Bovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu-ĉi artikolo temas pri la domigita uzubesto. Pri la genro bovo vidu la artikolon Bovo (genro).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bovo

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Bovenoj Bovinae
Genro: Bovo Bos
Specio: B. taurus
Bos taurus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Bruna alpa bovo en Kantono Grizono, Svislando

Bovo (Bos primigenius taurus) estas granda remaĉanta mamulo. Ĝi estas la domigita formo de la eŭrazia uro[1] kaj estas bredata ĉefe por sia viando, sia lakto kaj sia ledo, normale en bovejoj, sed ankaŭ pli libere kaj nature. Ĝi estas bredata ankaŭ por sia forto, en la pasinteco kiel tirbesto, kaj nun plu kiel spektaklobesto en toreo.

Kastritan virbovon oni nomas okso; nekastritan taŭro. Gebovan blekon oni nomas muĝo.

Oni grupigas la bovojn laŭ celo de bredado. Do oni povas paroli pri laktobovo (Jersey, Friz), viandobovo (Shorthorn, Hereford) aŭ multcelaj bovoj, ducelaj bovoj (lakto + viando: Simenthali). Batalbovoj estas pli specife nomataj bataltaŭroj aŭ batalbovinetoj, kaj tirbovoj nun kvazaŭ ne plu troviĝas.

La frunta osto de la bovoj estas larĝa, la nazo antaŭen mallarĝiĝas. Ĝenerale ili havas kavkornon sur ĉiu flanko de sia kranio. Ilia supra lipo estas senhara.

Al la genro bovo apartenas aliaj specioj, ekzemple la zebuo, kiu ankaŭ sed jam pli frue estis domigita el la uro kaj diversaj aliaj bovgenraj specioj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Bovo (genro) kaj Bovenoj.
Holstein Frisa bovo, tipa membro de sub-specio de Bos taurus taurus.
Żubroń estas hibrido de bizono kaj bovo.

Bovoj estis origine identigita kiel tri separataj specioj: Bos taurus, nome Eŭropa aŭ "taŭra" bovo (inklude similajn tipojn el Afriko kaj Azio); Bos indicus, nome la zebuo; kaj la formortinta Bos primigenius, nome uroj. La uroj estas prauloj kaj de zebuoj kaj de taŭraj bovoj.[2] Tiuj estis reklasitaj kiel unu specio, Bos taurus, kun tri subspecioj: Bos taurus primigenius, Bos taurus indicus, kaj Bos taurus taurus.[3][4]

Komplikas la aferon estas la kapablo de bovoj por hibridiĝi kun aliaj tre proksimaj rilataj specioj. Hibridaj individuoj kaj eĉ rasoj ekzistas, ne nur inter taŭra bovo kaj zebuo (kiel la Sanga-bovo, Bos taurus africanus), sed ankaŭ inter unu aŭ ambaŭ el tiuj kaj kelkaj aliaj membroj de la genro Bos - nome gruntbovoj (ĉu dzoyattle[5]), bantengo, kaj gaŭro. Hibridoj kiaj la raso beefalo povas ankaŭ okazi inter taŭraj bovoj kaj aliaj specioj de bizono, kio kondukis kelkajn fakulojn konsideri ilin ankaŭ kiel parto de la genro Bos.[6] La hibrida origino de kelkaj tipoj povas esti ne evidenta – por ekzemplo, genetika testado de la raso Nana Lulu, la nura taŭr-tipa bovo en Nepalo, trovis ke ili estas mikso de taŭraj bovoj, zebuoj, kaj gruntbovoj.[7] Tamen, bovoj ne povas esti sukcese hibridigitaj kun pli malproksime distaj rilataj bovenoj kiaj la akvobubalo aŭ la Afrika bubalo.

La uroj origine havis teritoriojn tra la tuta Eŭropo, Nordafriko, kaj multo de Azio. En historiaj epokoj, ĝia teritorio iĝis limigita al Eŭropo, kaj la lasta konata individuo mortis en Mazovio, Pollando, ĉirkaŭ 1627.[8] Bredistoj klopodis rekrei bovojn de simila aspekto al uroj krucigante tradiciajn tipojn de aldomigitaj bovoj, kreante la rason Hek-bovo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Bones are mounted on a black board
Ekspozicia skeleto de aldomigita bovo.
Anatomia modelo de bovo.

Plenkreskaj virbovoj pezas depende de la raso inter 1000 kaj 1200 kg, bovino inter proksimume 500 ĝis 800 kg. La kutima vivodaŭro de bovo estas maksimume 20 jaroj. Kutime bovoj havas kornojn. Senkornaj bovrasoj estas escepto. En moderna bovbredado tamen la kamparanoj ofte senkornigas la bovojn por eviti vundiĝon. Bovoj estas plantomanĝantoj, estante remaĉantoj, ili tamen multe pli bone ekspluatas la plantan nutraĵon ol ekzemple ĉevaloj. Plenkreska bovo havas 32 dentojn. En la malsupra makzelo situas ambaŭflanke ses tranĉodentoj, unu kojnodento kaj ses mueldentoj. En la supra makzelo anstataŭ tranĉodento kaj kojnodento ekzistas kartilagponto. Por la digestado la bovo disponas el kvar stomakoj, nome rumeno, centipelio, omaso kaj abomaso.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

Bovoj estas grandaj kvarpiedaj hufulaj mamuloj kun dufingraj hufoj. Plej rasoj havas kornojn, kiuj povas esti tiom grandaj kiom tiuj de la Texas Longhorn aŭ tiom malgrandaj kiom kornaĵoj scur. Zorgita genetika selekto ebligis ke senkornaj bovoj iĝis disvastigitaj.

Digesta sistemo[redakti | redakti fonton]

Bovostomako
a) ezofago
b) rumeno
c) centipelio
d) omaso
e) abomaso
f) intesto

Bovoj estas remaĉuloj, kio signifas ke ilia digesta sistemo estas tre specializitaj por ebligi la uzadon de malfacile digesteblaj plantoj kiel manĝaĵoj. Bovoj havas unu stomakon kun kvar fakoj, nome rumeno, centipelio, omaso, kaj abomaso, el kiuj la rumeno estas la plej granda fako. La centipelio, nome la plej malgranda fako, estas konata kiel "abelujo". Bovoj foje konsumas metalaĵojn kiuj estas stokitaj en la centipelio kaj iritado el metalaĵoj okazigas malsanojn. La ĉefa funkcio de la omaso estas absorbi akvon kaj nutraĵojn el la digestebla manĝaĵo. La omaso estas konata kiel "multaj tavoloj". La abomaso estas kiel la homa stomako; pro tio ĝi estas konata kiel "vera stomako".

Estas konataj ke bovoj regurgitas kaj re-maĉas sian manĝaĵon, kio estas konata remaĉado, kiel ĉe plej remaĉuloj. Kiam la animalo manĝas, la manĝaĵo estas englutita sen esti maĉita kaj iras en la rumeno por stokado ĝis la animalo povas trovi trankvilajn lokon kaj momenton por pluigi la digestan procezon. La manĝaĵo estas regurgitata, po bulo ĉiun fojon, reen al la buŝo, kie la manĝaĵo, nune nomita regurgitaĵo, estas maĉata de la mueldentoj, kiuj disigas la aspran vegetaĵaron al malgrandaj partikloj. La regurgitaĵo estas tiam denove englutita kaj poste digestita de specializitaj mikroorganismoj en la rumeno. Tiuj mikroboj estas ĉefe responsaj por la malkomponigo de celulozo kaj aliaj karbohidratoj en foriĝeblaj grasacidoj kiujn la bovoj uzas kiel ĉefa metabola energio. La mikroboj ene de la rumeno ankaŭ sintetigas aminoacidojn el ne-proteinaj nitrogenaj fontoj, kiel ureo kaj amoniako. Kiam tiuj mikroboj reproduktiĝas en la rumeno, la plej malnovaj generacioj mortas kaj iliaj ĉeloj pluiĝas tra la digestiva tubo. Tiuj ĉeloj estas tiam parte digestitaj en la malgrandaj intestoj, kio permesas la bovojn akiri alt-kvalitan protenan fonton. Tiuj trajtoj ebligas ke la bovoj bone nutras sin per herbo kaj alia aspra vegetaĵaro.

Gravedeco kaj grando[redakti | redakti fonton]

La gravedotempo por bovino estas ĉirkaŭ naŭ monatojn longa. La grando de bovido povas varii depende de la rasoj, sed tipa bovido pezas inter 25 kaj 45 kg. Grando kaj pezo de plenkreskulo ege varias depende de la rasoj kaj de la sekso. Bovjunuloj estas ĝenerale mortigitaj antaŭ atingi 750 kg. Bredotenado povas okazi dum pli longa vivodaŭro, porokaze por vivi tiom longe kiom ĝis 25 jaroj. La plej aĝa registrita bovo, nome Big Bertha (Granda Berta), mortis je aĝo de 48 en 1993.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Reprodukta sistemo de bovino.
Oksaj kojonoj.

Ĉe farmsoj estas tre komuna la uzado de artefarita fekundigo (AF), nome medicinhelpita reprodukta tekniko konsistanta en la artefarita meto de spermo en la ina sekstubo.[9] Ĝi estas uzata por okazoj kiam la spermatozooj ne povas atingi la ovoduktojn aŭ simple laŭ elekto de la posedanto de la animalo. Ĝi konsistas el transigi, al la utera kaverno, spermatozoojn antaŭe kolektitaj kaj procezitaj, kun selekto de morfologie pli normalaj kaj moveblaj spermatozooj.

Mamo de bovino enhavas du parojn de laktoglandoj, kreantaj kvar "kvaronojn", mamujojnsuĉujojn.[10] La du antaŭaj estas pli mallongaj kaj konataj kiel antaŭsuĉiloj kaj la malantaŭaj estas pli longaj kaj dikaj kaj konataj kiel malantaŭsuĉiloj.[11]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Virbovo#Reprodukta anatomio.

Virbovoj iĝas fekundaj je ĉirkaŭ sep monatoj de aĝo. Ilia fekundeco estas tre rilata al la grando de iliaj testikoj, kaj simpla testado de fekundeco mezuras la cirklon de la skroto: juna virbovo plej probable estas fekunda post kiam li atingas 28 cm; tiu de plenkreska virbovo povas esti ĉirkaŭ 40 cm.[12][13]

Virbovoj havas fibr-elastan penison. Pro la malgranda kvanto de erektebla histo, okazas malmulta pligrandigo post erektiĝo. La peniso estas tre rigida kiam ne-erekta, kaj iĝas eĉ pli rigida dum erektiĝo. Ŝvelado ne estas multe helpita de erektiĝo, sed pli de malstreĉiĝo de la kuntiriĝa penismuskolo kaj plifortiĝo de la sigmoida fleksiĝo.[14][15][16] Instigita ovulado povas esti manipulita por produkti farmoprofitojn. Por ekzemplo, por sinkronigi ovuladon de la bovino por helpi la laktoproduktadon.

Pezo[redakti | redakti fonton]

Virbovo de raso Kianina.
Bovidoj Shorthorn «por viando».

La tutmonda rekordo por la plej peza virbovo estas 1740 kg Kianina bovo nome Donetto, kiam li estis ekspoziciita ĉe Arezzo foiro de 1955.[17] La plej peza bovino estis ok-jaraĝa ‘Old Ben’, nome kruciĝaĵo Shorthorn/Hereford kiu pezis 2140 kg en 1910.[18]

La pezo de plenkreska bovo varias, depende el la raso. Pli malgrandaj tipoj, kiel plenkreskuloj de Dexter kaj de Jersey, gamas inter 272 kaj 454 kg. Grandaj kontinentaj rasoj, kiel Charolais, Marchigiana, Belga Blua kaj Kianina, plenkreskuloj gamas inter 635 kaj 1134 kg. Britaj rasoj, kiaj Hereford, Angus, kaj Shorthorn, maturas inter 454 kaj 907 kg, foje pli alte, partikulare ĉe Angus kaj Hereford.[19]

Virbovoj povas esti iom pli grandaj ol bovinoj de la sama raso laŭ kelkaj centoj da kilogramoj. Kianinaj virbovoj povas pezi ĝis 1500 kg; Britaj virbovoj, kiel tiuj de Angus kaj Hereford, povas pezi ĝis tiom malmulte kiom ĝis 907 kg ĝis tiom multe kiom ĝis 1361 kg.

Estas malfacile ĝeneraligi aŭ averaĝi pri la pezo de ĉiu bovo ĉar diferencaj tipoj havas diferencajn averaĝojn de pezoj. Tamen, laŭ kelkaj fontoj, la averaĝa pezo de ĉiu bovo estas 753 kg. Kompletaj bovinoj en dikigejo averaĝas ĉirkaŭ 640 kg; bovinoj estas ĉirkaŭ 725 kg, kaj virbovoj ĉirkaŭ 1090 kg.[20]

En Usono, la averaĝa pezo de viandobovo konstante pliiĝis, speciale ekde la 1970-aj jaroj, kio postulis la konstruadon de novaj buĉejoj kapablaj manipuli pli grandaj kadavraĵoj. Novaj pakofabrikoj en la 1980-aj jaroj stimulis pli grandan grandon en la pezo de bovoj.[21] Antaŭ 1790 viandobovoj averaĝis nur 160 kg; kaj ekde tiam la pezoj plialtiĝis rapide.[22][23]

Sciaro[redakti | redakti fonton]

En laboratoriaj studoj, junaj bovoj estas kapablaj parkeri la lokojn de kelkaj manĝofontoj kaj reteni tiun memoron dum almenaŭ 8 horojn, kvankam tio malpliiĝas post 12 horoj.[24] Dekkvin-monataj bovinoj lernas pli rapide ol plenkreskaj bovinoj kiuj estis jam havintaj unu aŭ du bovidojn, sed ties long-daŭra memoro estas malpli stabila.[25] Maturaj bovoj bone plenumas en spacaj lernotaskoj kaj havas bonan long-daŭran memoron en tiuj testoj. Bovoj testitaj en radiaj branĉaroj kapablas memori la lokojn de bonkvalita manĝaĵo dum almenaŭ 30 tagoj. Kvankam ili dekomence lernas eviti malbonkvalitan manĝaĵon, tiu memoro malpliiĝas laŭlonge de la samae daŭro.[26] Sub malpli artefaritaj testokondiĉoj, junaj bovoj montris ke ili kapablas memori la lokon de manĝaĵo dum almenaŭ 48 tagoj.[27] Bovoj povas fari asocion inter vida stimulo kaj manĝo post unu tago – memoro de tiu asocio povas esti retenita dum unu jaro, spite malgrandan malpliiĝon.[28]

Bovidoj estas kapablaj diskriminadi lernadon[29] kaj plenkreskaj bovoj kompareblas favore kun malgrandaj mamuloj en sia lernado al kapabloj en la Testo de Fermita Kampo.[30]

Orelpozicio de bovoj estas studita kiel indikiloj de ilia emocia stato kaj ĝenerala bonfarto.[31]

Ili kapablas ankaŭ diskriminacii inter familiaj individuoj, kaj inter homoj. Bovoj povas vidi la diferencon inter familiaj kaj nefamiliaj animaloj de la sama specio (samspeciaj). Studoj montras ke ili kondutas malpli agresemaj al familiaj individuoj kiam ili estas formantaj novan grupon.[32] Bovidoj povas ankaŭ diskriminacii inter homojn bazitajn sur antaŭa esperto, montrante alproksimiĝon al tiuj kiuj bone kondutis al ili kaj evitante tiujn kiuj kondutis al ili negative.[33] Kvankam bovoj povas diskriminacii inter homoj nur pere de ties vizaĝoj, ili povas ankaŭ uzadi aliajn ŝlosilojn kial la koloron de la vestoj kiam ili estas disponeblaj.[34]

En studoj pere de sonregistraĵoj, bovido preferas la voĉon de sia patrino kompare al la voĉoj de aliaj nefamiliaj patrinoj.[35]

En laboratoriaj studoj uzantaj bildojn, oni konstatis ke bovoj povas diskrimini inter bildojn de kapoj de bovoj kaj de kapoj de aliaj animalaj specioj.[36] Ili kapablas ankaŭ distingi inter samfamiliaj kaj nesamfamiliaj samspecianoj. Krome, ili estas kapablas kategoriigi bildojn kiel samfamiliaj kaj nesamfamiliaj individuoj.[32]

Miksitaj kun aliaj individuoj, klonitaj bovoj el la sama doninto formas subgrupojn, indikante ke parenca diskriminacio okazas kaj tio povas esti bazo por grupigkonduto. Oni konstatis ankaŭ uzante bildojn de bovoj ke kaj artefaritaj fekunditaj kaj klonitaj bovidoj havas similajn kognajn kapablojn por diskriminacio kaj de samfamilianoj kaj de nesamfamilianoj.[37]

Bovoj povas rekoni samfamiliajn individuojn. Laŭvida individua rekono estas pli kompleksa mensa procezo ol laŭvida diskriminacio. Ĝi postulas la kolektadon de lernita idiosinkrazia identeco de individuo kiu estis antaŭe renkontigita kaj la formadon de mensa reprezentado.[38] Uzante 2-dimensiajn bildojn de kapoj de unu bovo (vizaĝo, profiloj, ¾ vidaĵoj), ĉiuj el la testitaj bovoj montris individuajn rekonon de samfamiliaj kaj de nesamfamiliaj individuoj el sia propra raso aŭ bovaro. Krome, preskaŭ ĉiu bovo rekonis nekonatajn individuojn el diferencaj rasoj (respektive bovaroj), kvankam tio estis atingita pere de pli granda malfacileco. Individua rekono estis plej malfacila kiam la laŭvidaj trajtoj de la bovaro (raso) testata estis tre diferenca el la raso de la bildo, por ekzemplo, la testita raso ne havis makulojn dum la bildo de la bildo estis de makulhava raso.[39]

Bovoj uzas la vidan laterigon de la cerbo en siaj vidaj skanaĵoj de novaj kaj familiaraj stimuloj.[40] Aldomigitaj bovoj preferas vidi novajn stimulojn per la maldekstra okulo, t.e. uzante la dekstran cerbo-hemisferon (simile al ĉevaloj, Aŭstraliaj pigoj, kokoj, bufoj kaj fiŝoj) sed uzas la dekstran okulon, t.e. uzante la maldekstran hemisferon, por vidi familiarajn stimulojn.[41]

Historio kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

La sovaĝaj prauloj de la bovoj estis la uroj. La endomigo de la eŭropa bovo datiĝas jam de antaŭ la 9-a jarmilo antaŭ Kristo. La zebuoj estis domigitaj sendepende de alia formo de azia uro jam pli frue.[42]

Pro la domigo la bovo kompare al la origina uro anatomie videble transformiĝis. La bredistoj selektis la bestidojn ne nur laŭ la karaktero, sed samtempe laŭ la produktado. La sekvo de tio estis, ke la korpo de la bovoj fariĝis pli longa kaj masa, la gamboj pli mallongaj kaj la mamoj grandiĝis.

Ek de la 15-a jarcento eŭropaj setlistoj disvastigis la eŭropan bovon iom post iom al ĉiuj partoj de la mondo. Nuntempe la ŝtato kun la plej granda kvanto da bovoj estas Barato, kie vivas proksimume 226 milionoj da bestoj; sekvas Brazilo kun proksimume 200 milionoj da bovoj, la brazilaj bovoj ĉefe estas buĉobovoj por viandoproduktado. En Ĉinujo vivas 108 milionoj kaj en Usono 96 milionoj da bovoj. Entute surtere vivas proksimume 1500 milionoj da bovoj, kies biologia maso estas la duoblo de la biologia maso de la homaro.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Taŭro en la blazono de Kantono Urio

La guno (juna, ankoraŭ ne gravedigita bovino) estis favorita besto por la helena diino Hera. Laŭ la antikva legendo la greka diopatro Zeŭso transformis la belulinon Io, nome la filino de riverdio Inaĥo, la unua reĝo de Argos, al bovino por protekti ŝin de sia ĵaluza edzino. Hera, kiu malfidis Zeŭson, pikigis la bovinon fare de vespo. Tio frenezigis la bovinon, kiu revenis tra la travadejo Bosporo (kio havas la signifon de "bovtravadejo") al Azio. En kelkaj kulturoj precipe en Barato bovoj estas objektoj de religia adorado kaj sekve la manĝado de ilia viando kritikata. En la Eposo pri Gilgameŝ la diino Iŝtar sendas la virbovon por mortigi Gligameŝon, kiu tamen venkas la beston. En la minoa kulturo rolas taŭro, kiu tiras la ĉielan jugon kaj tiel funkciigas la ciklon de la sezonoj.

Laŭ virbovo, respektive taŭro, estas nomita ankaŭ stelkonstelacio de la tera ĉielo de la zodiako kaj la taŭro estas ŝatata blazonbesto. Do ekzemple ĝi ornamas la blazonon de svisa Kantono Urio.

La ora bovido (hebree: עֵגֶּל הַזָהָב}}, ‘ēggel hazâhâv) estis, laŭ la Biblio, idolo konstruita de Aaron por kontentigi la Hebreojn dum la foresto de Moseo, kiam tiu ĉi supreniris al Monto Sinajo. En la hebrea lingvo la epizodo estas konata kiel ḥēṭ’ ha‘ēggel (חֵטְא הַעֵגֶּל) aŭ "La Peko de la Bovido" kaj estas citata la unuan fojon en Eliro 32,4.

La kulto al taŭro estis komuna en multaj kulturoj. En Antikva Egiptio, el kiu, laŭ la rakonto de la Eliro, devenis tiuepoke la Hebreoj, la Taŭro Apiso estis kulta objekto, kiun, laŭ iuj esploristoj, hebreoj revivigis en la dezerto; aliaj, male, opinias ke la Dio de Izraelo estis asociita aŭ reprezentita kiel diaĵo bovido/taŭro pro proceso de religia asimilado kaj sinkretismo. Inter la popoloj najbaraj de la hebreoj en la antikva Proksima Oriento kaj en la Egea maro la sovaĝa taŭro estis abunde adorata, ofte kiel “Luna Tŭro” kaj kreaĵo de El (diaĵo de la ŝemida panteono).[43]

Toreo kaj bovlukto[redakti | redakti fonton]

Toreo.

Precipe en hispanlingvaj landoj ekzistas tradicio de toreo, tio estas spektakloj, en kiuj homoj batalas kontraŭ virbovo sur areno. Kontraŭ taŭroluktoj ekzistas forta polemiko. Bestoprotektantoj kondamnas la kruelan fitraktadon kaj mortigadon de virbovoj sur la areno. Aŭtoritatoj de kelkaj areoj (lokaj kaj regionaj) malpermesis la tore-agadon aŭ malakceptis plu subvencii la aferon. Male en aliaj lokoj ankoraŭ oni helpas la afereon, ĉefe per subvencioj (ne nur), ĉar la alta kosto de la taŭr-ludado ne povas esti pagita nur de la kontribuo de la ĉeestantoj. En Portugalio ekzistas, ankaŭ taŭrludado, sed estas diferenco: tie oni ne mortigas la beston.

En Svislando ekzistas tradicio de bovinlukto antaŭ la alpopaŝtejiro en printempo, kiam en publikaj spektakloj la bovinoj luktas inter si. La bovino, kiu venkas en tiu lukto, fariĝas la gvidbovino dum la alpopaŝta sezono, kaj ĝia posedanto akiras apartan honoron. Tiu tradicio tamen havas nenion komunan kun la kruela tradicio de toreo en latinidaj landoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Alpopaŝtejo super Riemenstalden, Kantono Ŝvico, Svislando.

La domaj bovoj estas vaste kaj diverscele uzataj de la homoj. Por la diversaj uzadoj estis breditaj diversaj bovrasoj. Bovoj liveras ĉefe viandon kaj lakton, sed ili ankaŭ servas kiel laborbestoj kaj liveras naturan sterkon, ledon kaj aliajn materialojn. Ĉe la bredado oni distingas inter bovoj ĉefe breditaj por viandoproduktado, bovoj por laktoproduktado kaj bovoj por miksita uzado. La bovfekaĵo havas signifan brulvaloron, kial en multaj agrikulturaj landoj, ĝi estas ŝatata brulmaterialo. Ankaŭ kiel konstrumaterialo la bovosterko estas ofte uzata, ĉar ĝi havas la kvaliton de natura cemento.

En montaraj regionoj bovobredado estas tipa por la tiel nomita alpopaŝta ekonomio. Sur la alpopaŝtejoj dum somero la kamparanoj produktas fromaĝon el bovina lakto. Dumvintre la bovoj vivas kun la kamparanoj en la valoj.

Malsanoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj malsanoj kaj epidemioj dum diversaj epokoj kaŭzis gravajn perdojn por bovobredantoj.

En la historio, timita estis la tiel nomita bovpesto, kiu ankoraŭ en la 18-a jarcento kaŭzis katastrofan epidemion. Post la kreo de veterinaraj instruejoj en la 19-a jarcento la malsano povis estis venkita. En Eŭropo ĝi lastfoje aperis en Italio en 1954. La 25-an de majo 2011 la monda sanorganizaĵo oficiale deklaris la eliminiĝon de la epidemio.

Grava bovmalsano estas la afta febro, kiu fakte povas ataki preskaŭ ĉiujn parhufulojn, al kiuj apartenas krom bovoj ankaŭ ŝafoj, kaproj kaj porkoj. La simptomoj estas febro, salivado, apero de vezikoj sur la lango, lipoj kaj aliaj partoj de la buŝo. Ĉar la viruso povas longtempe postvivi en aero, oni post apero de malsanokazo rapide kreas kvarantenon.

Fine de la 20-a jarcento famiĝis la bova spongoforma encefalopatio (BSE), konata pli bone kiel bova frenezeco. Tiu malsano estis kaŭzita kaj transdonebla de prionoj, speco de proteinoj, kiuj akumuliĝis en la cerbo. La malsano epidemie disvastiĝis en Eŭropo, ĉar oni nutris bovojn kontraŭnature pere de bestaj proteinoj. La granda timo estis, ke tra la bova viando tiu malsano povis esti transdonita al homoj, ĉe kiuj ĝi estis konata kiel Creutzfeldt-Jakob-malsano.

Ĉar en la amasa bestobredado kaj precipe en la bovobredado kamparanoj ofte utiligis prevente antibiotikajn medikamentojn, lastatempe pli kaj pli ofte ankaŭ ĉe homoj aperas kontraŭantibiotika rezisto, kvankam tiuj homoj mem eventuale neniam antaŭe uzis mem antibiotikajn rimedojn. Lastatempe tial laŭtiĝas la postulo, ke la preventa uzado de antibiotikaj medikamentoj en bovo- kaj porko-bredado estu malpermesita aŭ almenaŭ draste limigita.

Ekologia agrikulturo en bovbredado[redakti | redakti fonton]

Lastatempe precipe en Eŭropo disvastiĝas tiel nomita ekologia agrikulturo, kiu celas plej eble naturprotektan agrikulturon. En la ekologia bovobredado grava elemento estas la patrinbovbredado, tio signifas, ke la bovidoj kreskas kune kun la bovpatrino. Alia grava elemento estas laŭeble la rezigno pri antibiotikaj medikamentoj kaj la nutrado de la bestoj pere de herbo produktita sen kemia aldonita veneno. En Svislando ekologiaj bovbredistoj ofte vendas sian kaj aliajn produktojn rekte de la kamparana bieno, sed lastatempe ankaŭ la grandaj supermerkatoj komencas disvendi ekologiajn produktojn.

Bovaj rasoj[redakti | redakti fonton]

Bovo Hereford.

Sekve al la diversaj bezonoj en la daŭro de la historio estis breditaj diversaj bovrasoj. La bredado baziĝas sur la principo, ke la bredistoj krucas bestidojn kies kvalitoj plej bone plenumigas la deziratajn bezonojn, uzante la fakton, ke la bestoj heredigas bonajn kvalitojn al siaj idoj. La bredistoj unuflanke purigis rasojn, sed aliflanke ankaŭ aplikis hibridigadon, ekzemple krucigante taŭridojn kun zebuidoj. La homo do intervenas al la natura selekto, selektante mem tiujn bestojn, kiuj plej utilas al li. La bredado de bovrasoj adaptiĝis al la ĉefaj bezonoj, nome viandoproduktado kaj laktoproduktado kaj en certaj kulturoj ankaŭ por batalado, kaj do evidente ekzistas kvar ĉefaj grupoj, nome la jenaj:

Pro la amasa bestobredado nuntempe tamen multaj rasoj estas minacataj de malapero. Tial en diversaj landoj de la mondo estiĝas institucioj, kiuj subtenas la bredadon de minacataj bovrasoj por konservi la specian diversecon, kiu estas konsiderata kiel parto de la homara kultura heredaĵo. En Germanio ĉi-cele ekzemple aktivas la Asocio por la konservo de minacataj dombestorasoj, GEH.[44]

Artikoloj pri bovaj rasoj[redakti | redakti fonton]

Holstein Frisa, la hegemonia raso en industriigita laktoproduktado nuntempa.

Bovoj en socio[redakti | redakti fonton]

En multaj kamparanaj socioj, posedi almenaŭ unu bovinon supozis havi ĉiutagan produktadon de lakto, foje nepre necesa por la nutrado de gefiloj. Tiele laktobovinoj iĝis grava kerno de la tradiciaj kamparaj familioj. Pri tio parodis populara hispana kanto de la komenco de la 20a jarcento nome Mi havas laktobovinon, kiu iĝis temo de unu el la sketĉoj luditaj dum la spektaklo Vivu la teatro dum la 75-a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en 2016 en Herrera del Duque.

Bovoj en arto[redakti | redakti fonton]

Skizo de la Granda Salono de polikromiaĵoj de la Kaverno Altamira, fare de Marcelino Sanz de Sautuola en 1880.
Trinkujo kun formo de taŭrkapo de la palaco de Knossos.
Fresko de taŭrludantoj. Palaco de Knossos.

Pro ĝia delonga historio de kunvivado kun homoj, bovoj aperas en multaj versioj de la homa arto. Jam en multaj prahistoria rokopentraĵoj aperas diversaj bovenoj en diversaj mondopartoj. Pro ĝia identigo kiel diaĵo, en historiaj antikvaj civilizacioj aperas bildoj de bovoj en majestaj kuntekstoj. En mediteraneaj areoj, taŭroj aperas ligataj al taŭrludado, kiel en la kreta arto de Mikeno. En arto de Antikva Grekio (kaj el tie el novklasikaj epokoj) taŭro aperas kiel bildo de Jupitero kiu rabas la mitologian figuron de Eŭropa. Tiu bildo pluiĝis ĝis la aktualo kiel unu el la artaj simboloj de la Eŭropa Unio kaj aliaj eŭropaj instancoj, kaj tiel ĝi aperas en poŝtmarkoj, moneroj, monbiletoj ktp. En Hispanio kaj aliaj rilataj kulturoj bildoj de taŭroj aperas rilate al la tradicia kutimo de taŭrludado. Multaj gravaj artistoj ĝis nun bildigis François Boucher, Gustave Moreau, Tiziano, Paolo Veronese, Rembrandt, Rubens, Jacob Jordaens, Picasso, Valentino Serov, Francisco Goya, Fernando Botero inter aliaj. El tiuj kelkaj kiel Picasso kaj Goya dediĉis multaj artaĵojn al la taŭroj en taŭrludado.

En literaturo, fama romano de euska verkisto Bernardo Atxaga nome Memoraĵoj de eŭska bovino estis tradukita al Esperanto fare de Aitor Arana. En ĝi bovino estas atestanto kaj rakontanto de epizodo rilata al la Hispana Enlanda Milito en la paŝtejaj valoj de Eŭskio.

Bovoj en proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri bovo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[45]:

  • Citaĵo
     Doni ovon, por ricevi bovon. 
  • Citaĵo
     Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj. 
  • Citaĵo
     Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon. 
  • Citaĵo
     Rigardaĉi kiel bovido. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cis van Vuure: Retracing the Aurochs – History, Morphology and Ecology of an extinct wild Ox. 2005, ISBN 954-642-235-5.
  2. Archived copy. Arkivita el la originalo je 4a de Decembro 2017. Alirita 2017-12-03.
  3. Wilson, D.E.; Reeder, D.M., eld. (2005). "Bos taurus". Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference (3a eld.). Johns Hopkins University Press. ISBN 978-0-8018-8221-0. OCLC 62265494. Alirita la 21an de Majo 2018.
  4. Bos taurus. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
  5. "Yattle What?" webarchive [1] 1a de Julio 2017, Washington Post, 11a de Aŭgusto 2007
  6. Groves, C. P., 1981. Systematic relationships in the Bovini (Artiodactyla, Bovidae). Zeitschrift für Zoologische Systematik und Evolutionsforschung, 4:264–278., citita en MSW3 Artiodactyla 14200668 Genus Bison.
  7. (Aprilo 2004) “Mitochondrial DNA analysis of Nepalese domestic dwarf cattle Lulu”, Animal Science Journal 75 (2), p. 103–110. doi:10.1111/j.1740-0929.2004.00163.x. Alirita 7a de Novembro 2006..  Arkivigite je 2012-07-23 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-23. Alirita 2018-05-19.
  8. Van Vuure, C.T. 2003. De Oeros – Het spoor terug (in Dutch), Cis van Vuure, Wageningen University and Research Centrum: citita de The Extinction Website: Bos primigenius primigenius. Arkivigite je 2009-04-20 per la retarkivo Wayback Machine [2] 20a de Aprilo 2009 }}
  9. Richard M. Hopper. (18a de Aŭgusto 2014) Bovine Reproduction. Wiley. ISBN 978-1-118-47085-5.
  10. Hasheider, Phillip. The Family Cow Handbook. ISBN 0-7603-4067-6.
  11. Udder Structure & Disease (2015-05-06). Arkivita el la originalo je 18a de Majo 2015. Arkivigite je 2015-05-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-18. Alirita 2018-05-20.
  12. G Jayawardhana (2006), Testicle Size – A Fertility Indicator in Bulls, Australian Government Agnote K44. (PDF). Arkivita el la originalo je 16a de Novembro 2012. Alirita 6a de Aŭgusto 2012.
  13. A P Carter, P D P Wood and Penelope A Wright (1980), Association between scrotal circumference, live weight and sperm output in cattle, Journal of Reproductive Fertility, 59, pp 447–451. (PDF). Alirita 6a de Aŭgusto 2012.
  14. Sarkar, A.. (2003) Sexual Behaviour In Animals. Discovery Publishing House. ISBN 978-81-7141-746-9.
  15. William O. Reece. (2009) Functional Anatomy and Physiology of Domestic Animals. John Wiley & Sons. ISBN 978-0-8138-1451-3.
  16. (2009) Modern Livestock & Poultry Production. Cengage Learning. ISBN 1-4283-1808-9.
  17. Friend, John B., Cattle of the World, Blandford Press, Dorset, 1978
  18. McWhirter, Norris & Ross, Guinness Book of Records, Redwood Press, Trowbridge, 1968
  19. Hereford cattle weight. Arkivita el la originalo je 24a de Januaro 2015. Arkivigite je 2015-01-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-24. Alirita 2018-05-20.
  20. FAO Cattle Weights. Arkivita el la originalo je 21a de Aprilo 2015. Alirita 2015-05-05. Arkivigite je 2015-04-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-21. Alirita 2018-05-20.
  21. Kenneth H. Mathews – 1999 – U.S. Beef Industry: Cattle Cycles, Price Spreads, and Packer concentration. Paĝo 6.
  22. American Economic Growth and Standards of Living before the Civil War, Robert E. Gallman, John Joseph Wallis – 2007 p. 248.
  23. Cattle increasing in size. Arkivita el la originalo je 3a de Majo 2015. Alirita 2015-05-05.
  24. (1989) “Characteristics of spatial memory in cattle”, Applied Animal Behaviour Science 23 (4), p. 331–340. doi:10.1016/0168-1591(89)90101-9. 
  25. (1986) “Learning ability and memory testing in cattle of different ages”, Applied Animal Behaviour Science 15 (1), p. 27–29. doi:10.1016/0168-1591(86)90019-5. 
  26. Mendl, M.. (2009) “Chapter 5: Learning and cognition”, The Ethology of Domestic Animals: An Introductory Text. CABI, p. 61–63.
  27. (2002) “Cattle do remember locations of preferred food over extended periods”, Asian Australasian Journal of Animal Sciences 15 (6), p. 900–904. doi:10.5713/ajas.2002.900. 
  28. (2014) “Do cattle (Bos taurus) retain an association of a visual cue with a food reward for a year?”, Animal Science Journal 85 (6), p. 729–734. doi:10.1111/asj.12210. 
  29. (1971) “Discrimination learning in dairy calves”, Journal of Dairy Science 54 (6), p. 893–896. doi:10.3168/jds.s0022-0302(71)85937-4. 
  30. (1981) “Use of the Hebb–Williams closed-field test to study the learning ability of Jersey cows”, Animal Behaviour 29 (3), p. 850–860. doi:10.1016/s0003-3472(81)80020-6. 
  31. (9a de Oktobro, 2014) “Can ear postures reliably measure the positive emotional state of cows?”, International Society for Applied Ethology. 
  32. 32,0 32,1 (2011) “Cattle discriminate between familiar and unfamiliar conspecifics by using only head visual cues”, Animal Cognition 14 (2), p. 279–290. doi:10.1007/s10071-010-0361-6. 
  33. (1996) “Dairy calves' discrimination of people based on previous handling”, Journal of Animal Science 74, p. 969–974. 
  34. Mendl, M.. (2009) “Chapter 5: Learning and cognition”, The Ethology of Domestic Animals: An Introductory Text. CABI, p. 144.
  35. (1994) “Domestic calves (Bos taurus) recognize their own mothers by auditory cues”, Ethology 97 (4), p. 257–264. doi:10.1111/j.1439-0310.1994.tb01045.x. 
  36. Coulon, M.. (2007) 14 èmes Recontres autour des recherches sur les ruminants, Paris, les 5 et 6 Décembre 2007 (france). Institut National de la Recherche Agronomique (INRA), p. 297–300.
  37. (2010) “Social behavior and kin discrimination in a mixed group of cloned and non cloned heifers (Bos taurus)”, Theriogenology 74 (9), p. 1596–1603. doi:10.1016/j.theriogenology.2010.06.031. 
  38. (2003) “Cattle discriminate between individual familiar herd members in a learning experiment.”, Applied Animal Behaviour Science 82 (1), p. 13–28. doi:10.1016/s0168-1591(03)00053-4. 
  39. (2009) “Individual recognition in domestic cattle (Bos taurus): evidence from 2D-images of heads from different breeds”, PLOS One 4 (2), p. 4441. doi:10.1371/journal.pone.0004441. 
  40. (2015) “Lateralization of behavior in dairy cows in response to conspecifics and novel persons”, Journal of Dairy Science 98 (4), p. 2389–2400. doi:10.3168/jds.2014-8648. 
  41. (2010) “Lateralised visual processing in domestic cattle herds responding to novel and familiar stimuli”, Laterality 15 (5), p. 514–534. doi:10.1080/13576500903049324. 
  42. Heinz Mielke: Zur Kulturgeschichte der Kuh (Pri la kulturhistorio de la bovino), retejo de la Universitato Leipzig (konsultita 2015-01-14). Arkivita el la originalo je 2015-05-16. Alirita 2015-01-14.
  43. "Calf, Golden", en Jewish Encyclopedia.
  44. Retejo de GEH (kosultita 2015-01-16). Arkivita el la originalo je 2012-02-24. Alirita 2015-01-16.
  45. Proverboj Arkivigite je 2011-12-25 per la retarkivo Wayback Machine en lernu.net

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.