Saltu al enhavo

Botnia golfeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri golfeto en norda parto de Balta Maro proksimume norde de Umeå kaj Vaasa. Por pli granda golfo proksimume norde de Uppsala kaj Turku rigardu la paĝon Botnia golfo.
Botnia golfeto
golfo [+]

AkvejoBalta Maro
Koordinatoj65° 0′ 0″ N, 23° 0′ 0″ O (mapo)6523Koordinatoj: 65° 0′ 0″ N, 23° 0′ 0″ O (mapo)
Maksimuma akvoprofundo140 - 150 m

Botnia golfeto (Balta maro)
Botnia golfeto (Balta maro)
DEC
Map
Botnia golfeto
Vikimedia Komunejo:  Bothnian Bay [+]
vdr

Botnia golfetoPerämeri (finne kaj estone), respektive Bottenviken svede (norvege Bottenvika, dane Bottenbugten, germane Bottenwiek, antaŭe finne Kainuunmeri), estas la plej norda parto de la Botnia golfo inter Svedio kaj Finnlando. En Esperanto koresponde kun lingve similaj akvaĵoj, kiuj al Esperanto tradukiĝas per golfeto, eblus nomi la maroparton "botnia golfeto", sed pli klara sendube estas priskriba nomigo "norda botnia golfo". Ĝia areo estas 36 800 kvadrokilometroj kaj la plej granda profundo 140 - 150 m. Perämeri estas tiel malalta en saleco, ke estas preskaŭ neeble detekti la guston de salo en ĝia akvo. Grandaj riveroj, kiuj fluas al Perämeri, estas almenaŭ Oulujoki, Kemijoki, Torneälven kaj Kalixälven. La plej granda insulo de Perämeri estas Hailuoto. Sude de Perämeri situas Kvarken (finne Merenkurkku), la norda markokolo de la golfo, kion kaŭzas la Kvarken-insularo (insuloj Replot, Björkö kaj multaj pli malgrandaj insuletoj). La plej granda urbo sur marbordo de Perämeri estas Oulu.

Botniaj akvejoj
Botnia golfeto (plej maldekstre, norde), Kvarken, Botnia maro (sude) kiel partoj de Botnia golfo (plej dekstre)

Venonteco

[redakti | redakti fonton]

Pro la postglacia realtiĝo la tuta Botnia golfo ĝisnune malgrandiĝis, kaj Kvarken mallarĝiĝis pli rapide ol aliaj partoj de la Botnia Golfo kaj Balta maro. Oni supozis ke Botnia Golfeto estos fortranĉita de Botnia golfo ĉe Kvarken (Merenkurkku) kaj tiel fariĝos lago post proksimume 2000 jaroj. Inter Vaasa kaj Umeå iĝos istmo. Tamen nuntempe altiĝo de la marnivelo pro la tutmonda varmiĝo kontraŭagas tiun fenomenon.