Saltu al enhavo

Boule de suif

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bildo prinovela kiun faris en 1884 Paul-Émile Boutigny.

Boule de suif (Sebobulo) estas novelo franclingva verkita de Guy de Maupassant en la 1897-a jaro. Ĝi estis tradukita en Esperanton.[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dum la Francia-Prusia Milito dek homoj el Rouen en pruse okupita Normandujo provas vojaĝi per publika veturilo al Havro por plenumi siajn aferojn. La vojaĝo fariĝas pli malfacila pro forta neĝado kaj intensa malvarmo. Komence, la mizera stato de la franca armeo estas priskribita; poste la rakontanto turnas sian atenton al la vojaĝantaj personoj.

Ĉi tiu grupo de vojaĝantoj reprezentas preskaŭ ĉiujn sociajn klasojn. De burĝoj (sinjoro Carré-Lamadon, industriisto; sinjoro Loiseau, komercisto) ĝis nobeloj (sinjoro Hubert de Bréville kun edzino) kaj ekleziuloj (du monaĥinoj). Eĉ subtenantoj de demokratio (sinjoro Cornudet) ĉeestas. La lasta en la vico estas prostituitino nomata Boule de suif (dikulino), kiu ankaŭ fariĝas la ĉefa persono de ĉi tiu rakonto.

Kovrilo de Pierre Georges Jeanniot por la eldono de Paul Ollendorff (1902).

La rakonto montras kiel la rilato inter Boule de suif kaj la noblaj civitanoj de ĉi tiu vojaĝanta grupo evoluas. Komence, la grupo klare montras sian malestimon je Boule de suif. Tamen, tio rapide ŝanĝiĝas: ĉar neniu el la vojaĝantoj kunportis manĝaĵon, ĉiuj finfine fariĝas tre dankemaj, ke Boule de suif dividas sian provianton inter ĉiuj; la rilatoj fariĝas pli amikemaj.

En gastejo en Tôtes, kiu gastu la vojaĝantojn, ili renkontas prusan oficiron, kiu minacas fini ilian vojaĝon krom se Boule de suif konsentas al sekskuniĝo. Ŝi, tamen, instigita de amo al la patrujo, forte rifuzas. Komence la virino kaŝas la postulon de la germano, kio kaŭzas anksion inter la kunvojaĝantoj pri la nekonataj kialoj de la vojaĝa suspendo.

Poste Boule de suif indigne malkaŝas al ĉiuj, kion la oficiro postulis de ŝi. De tiu momento, la etoso denove malboniĝas inter la vojaĝantoj: neniu laŭdas ŝian konstantecon, sed ili ofendiĝas pro la obstrukcoj. La rakonto ankaŭ subtile aldonas erotikan dimension per la ambivalenco de la virinoj en ĉi tiu grupo: la prusa oficiro estas konsiderata bela viro de ili; ili dankas, ke li ne postulas similan aferon de ili pro ĝentileco antau edziniĝintoj. Eĉ unu virino konfesas, ke ŝi ne sentus ĝenon en kazo de invado. Per subtilaj argumentoj (historiaj kaj religiaj) pri la oferado de virinoj, Boule de suif fine cedas al la vira postulo. Tiel, ili rajtas daŭrigi la vojaĝon. La sendankaj vojaĝantoj la sekvan tagon denove malestimas kaj mokas ŝin; ili denove traktas ŝin kiel prostituistinon, kiun honestaj homoj evitas.

Dum la daŭrigata vojaĝo, neniu preparita manĝaĵo estas rezervita por Boule de suif, kiu en sia perturbo forgesis preni manĝaĵon. Dum la veturilo moviĝas, Boule de suif silente kaj senespere ploras; intertempe Cornudet fajfas la Marseljezon malgraŭ la malaprobo de ĉiuj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Guy de Maupassant, Boule de suif, tr. F. de Diego, eld. Artur E. Iltis Saarbrücken, 1982.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]