Saltu al enhavo

Bovaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo pri dispecigo de bovo
bovaĵo

Bovaĵo estas viando de bovo. Ĝi estas unu el la plej konsumataj viandoj en la mondo.[1]

La diversaj muskolpartoj de la bovo estas kuiritaj entute (ekz. rostaĵo), tranĉe (ekz. bifsteko), dispecigita (ekz. gulaŝo) aŭ hakita (ekz. hamburgero).

Viandobovoj estas bovoj bredataj por viando-produktado (distinge el laktobovinoj, uzitaj por laktoproduktado). La viando de maturaj bovoj estas konata ĉefe kiel bovaĵo.

Viandospeco

[redakti | redakti fonton]

Laŭ pecigo ekzistas diversaj viandospecoj:

  1. bovokolo, krestonuko
  2. transripo
  3. bovbrusto
  4. altripo
  5. antaŭripoalta rostbefo
  6. rostaĵoplata rostbefo
    5 kaj 6 estas la rostbefointerripaĵo
  7. bovlumbaĵo
  8. streĉripo
  9. ventraĵo
  10. ŝultro
  11. supra ŝelo, malsupra ŝelo kaj nukso
  12. flanko
  13. kokso kun bifsteko kaj ostaĵo, rumsteko
  14. suro

La nomoj povas ŝanĝi laŭregione. Jam en Aŭstrio kaj Svisio ekzemple la dispecigito ne estas farita same.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Bovoduonoj

Ekde la unuaj publikigitaj BSE-kazoj en Britio komence de la 1990-aj jaroj multaj konsumantoj malpligrandigis sian bovaĵkonsumon pro timo infektiĝi per la malsano de Creutzfeldt-Jakob. La vendokvantoj malpligrandiĝis de po 10,4 kg en 1999 al po 9,6 kg en 2000 kaj po 6,8 kg en 2001 kiam en Germanio aperis la unuaj BSE-kazoj, sed post kelkaj semajnoj la spezo stabiliĝis denove. En la jaro 2004 la konsumo en Germanio atingis denove po 8.8 kg da bovaĵo kaj bovidaĵo, la tuta viandokonsumo estinte po 61,3 kg.

Evoluo de la po-kapa-konsumo de bovaĵo kaj
bovidaĵo en kg en Germanio
--------------------------------------------
1999  2000  2001  2002  2003  2004
10,4  9,6  6,8  8,4  8,4  8,8
--------------------------------------------
(fonto: Deutscher Fleischerverband)

Nutra valoro

[redakti | redakti fonton]

Kalkulitaj valoroj por hakita viando kun 15% graso, rostita ; nutra valoro por 100 g :

Energio1,047 kJ (250 kcal)
Karbonhidratoj0 g
* Amelo0 g
* Dieta fibro0 g
Graso15 g
* Saturita5,887 g
* Nesaturita7,147 g
Proteino26 g

Produktlandoj

[redakti | redakti fonton]

La tri plej ĉefaj landoj, kiuj produktas bovaĵon estas Usono, Brazilo kaj Ĉinio. La plej gravaj eŭropaj produktlandoj estas Francio, Germanio kaj Italio.

La plej grandaj bovaĵproduktantoj mondskale (2004)
 Rango  Lando  Produktaĵo 
(en miloj da tunoj)
 Rang  Lando  Produktaĵo 
(en miloj da tunoj)
   1Usono   11.207   10Kanado   1.425
   2Brazilo   7.774   11Germanio   1.258
   3Ĉinio   6.267   12Italio   1.142
   4Argentino   2.700   13Ukrainio   730
   5Rusio   2.100   14Hispanio   721
   6Aŭstralio   2.033   15Novzelando   700
   7Francio   1.590   16Britio   700
   8Meksiko   1.496   17Kolombio   690
   9Hindio   1.483   -   

Fonto: Handelsblatt - Die Welt in Zahlen (2005)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]