Botelnaza delfeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Botelnaza delfeno
Formo kaj grando kompare kun averaĝa homo
Formo kaj grando kompare kun averaĝa homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Cetacea
Familio: Delfenedoj Delphinidae
Genro: Tursiopo, Tursiops
Specio: Tursiops truncatus
(George Montagu, 1821)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Botelnaza delfenoordinara botelnaza delfeno (Tursiops truncatus), aŭ Atlantika botelnaza delfeno, estas la plej bone konata specio el la familio de Delfenedoj.

La botelnazaj delfenoj estas la plej familiaraj delfenoj pro la ampleksa ekspono kiun ili ricevas en kaptiveco en marparkoj kaj delfenejoj, kaj en filmoj kaj en televidaj programoj.[1] La botelnaza delfeno estas la plej granda specio el la bekodelfenoj.[2] Ili vivas en moderaj kaj tropikaj oceanoj tra la tuta mondo, kaj forestas nur el la polusaj akvoj.[1][2][3][4][5] Ĝis ĵuse, ĉiuj botelnazaj delfenoj estis konsiderataj unusola specio, sed nune la kurba tursiopo[4][5] kaj la Aŭstrala tursiopo disiĝis el la ordinara botelnaza delfeno.[6][7] Kvankam iam nomita simple kiel la botelnaza delfeno, tiu termino estas nune aplikita al la genro kiel tuto.[8][9][10] Tiuj delfenoj vivas en varmaj kaj moderaj maroj tutmonde. Ĉar konsiderinda genetika variado estis priskribita inter membroj de tiu specioj, eĉ inter najbaraj populacioj, multaj fakuloj konsideras, ke aldonaj specioj povas esti agnoskitaj.[6][9]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Botelnaza delfeno.

La botelnaza delfeno estas griza kaj povas esti inter 2 kaj 4 m longa, kaj pezas inter 150 kaj 650 kg.[7] Maskloj estas ĝenerale pli granda kaj fortika ol inoj. En plej partoj de la mondo, la longo de plenkreskuloj estas inter 2.5 kaj 3.5 m kun pezo kiu gamas inter 200 kaj 500 kg.[2][9] Ĵusnakitaj idoj estas inter 0.8 kaj 1.4 m longaj kaj pezas inter 15 kaj 30 kg.[9] Ili povas vivi tiom longe kiom ĝis 40–50 jaroj.[11] Seksa matureco varias laŭ populacio, kaj gamas el 5 al 14 jaroj de aĝo.[11] Delfenoj havas mallongan kaj bone difinitam muzelon kiu aspektas kiel eksmoda ĝina botelo, kio estas la fonto de la komuna nomo.[12] Kiel ĉe ĉiuj balenoj kaj delfenoj, tamen, la muzelo ne estas funkcia nazo (spite la nomon); la vera nazo anstataŭe evoluis al spirtruo en la pinto de iliaj kapoj. Iliaj koloj estas pli flekseblaj ol tiuj de aliaj delfenoj pro kvin el sep vertebroj ne estas kunfuziitaj kiel vidate en aliaj delfenaj specioj.[13]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Leatherwood, S., & Reeves, R. (1990). The Bottlenose Dolphin. San Diego: Academic Press, Inc., (ISBN 0-12-440280-1)
  2. 2,0 2,1 2,2 Jenkins, J. (2009) Tursiops truncatus. Animal Diversity Web.
  3. Anonymous (2002). Bottlenose Dolphin. Seaworld.org. Arkivita el la originalo je 2008-01-07. Alirita 1a de Januaro 2009.
  4. 4,0 4,1 Hammond, P.S.; Bearzi, G.; Bjørge, A.; Forney, K.A.; Karkzmarski, L.; Kasuya, T.; Perrin, W.F.; Scott, M.D.; Wang, J.Y.; Wells, R.S.; Wilson, B. (2012). "Tursiops truncatus". Arkivigite je 2019-04-13 per la retarkivo Wayback Machine Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2012: e.T22563A17347397. doi:10.2305/IUCN.UK.2012.RLTS.T22563A17347397.en. Alirita la 18an de Novembro 2018.
  5. 5,0 5,1 Klinowska, M. (1991). Dolphins, Porpoises and Whales of the World: The IUCN Red Data Book. Gland, Switzerland, U.K.: IUCN, (ISBN 2880329361)
  6. 6,0 6,1 Wilson, D.E.; Reeder, D.M., eds. (2005). "Tursiops truncatus". Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference (3a eld.). Johns Hopkins University Press. ISBN 978-0-8018-8221-0. OCLC 62265494. Alirita la 18an de Novembro 2018.
  7. 7,0 7,1 American Cetacean Society Fact Sheet – Bottlenose Dolphin [url=https://web.archive.org/web/20080725121057/http://acsonline.org/factpack/btlnose.htm] 2008-07-25
  8. Wells, R.; Scott, M. (2002). "Bottlenose Dolphins". In Perrin, W.; Wursig, B.; Thewissen, J. Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press. pp. 122–127. ISBN 978-0-12-551340-1.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 (2006) Whales Dolphins and Other Marine Mammals of the World. Princeton: Princeton Univ. Press, p. 155–158. ISBN 978-0-691-12757-6.
  10. (2002) National Audubon Society Guide to Marine Mammals of the World. New York: A.A. Knopf, p. 362–365. ISBN 978-0-375-41141-0.
  11. 11,0 11,1 Bottlenose Dolphin (Tursiops truncatus) - Office of Protected Resources - NOAA Fisheries. Alirita 16a de Septembro 2014.
  12. Tursiops truncatus, Bottlenose Dolphin. MarineBio.org. Alirita 16a de Septembro 2014.
  13. Wells, R.S. (2006). American Cetacean Society Fact Sheet: Bottlenose Dolphin (Tursiops truncatus). Arkivigite je 2013-04-25 per la retarkivo Wayback Machine