Boy band

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Boy group)
Westlife

La angla termino boy bandboy group - en Esperanto "knaba muzikgrupo" - en la lingvaĵo de popmuziko signas popmuzikan grupon el plejparte kvar ĝis kvin ekskluzive viraj membroj en aĝo inter 13 ĝis kutime 19, maksimume 29 jaroj (plej ofte temas pri junuloj ĉirkaŭ la aĝo de 18 jaroj), kiuj preskaŭ senescepte en samaj movoj sursceneje dancas kaj kantas. Instrumenta akompano kutime estas antaŭe registrita kaj muzikistoj kun instrumentoj ne videblas. Grupoj kies membroj mem ludas la instrumentojn kiuj kreas la popmuzikan sonon, kutime ne estas titolitaj "boy band".

Nomo[redakti | redakti fonton]

La termino ekuziĝis nur dum la 1990-aj jaroj, kvankam la koncepto kune prezenti belaspektajn, lerte dancantajn kaj kantantajn junajn virojn en popmuzika aranĝo, jam havis unuajn sukcesojn en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Unuaj pioniroj de la koncepto estis la en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj sukcesaj muzikgrupoj Bay City Rollers kaj New Kids on the Block; dum tiuj du jardekoj oni tamen kutime uzis la terminon teenie band ("teenie" kiel karesformo de la vorto "teenager" [ˈtiːnˌeɪdʒɚ], juna homo inter la aĝo de 13 kaj 19 jaroj).

Nur post la kreskiĝanta sukceso de pluraj muzikgrupoj de preskaŭ identa koncepto - kiel Take That, East 17, Worlds Apart kaj Caught en the Act (Nederlando) - meze de la 1990-aj jaroj la termino "boy band" respektive "boy group" iĝis internacie uzata.

Ankaŭ en orienta Azio tiaj muzikgrupoj nun furoras - ekzemplo estas la korea formacio Big Bang, BTS, EXO, NTC.

Celgrupo[redakti | redakti fonton]

Karakteriza eco de ĉiu muzikgrupo nomata "boy band" estas la komerca karaktero de la muziko, kiu celas entuziasmigi al anojn de unu el la plej gravaj celgrupoj de la muzika komerco: la knabinoj inter 10 kaj 16 jaroj, inter kiuj multaj facile revas pri idealigita knaba idolo, iaspeca "princo", kiu povus enamiĝi al la revantino kaj levi ŝin al idealigita kuneco.

Virina paralelaĵo[redakti | redakti fonton]

Paralele al la komerca sukcesiĝo de muzikgrupoj nomata "boy band" meze de la 1990-aj jaroj, ankaŭ sukcesiĝis laŭ simila koncepto kant- kaj dancgrupoj ekskluzive el belaj junaj knabinoj, kiuj do ricevis la nomon "girl band". Unua internacie sukcesa ekzemplo de tiu speco ekde la jaro 1994 estis la muzikgrupo Spice Girls.