Botho Henning Elster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Dosiero:Elster kapituliert.jpg
Kapitulacia ceremonio la 16an de septembro 1944 .

Botho Henning Elster (* 1894-05-17 en Berlino; † 1952-06-24 en Böblingen) estis germana oficiro, laste generalo dum la dua mondmilito. Li komandis en 1944 la plej grandan kapitulacon je la germana okcidenta fronto kaj per tio savis multajn vivojn de germanoj, francoj kaj usonanoj.

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Kun la tankoregimento 8 Botho Elster partoprenis dum septembro 1939 en la atako kontraŭ Pollando. Pro lia kontribuo al la konkero de la fortreso Brest-Litovsk, generalo Guderian esprimis al li sian respekton.

En aprilo 1944 li estis sendita al Mont-de-Marsan en suda Francio, proksime de la landlimo de Hispanio en la Pireneoj.

Kapitulacio je Beaugency[redakti | redakti fonton]

La alteriĝo de la aliancaj trupoj en normandio en norda Francio je 1944-06-06, angle nomita D-Day, komencigis la finon de la germana okupado de Francio. Nur post relative longa hezitado, fine de aŭgusto 1944, Hitler komandis al la germanaj trupoj en la sudo, sin retiri norden. Ili devis, grandparte piede, marŝi tra la tuta Francio. Elster jam dum la ekformarŝo rifuzis la nesenchavan detruon de konstruaĵoj kaj elektraj centraloj formis kun ĉirkaŭ 25.000 soldatoj la postgvardion. Ili estis preskaŭ ne plu eblaj sin defendi. Ili estis daŭre atakitaj per usonaj aviadiloj kaj de la franca rezistado, france Résistance.

Post du semajnoj de pena marŝado en meza Francio ili aldone perdis la konekton kun la antaŭ ili marŝantaj germanaj trupoj. Krome estis antaŭvideble, ke ili ne povos trapasi la riveron Loire antaŭ la alveno de la usonaj trupoj tie. Por eviti plian nesenchavan sangoverŝon, decidis kapitulacii kun siaj trupoj, kiuj je tiu tempo estis inter Issoudun kaj Châteauroux. Per kontaktoj kun la rezistado li kontaktis la usonajn trupojn kaj negocis la kondiĉojn por la kapitulacio. Li havis grandan malkonfidon kontraŭ la rezistado, tial petis permeson kapti la armilojn ĝis la fina transdono kaj ricevis ĝin. Post lasta plurtage marŝado norden Elster kapitulaciis 1944-09-16 kun 18.850 soldatoj kaj 754 oficiroj sur la ponto tra la Loire de Beaugency. Usona komandanto estis generalo Robert C. Macon de la 83rd Infantry Division.

Akuzo kaj kondamno al morto[redakti | redakti fonton]

Mallonge antaŭ la fino de la milito, je 1945-03-07, li estis kondamnita forestante per la germana milita juĝejo en Torgau, gvidata de generaljuĝo Erich Lattmann al mortpuno, "pro danĝera kaj miskomprenita humaneco".

En la postmilita tribunala proceduro "Entnazifizierung" li kiel unu de la malmultaj altrangaj germanaj militistoj etis juĝita "ne ŝarĝita".