Bovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu-ĉi artikolo temas pri la domigita uzubesto. Pri la genro bovo vidu la artikolon Bovo (genro).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bovo
Laktobovino de raso Holstein
Laktobovino de raso Holstein
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Bovenoj Bovinae
Genro: Bovo Bos
Specio: B. taurus
Bos taurus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bovo (bos primigenius taurus) estas granda remaĉanta mamulo. Ĝi estas la domigita formo de la eŭrazia uro[1] kaj estas bredata ĉefe por sia viando, sia lakto kaj sia ledo. Ĝi estas bredata ankaŭ por sia forto, en la pasinteco kiel tirbesto, kaj nun plu kiel spektaklobesto en toreo.

Kastritan virbovon oni nomas okso; nekastritan taŭro. Gebovan blekon oni nomas muĝo.

Oni grupigas la bovojn laŭ celo de bredado. Do oni povas paroli pri laktobovo (Jersey, Friz), viandobovo (Shorthorn, Hereford) aŭ multcelaj bovoj, ducelaj bovoj (lakto + viando: Simenthali). Batalbovoj estas pli specife nomataj bataltaŭroj aŭ batalbovinetoj, kaj tirbovoj nun kvazaŭ ne plu troviĝas.

La frunta osto de la bovoj estas larĝa, la nazo antaŭen mallarĝiĝas. Ĝenerale ili havas kavkornon sur ĉiu flanko de sia kranio. Ilia supra lipo estas senhara.

Al la genro bovo apartenas aliaj specioj, ekzemple la zebuo, kiu ankaŭ sed jam pli frue estis domigita de la uro kaj diversaj aliaj bovgenraj specioj.

Priskribo

Bovostomako
a) ezofago
b) rumeo
c) centipelio
d) omaso
e) abomaso
f) intesto

Plenkreska virbovoj pezas depende de la raso inter 1000 kaj 1200 kg, bovino inter proksimume 500 ĝis 800 kg. La kutima vivodaŭro de bovo estas maksimume 20 jarojn. Kutime bovoj havas kornojn. Senkornaj bovrasoj estas escepto. En moderna bovbredado tamen la kamparanoj ofte senkornigas la bovojn por eviti vundiĝon. Bovoj estas plantomanĝantoj, estante remaĉantoj, ili tamen multe pli bone ekspluatas la plantan nutraĵon ol ekzemple ĉevaloj. Plenkreska bovo havas 32 dentojn. En la malsupra makselo situas ambaŭflanke ses tranĉodentoj, unu kojnodento kaj ses mueldentoj. En la supra makselo anstataŭ tranĉodento kaj kojnodento ekzistas kartilagponto. Por la digestado la bovo disponas pri kvar stomakoj, nome rumeno, centipelio, omaso kaj abomaso.

Historio kaj disvastigo

La sovaĝaj prauloj de la bovoj estis la uroj. La domigo de la eŭropa bovo datiĝas jam antaŭ la 9-a jarmilo antaŭ Kristo. La zebuoj estis domigitaj sendepende de alia formo de azia uro jam pli frue.[2]

Pro la domigo la bovo kompare al la origina uro anotomie videble transformiĝis. La bredistoj selektis la bestidojn ne nur laŭ la karaktero, sed samtempe laŭ la produktado. La sekvo de tio estis, ke la korpo de la bovoj fariĝis pli longa kaj masa, la gamboj pli mallongaj kaj la mamoj grandiĝis.

Ek de la 15-a jarcento eŭropaj setlistoj disvastigis la eŭropan bovon iom post iom al ĉiuj partoj de la mondo. Nuntempe la ŝtato kun la plej granda kvanto da bovoj estas Barato, kie vivas proksimume 226 bestoj, sekvas Brazilo kun proksimume 200 milionoj da bovoj, la brazilaj bovoj ĉefe estas buĉobovoj por viandoproduktado. En Ĉinujo vivas 108 milionoj kaj en Usono 96 milionoj da bovon. Entute surtere vivas proksumume 1500 milionoj da bovoj, kies biologia maso estas la duoblo de la biologia maso de la homaro.

Mitologio

Taŭro en la blazono de Kantono Urio

La guno (juna, ankoraŭ ne gravedigita bovino) estis favorita besto por la helena diino Hera. Laŭ la antikva legendo la greka diopatro Zeŭso transformis la belulinon Io, la filiono de riverdio Inaĥo, la unua reĝo de Argos, al bovino por protekti ŝin de sia ĵaluza edzino. Hera, kiu malfidis Zeŭson, pikigis la bovinon de vespo. Tio frenezigis la bovinon, kiu revenis tra la travadejo Bosporo (kio havas la signifon de "bovtravadejo") al Azio. En kelkaj kulturoj precipe en Barato bovoj estas objektoj de religia adorado kaj sekve la manĝado de ilia viando kritikata. En la Eposo pri Gilgameŝ la diino Iŝtar sendas la virbovon por mortigi Gligameŝon, kiu tamen venkas la beston. En la minoa kulturo rolas taŭro, kiu tiras la ĉielan jugon kaj tiel funkciigas la ciklon de la sezonoj.

Laŭ virbovo respektive taŭro estas nomita ankaŭ stelkonstelacio de la tera ĉielo de la zodiako kaj la taŭro estas ŝatata blazonbesto. Do ekzemple ĝi ornamas la blazonon de svisa Kantono Urio.

La ora bovido (hebree: עֵגֶּל הַזָהָב}}, ‘ēggel hazâhâv) estis, laŭ la Biblio, idolo konstruita de Aaron por kontentigi la Hebreoj dum la foresto de Moseo, kiam tiu ĉi supreniris al Monto Sinajo. En la hebrea lingvo la epizodo estas konata kiel ḥēṭ’ ha‘ēggel (חֵטְא הַעֵגֶּל) aŭ "La Peko de la Bovido" kaj estas citata la unuan fojon en Eliro 32,4.

La kulto al taŭro estis komuna en multaj kulturoj. En Antikva Egiptio, el kiu, laŭ la rakonto de la Eliro, devenis tiuepoke la Hebreoj, la Taŭro Apiso estis kulta objekto, kiun, laŭ iuj esploristoj, hebreoj revivigis en la dezerto; aliaj, male, opinias ke la Dio de Izraelo estis asociita aŭ reprezentita kiel diaĵo bovido/taŭro pro proceso de religia asimilado kaj sinkretismo. Inter la popoloj najbaraj de la hebreoj en la antikva Proksima Oriento kaj en la Egea maro la sovaĝa taŭro estis abunde adorata, ofte kiel “Luna Tŭro” kaj kreaĵo de El (diaĵo de la semida panteono). [3]

Toreo kaj bovlukto

Precipe en hispanlingvaj landoj ekzistas tradicio de toreo, tio estas spektakloj, en kiuj homoj batalas kontraŭ virbovo sur areno. Kontraŭ taŭroluktoj ekzistas forta polemiko. Bestoprotektantoj kondamnas la kruelan mortigadon de virbovoj sur la areno.

En Svislando ekzistas tradicio de bovinlukto antaŭ la alpopaŝtejiro en printempo, kiam en publikaj spektakloj la bovinoj luktas inter si. La bovino, kiu venkas en tiu lukto, fariĝas la gvidbovino dum la alpopaŝta sezono, kaj ĝia posedanto akiras apartan honoron. Tiu tradicio tamen havas nenion komunan kun la kurdela tradicio de toreo en latinidaj landoj.

Uzado

Alpopaŝtejo super Riemenstalden, Kantono Ŝvico, Svislando

La domaj bovoj estas vaste kaj diverscele uzataj de la homoj. Por la diversaj uzadoj estis breditaj diversaj bovrasoj. Bovoj liveras ĉefe viandon kaj lakton, sed ili ankaŭ servas kiel laborbestoj kaj liveras naturan sterkon, ledon kaj aliajn materialojn. Ĉe la bredado oni distingas inter bovoj ĉefe breditaj por viandoproduktado, bovoj por laktoproduktado kaj bovoj por miksita uzado. La bovfekaĵo havas signifan brulvaloron, kial en multaj agrikulturaj landoj, ĝi estas ŝtatata brulmaterialo. Ankaŭ kiel konstrumaterialo la bovsterko estas ofte uzata, ĉar ĝi havas la kvaliton de natura cemento.

En montaraj regionoj bovobredado estas tipa por la tiel nomita alpopaŝta ekonomio. Sur la alpopaŝtejoj dum somero la kamparanoj produktas fromaĝon el bovina lakto. Dumvintre la bovoj vivas kun la kamparanoj en la valoj.

Malsanoj

Diversaj malsanoj kaj epedemioj dum diversaj epokoj kaŭzis gravajn perdojn por bovobredantoj.

En la historio timita estis la tiel nomita bovpesto, kiu ankoraŭ en la 18-a jarcento kaŭzis katastrofan epedemion. Post la kreo de veterinaraj instruejoj en la 19-a jarcento la malsano povis estis venkita. En Eŭropo ĝi lastfoje aperis en Italio en 1954. La 25-an de majo 2011 la monda sanorganizaĵo oficiale deklaris la eliminiĝon de la epedemio.

Grava bovmalsano estas la afta febro, kiu fakte povas ataki preskaŭ ĉiujn parhufulojn, al kiuj apartenas krom bovoj ankaŭ ŝafoj, kaproj kaj porkoj. La simptomoj estas febro, salivado, apero de vezikoj sur la lango, lipooj kaj aliaj partoj de la buŝo. Ĉar la viruso povas longtempe postvivi en aero, oni post apero de malsankazo rapide krei kvarantenon.

Fine de la 20-a jarcento famiĝis la bova spongoforma encefalopatio|Bova Spongoforma Encefalopatio|bova spongoforma encefalopatio (BSE), konata pli bone kiel bova freneziĝo. Tiu malsano estis kaŭzita kaj transdonebla de prionoj, speco de proteinoj, kiuj kumuliĝis en la cerbo. La malsano epedemie disvastiĝis en Eŭropo, ĉar oni nutris bovojn kontraŭnature pere de bestaj proteinoj. La granda timo estis, ke tra la bova viando tiu malsano povis esti transdonita al homoj, ĉe kiuj ĝi estis konata kiel Creutzfeldt-Jakob-malsano.

Ĉar en la amasa bestobredado kaj precipe en la bovobredado kamparanoj ofte utiligis prevente antibiotikajn medikamentojn, lastatempe pli kaj pli ofte ankaŭ ĉe homoj aperas kontraŭantibiotika rezisto, kvankam tiuj homoj mem eventuale neniam antaŭe uzis mem antibiotikajn rimedojn. Lastatempe tial laŭtiĝas la postulo, ke la preventa uzado de antibiotikaj medikamentoj en bovo- kaj porkobredado estus malpermesita aŭ almenaŭ draste limigita.

Ekologia agrikulturo en bovbredado

Lastatempe precipe en Eŭropo disvastiĝas tiel nomita ekologia agrikulturo, kiu celas plej eble naturprotektan agrikulturon. En la ekologia bovobredado grava elemento estas la patrinbovbredado, tio signifas, ke la bovidoj kreskas kune kun la bovpatrino. Alia grava elemento estas laŭeble la rezigno pri atibiotikaj medikamentoj kaj la nutro de la bestoj pere de herbo produktita sen veneno. En Svislando ekologiaj bovbredistoj ofte vendas sian kaj aliajn produktojn rekte de la kamparana bieno, sed lastatempe ankaŭ la grandaj supermerkatoj komencas disvendi ekologiajn produktojn.

Bovaj rasoj

Sekve al la diversaj bezonoj en la daŭro de la historio estis breditaj diversaj bovrasoj. La bredado baziĝas sur la principo, ke la bredistoj krucas bestidojn kies kvaltitoj plej bone plenumigas la deziratajn bezonojn, uzante la fakton, ke la bestoj heredigas bonajn kvalitojn al siaj idoj. La bredistoj unuflanke purigis rasojn, sed aliflanke ankaŭ aplikis hibridigadon, ekzemple krucigante taŭridojn kun zebuidoj. La homo do intervenas al la natura selekto, selektante mem tiujn bestojn, kiuj plej utilas al li. La bredado de bovrasoj adaptiĝis al la ĉefaj bezonoj, nome viandoproduktado kaj laktoproduktado kaj en certaj kulturoj ankaŭ por batalado, kaj do evidente ekzsitas kvar ĉefaj grupoj, nome

  • Laktobovoj (ekzemple svisaj brunbovoj)
  • Viandobovoj (ekzemple bovoj de Galloway, Kianina, Hereford, Shorthorn, Ĉarola kaj Limoĝia)
  • Ducelaj rasoj, kaj por lakto- kaj por viandoproduktado (ekzemple simevalaj bovoj aŭ hungaraj grizaj bovoj)
  • Batalbovoj (ekzemple hispana batalbovo)

Pro la amasa bestobredado nuntempe tamen multaj rasoj estas minacataj de malapero. Tial en diversaj landoj de la mondo estiĝas institucioj, kiuj subtenas la bredadon de minacataj bovrasoj por konservi la specian diversecon, kiu estas konsiderata kiel parto de la homara kultura heredaĵo. En Germanio ĉi-cele ekzemple aktivas la Asocio por la konservo de minacataj dombestorasoj, GEH.[4]

Artikoloj pri bovaj rasoj

Bovoj en proverboj

Ekzistas pluraj proverboj pri bovo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[5]:

  • Citaĵo
     Doni ovon, por ricevi bovon. 
  • Citaĵo
     Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj. 
  • Citaĵo
     Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon. 
  • Citaĵo
     Rigardaĉi kiel bovido. 

Referencoj

Vidu ankaŭ