Bourseul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Koordinatoj: 48° 29′ 17″ N 02° 15′ 30″ U / 48.48806 °N, 2.25833 °U / 48.48806; -2.25833 (mapo)
Bourseul / Boursaout
komunumo
Blason de la ville de Bourseul (Côtes-d'Armor).svg
Blazono
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Plancoët
Komunumaro Plancoët Val d'Arguenon
Situo Bourseul
 - koordinatoj 48° 29′ 17″ N 02° 15′ 30″ U / 48.48806 °N, 2.25833 °U / 48.48806; -2.25833 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 121 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 22,23 km² (2 223 ha)
Loĝantaro 1 072 (20102019)
Denseco 48,22 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22130
INSEE 22014

Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor

Vidu situon de Bourseul kadre de Côtes-d'Armor
DEC
Bourseul / Boursaout
Bourseul / Boursaout

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Bourseul kadre de Francio
DEC
Bourseul / Boursaout
Bourseul / Boursaout
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bourseul
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bourseul (prononco [buʁsœl], jen france, bretone Boursaout) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2019 en la komunumo vivis 1 165 loĝantoj.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blazono de {{{nomo}}} Blazono france Écartelé, au 1) d'argent à un chêne de sinople englandé de gueules; au 2) de gueules à trois étoiles d'argent posées 2 et 1; au 3) de gueules à une hermine passante d'argent colletée de la jarretière de Bretagne; au 4) coupé émanché d'azur et d'hermines.
esperante Kvarpartigita, la unua arĝenta kun sinopla kverko ŝarĝita per ruĝaj glanoj; la dua ruĝa kun tri arĝentaj steloj metitaj 2 kaj 1; la tria ruĝa kun pasanta arĝenta ermeno kun skarpo ŝarĝita per la Ĝartero de Bretonio; la kvara ermenplena kun lazuraj segildentoj.
Detaloj La oficiala situacio de la blazono restas determinota.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
2007 Philippe Dauly


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Bourseul enhavas tri monumentojn klasitajn historiaj (MH):

Preĝejo Saint-Nicodème
  • Preĝejo Saint-Nicodème, 12-a jarcento, havanta sudan porĉon kun romanika pordo, kun enirejo kun duobla centra mezfosto. Maskoj ornamas la kapitelojn.
  • Kruco de tombejo, 18-a jarcento, situanta piede de la preĝejo, staranta sur soklo kun la skulptitaj signoj de la kvar evengeliistoj.
  • Kastelo Beaubois, 17-a jarcento.

Muelejo de Pont Loyer[redakti | redakti fonton]

Muelejo de Pont Loyer

La muelejo ekfunkciis en 1821.

Jean-Baptiste Chesnais, posedanto, estas aŭtenta muelisto, kiu lernis sian metion en 1936 de sia onklo. La alveno de elektro en 1959 finis la agadon de muelisto.

S-ro Chesnais neniam vidis nek konis la originan radon de tiu muelejo, kiu ĉesis labori en 1920. Sed post baldaŭ unujarcenta dormo, S-ro Chesnais kaj lia bofilo rekonstruis tiun radon nun videblan.

En 1891 okazis batalo por la restaŭro de la muelejo.

Priskribo: 2 tabulradoj el kverko : unu, 7 metrojn diametra kun 48 tabuloj, dekstraflanke, restaŭrita, unu, 5 metrojn diametra kun 32 tabuloj, maldekstraflanke, refarita en 1988.

La muelejoj de Pont-Loyer ĉerpas sian movenergion de la rivero Arguenon. 400 metrojn pli alte, baraĵeto sur la rivero Arguenon kun kanaleto alportas akvon al la muelejo.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

  • Apolline de Bédée, naskiĝinta en Bourseul en 1726, patrino de François-René de Chateaubriand[1].
  • Désiré Letort naskiĝinta en Bourseul konkuris en ok Tour de France kaj surhavis la flavan ĵerzon en 1969 : li gajnis ĝin fine de la kvina etapo inter Nancy kaj Mulhouse kaj cedis ĝin la sekvantan tagon al Eddy Merckx fine de la sesa etapo en Ballon d'Alsace.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Libro Le Pays de Dinan, 1996, p. 89

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]