Boudry NE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo NE en Boudry NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Boudry.

Boudry
Blazono de Boudry
Blazono de Boudry
Blazono de Boudry
Boudry
Boudry
La malnova urbo de Boudry kun la kastelo
komunumo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Boudry
Koordinatoj  46° 57′ 5″ N 6° 50′ 15″ O / 46.95139 °N, 6.83750 °O / 46.95139; 6.83750 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ 5″ N 6° 50′ 15″ O / 46.95139 °N, 6.83750 °O / 46.95139; 6.83750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4984
Areo 16,77 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 2017
Komunumkodo 6404
Mapo de Boudry
Mapo de Boudry
Mapo de Boudry
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Boudry estas historia urbeto, komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 4984 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo kaj urbo Boudry situas ĉe la suda flanko de la Neŭŝatela Ĵuraso ĉe la bordo de la rivero Areuse kaj etendiĝas oriente de la alfluo de la rivero al la lago ĝis la bordo de la Lago de Neŭŝatelo. La rivero Areuse formas post la profunda ravino trans la suda ĉeno de la Ĵurasa Montaro unue la nordan limon de la komunumo, tiam pasas tra la komunumo por poste en sudoriento formi la sudan komunumlimon. La komunumo Boudry konsistas el la urbo Boudry kaj la vilaĝoj Areuse, Grandchamp, Perreux, Trois-Rods, la suba parto de Chambrelien, kaj Champ du Moulin-Dessous.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,77 km², de kiuj 63,4% estas kovritaj de arbaro, 23,0% servas por agrikulturo kaj 12,0% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Boudry limas en nordo al Rochefort NE, en nordoriento al Milvignes, en sudoriento al Cortaillod, en sudo al Bevaix, en sudokcidento al Gorgier, en okcidento al Val-de-Travers, kaj en nordokcidento al Brot-Dessous.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Boudry pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains kaj paralele al ĝi kun tunelo sub la urbocentro la svisa aŭtovojo A5. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neuŝatelo al Yverdon-les-Bains. Pri la fajna distribuo en la komunumo zorgas tri lokaj buslinioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Boudry datiĝas el la jaro 1278 kiel Baudri. La 12-an de septembro 1343 la Grafo Ludoviko de Neŭŝatelo koncedis al Boudry urborajton laŭ la modelo de Neŭŝatelo tamen iomete pli limigita. 1848 Boudry fariĝis distriktĉefloko. 1870 la komunumo Areuse estis kunigita kun Boudry.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]