Bouda (Orlica montaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bouda
germane: Baudenkoppe, esperante: Budo
monto
Monto Bouda el stacidomo en Lichkov
Oficiala nomo: Bouda
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Konstruaĵo Bouda fuortaro
Disakvejo Tichá Orlice
Situo Bouda
 - alteco 844 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 18″ N 16° 40′ 50″ O / 50.07167 °N, 16.68056 °O / 50.07167; 16.68056 (mapo)
Geologia konsisto gnejso
Plantaro ordinara piceo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Orlické hory
Portalo pri Geografio

Bouda (germane: Baudenkoppe) estas monto en Ĉeĥio situanta en montaro Orlica montaro.

Situo[redakti | redakti fonton]

Bouda troviĝas en sudorienta angulo de Orlica montaro nomata Bukovohorská hornatina proksimume 2,5 km nordokcidente de ĝis plej alta montopinto Suchý vrch, 6 km okcidente de urbo Králíky kaj 7 km nordoriente de urbo Jablonné nad Orlicí. De najbaraj montopintoj enkadre de montodorso (Vysoký kamen kaj Bradlo apartigas ĝin ne tro profundaj seloj. Bouda estas el la ĉefa montodorso iom ŝovita nordorienten, do la nordaj kaj la orientaj deklivoj montras grandan krudecon kaj superiĝon. Male de la sudokcidento ĝi estas en la montara masivo iom subigita kaj ĝi estas parto de montokaldroneto, kiu fermas longan Uhelný důl venanta de okcidento.

Signifaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la monto estis nomita artileria fuortaro, kies subtera sistemo troviĝas en ties masivo. La fuortaro estas parto de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj konstruita antaŭ la dua mondmilito kontraŭ Germanio. Rekte sur la montopinto troviĝas nur kratero post trafainta laborŝakto. En proksima ĉirkaŭaĵo troviĝas unuopaj batalobjektoj de la fuortaro kaj pluaj objektoj el periodo de la konstruado inkluzive de restaĵoj de pli ol 1 km longa mallarĝtraka fervojo. Fuortaro Bouda estas trafikata kiel muzeo.

Turismaj vojoj[redakti | redakti fonton]

Rekte tras la montopinto kondukas verde markita verda turisma marko turisma markita vojo 4298 Těchonín - Lichkov, kies markigon eluzas ankaŭ instruiga pado Betona limo. Tra montopintaj partoj, sed e rekte tras la montopinto, ankaŭ kondukas ruĝe ruĝa turisma marko markita vojo Jiráskova cesta Suchý vrch - Mladkov kun deflankiĝo ĝis Králíky kaj ruĝe markita biciklista vojo 4071 Suchý vrch - Mladkov. Plu ĉi tien kondukas verde kaj flava turisma marko flave markitaj skikuristaj vojoj el Čenkovice, dum kio la flava en la spaco de Bouda finiĝas kaj la verda daŭrigas al Lichkov kaj Mladkov.

Protekto de la naturo[redakti | redakti fonton]

La montopinto troviĝas sur teritorio de Naturparko Suchý vrch - Buková hora. La subterejo de fuortaro Bouda estas pro kaŭzo de protekto de travintrejo de vespertoj envicigita inter Zono de Speciala Konservado, sistemo de Reto Natura 2000, sub nomo Bouda u Těchonína.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]