Bouřňák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bouřňák
germane: Stürmer
monto
Monto Bouřňák
Oficiala nomo: Bouřňák
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Teplice
Historia regiono Bohemio
Montaro Ercmontaro
Situo Bouřňák
 - alteco 869 m s. m.
 - koordinatoj 50° 41′ 09″ N 13° 42′ 25″ O / 50.68583 °N, 13.70694 °O / 50.68583; 13.70694 (mapo)
Plej facila aliro el Nové Město
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bouřňák
Portalo pri Ĉeĥio

Bouřňák (germane Stürmer) estas 869 metroj alta monto, troviĝanta en montetaro Loučenská hornatina, en orienta parto de Ercmontaro. Sur Bouřňák estas skicentro. Sur la pinto situas montara hotelo, kiu hodiaŭ nomiĝas Hotelo Bouřňák – Kabano de Karel Lím. Ekde la jaro 1975 estas lokigita sur ĝi memortabulo de Karel Lím, kiu estis komence de la 20-a jarcento en Ercmontaro la unua ĉeĥa skiisto kaj li meritis pri konstruado de la unua ĉeĥa kabano en Ercmontaro. Fundamenta ŝtono estis metita en la jaro 1928 kaj en la jaro 1930 la kabano estis malfermita. Karel Lím ankaŭ nomigis la monteton Stürmer kiel Bouřňák.

Stacio de Montara savo sur Bouřňák

Sportaj eblecoj[redakti | redakti fonton]

Sur Bouřňák estas ses deglitejoj (1 milda, 4 meze malfacila kaj 1 malfacila) kaj ekzercdeklivo por komencantoj. El Mikulov kondukas al Bouřňák du haŭliloj. Elir al aliro al la haŭliloj estas de parkumejo en Mikulov aŭ dum bona veturebleco sur ŝoseo el Mikulov al Moldava eblas uzi ankaŭ parkumejo en Nové Město proksime de komenco de skikuristaj vojoj. Sur Bouřňák troviĝas stacio de Montara savo.

Naturaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Sur Bouřňák troviĝas natura memorindaĵo Buky na Bouřňáku. Temas pri deformitaj fagoj de vento kaj kelkaj protektataj kaj raraj kreskaĵoj (ekz. montara arniko). Klimato estas tre malvarma, pojare falos proksimume 900 mm da precipitaĵoj. Proksime troviĝas tri ventaj elektrejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]