Taŭro (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bovo (konstelacio))
Taŭro
konstelacio • zodiaka konstelacio 
Latina nomo Taurus
(genitiva Tauri)
Mallongigo Tau
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
KoĉeroPerseoŜafoBalenoEridanoOrionoĜemeloj 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 3h 17m 0s ... 5h 53m 0s
Deklinacio -1° 45' 0" ... 30° 40' 0"
Areo 797 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 17
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 4
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 0,9
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -60° ... 89°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Januaro
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr
Araba pentraĵo de la konstelacio Taŭro

Taŭro, (latine Taurus, virbovo) aŭ simple Bovo, estas konstelacio de la tera ĉielo de la zodiako.

Steloj kaj ĉielaj objektoj[redakti | redakti fonton]

Steloj[redakti | redakti fonton]

Aldebarano estas la alfa stelo de la konstelacio, en la okulo de la Taŭro.

Malfermaj Stelamasoj[redakti | redakti fonton]

Malferma stelamaso[1] estas grupo de steloj, kiuj estas en siaj unuaj vivofazoj. Post iom da tempo, tia grupo disiĝos.

Kraba Nebulozo[redakti | redakti fonton]

Kraba Nebulozo

Nebulozo[1] estas nubo el gaso kaj/aŭ mikroskopaj polvaj eroj.

La Kraba nebulozo M1 estas supernovarestaĵo, la rezulto de preskaŭ mil jaroj de ekspansio de la supernovao de la jaro 1054. La plej masohavaj steloj ne finas siajn vivojn kiel blanka nanoj sed kiel supernovaoj. Post supernovaeksplodo restas nebulozo, nomata supernovarestaĵo.

Tiu nebulozo estas videbla per teleskopo.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Eŭropo sur la dorso de la Taŭro

Laŭ la helena mitologio Agenoro havis tre belan filinon, kiu nomiĝis Eŭropo. Dum ŝi ludis ĉe la marbordo kun amikinoj, granda taŭro venis al ŝi. Ĝia felo estis blanka, ĝiaj lunarkaj kornoj estis oraj. Sed precipe, ĝi havis tre mildan rigardon. Ŝi donis al ĝi florkolieron kaj grimpis sur ĝian dorson. Tuj li naĝis kun ŝi ĝis la insulo Kreto. Tiu taŭro estis fakte Zeŭso. Alveninte, li reprenis sian formon kaj amoris kun ŝi.

Nuntempe la Taŭro ŝajnas ankoraŭ naĝi en la nokta ĉielo kiel konstelacio, inter la Ŝafo kaj la Ĝemeloj.

Astrologio[redakti | redakti fonton]

Zodiaka signo de Taŭro

Laŭ Okcidenta astrologio, Taŭro estas zodiaka signo por naskitoj inter la 20-a de aprilo kaj la 20-a de majo.[2] Fakte, la Suno troviĝas en ĉi tiu konstelacio inter la 19-a de aprilo kaj la 13-a de majo.[3]

Mapo de la konstelacio de Johannes Hevelius

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La kosmo kaj ni, David Galadi-Enriquez kaj Amri Wendel
  2. Taurus Definition & Meaning. Alirita 2022-12-01.
  3. Constellations of the zodiac. Arkivita el la originalo je 2012-10-23. Alirita 2011-01-26.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]