj. Tiele oni povas trarigardi kiaj estas tiuj specioj alimaniere ne facile videblaj kaj krome oni povas pristudi kiamaniere ili disvolviĝas en nepropraj klimato kaj medio. Ankaŭ al taksonomiaj esploroj botanikaj ĝardenoj aldonas ion.

Klerigado de studentoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj studfakoj kiel farmacio, biokemio, ekologio, biologio kaj geografio intense okupiĝas pri la faŭno. Por la studentoj botanikaj ĝardenoj ofte estas la ununura eblo aliri la rarajn plantojn vivajn.

Publika plezuro kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Por ĝenerala disvastigo kaj edukado plej parto de botanikaj ĝardenoj montras tabuletojn proksime de arboj aŭ plantoj kun desegnoj, fotoj kaj informo pri nomo (nacilingva kaj scienca) de la specio, deveno, taksonomia klasado ktp. Sed ili ankaŭ servas simple kiel plej belaj ripozejoj, kie homoj povas malstreĉiĝi de la bruo de la urboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Aitken, Richard & Looker, Michael (2002) The Oxford Companion to Australian Gardens. Melbourne: Oxford University Press ISBN 0-19-553644-4

Young, Michael (1987) Collins Guide to the Botanical Gardens of Britain. Collins: London ISBN 0-00-218213-0

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brandes, Dietmar (2001) Aufgaben und Bedeutung Botanischer Gärten. Vortrag anlässlich der Verabschiedung des Technischen Leiters des Braunschweiger Botanischen Gartens, Herrn Klaus Blaeske, elŝutita de https://www.tu-braunschweig.de/Medien-DB/ifp/botanischer-garten/2001_aufgaben_bg.pdf
  2. Young (1987), p. 7
  3. Aitken & Looker (2002), p. 98
  4. http://de.euronews.com/2016/08/12/bedrohte-pflanzenwelt
  5. http://www.ex-situ-erhaltung.de/wiederansiedlung/a/
  6. http://www.kew.org/science/collections/seed-collection