Botrytis cinerea
Griza ŝimo | ||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Botrytis cinerea sur frago
| ||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||
Botrytis cinerea Pers. 1794 | ||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||
Botrytis cinerea aŭ cindra botrito[1] estas specio de fungo. Ĝia teleomorfo estas Botryotinia fuckeliana[2]. Estas ankaŭ kriptospecio Botrytis pseudocinerea[3]. Ĝi kaŭzas grizan putraĵon nomamatan griza ŝimo aŭ Botrito. Ĝi estas nekrotrofa parazito de multaj kreskaĵoj kiel vito, frago, tomato kaj multaj aliaj. Ĝi estas la unusola nespecialigita parazito de la genro, kiu atakas pli ol 235 plantospeciojn. Speciale signifa ĝi estas en vitkultivado, kie ĝi kaŭzas la noblan putradon kaj la malbonan putradon.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La micelio estas griza aŭ bruna. La konidioforoj havas septojn kaj estas pli aŭ malpli disbranĉitaj. La sporojn (konidioj) sidas je la apeksoj de la konidiforaj branĉoj. La multeco de la konidioj formas grizan ĝis nigran, ofte polvan fungan razenon. La konidioj havas longecon de naŭ ĝis dekdu mikrometroj kaj larĝeco de ses ĝis dek mikrometroj.
Tre malofte formiĝis en aŭ ĉe la plantoj nigraj, kaj interne blankaj sklerotoj, el kiu elkreskas tighava, bovloforma aŭ ŝlosilforma apotecio , la fruktkorpo de la fungo. Ĉi tie kreskas la askosporoj .
Ĝi travintras kiel micelio aŭ en skleroto, kiuj povas formi apoteciojn, sed ĝi vivas ĉefe kiel anamorfo produktanta makrokonidiojn sur Konidioforoj.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Kiel ĉiu Botrytis-specio la cindra botrito vivas kiel parazito kaj indukas la apoptozo (ĉelmorto) de la infektita ĉelo. Tiu kondukas al prgresanta detruado de la histo (pudrado). Ĉe junaj vinberoj la atako efikas mortiga kaj je malnovaj beroj la parazito kaŭzas truojn en la haŭto de la beroj, tra kiuj akvo povas forvaporiĝi kaj sukero koncentriĝis. La aliaj specioj de botrito estas specialigitaj al nur malmultaj susceptoj, nur la cindra botrito atakas pli ol 235 susceptoj.
La specio povas multiĝi sekse, sed ĝi faras tion nur malofte.La konidioj estas disvastigataj per la vento. La fungo travintrumas kiel micelio en la grundo ene de la atakitaj plantpartoj aŭ ĉe generativa multigado kiel skleroto.
Botrito kaj la homo
[redakti | redakti fonton]Lacindra botrito estas grava fitopatogeno, kiu kaŭzas gravajn damaĝojn en hortikulturo kaj agrikulturo. Oni povas kontraŭataki la fungon kemie, ekzemple kun fenbutatin-oksido, pirimetanilo, fludioksonilo, ciprodinilo aŭ fenheksamido.
Por la homa saneco la griza ŝimo estas danĝera pro la alta potencialo de alergenoj.
Botrito en vitikulturo
[redakti | redakti fonton]Pliajn detalojn legu en la ĉefartikolo: vinkuturo kaj botrito
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Werner Rothmaler: Exkursionsflora für Deutschland. Band 1: Niedere Pflanzen, 3. Auflage. Fischer, Jena 1994. ISBN 3-334-60827-1
- Martijn Staats, Peter van Baarlen, Jan A. L. van Kan: Molecular Phylogeny of the Plant Pathogenic Genus Botrytis and the Evolution of Host Specificity. In:
- Manfred Klimek: Geliebter Schädling: Der Schimmelpilz Botrytis - Artikel zu Botrytis im Weinbau. Veröffentlicht auf CaptainCork.com: http://www.captaincork.com/Botrytis-der-gute-boese-Schimmelpilz Arkivigite je 2015-10-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Paul Neergaard: Atakoj kontraŭ ĝardenplantoj. 1954, The Esperanto publishing company ltd, Rickmansworth (Herts), Anglio. Paĝoj45 ka 104.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Agrarfotodesign - Fotogalerie Botrytis cinerea Arkivigite je 2014-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Eintrag auf schimmel-schimmelpilze.de
- Rebschutzdienst NÖ: Graufäule, Botrytis[rompita ligilo]
- Disertaĵo de Anne Sophie Walker sub la gvidado de Elisabeth Fournier (2013) france
- Siegmund U, Heller J, van Kann JAL, Tudzynski P (2013). “The NADPH Oxidase Complexes in Botrytis cinerea: Evidence for a Close Association with the ER and the Tetraspanin Pls1”, PLOS one. doi:10.1371/journal.pone.00558790. angle
- Brian Williamson, Bettina kaj Paul Tudzynski, Jan van Kan (2007). “Botrytis cinerea: the cause of grey mould disease”, Molecular Plant Pathology. doi:10.1111/J.1364-3703.2007.00417.X. angle